Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
PortBail
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj


Infanagxo en kastelo - de MONTAIGU la 31/01/2019 : 19:41

Tiam, mia patro estis komencanta unu promenadon, kiu ĉesis nur je la dormohoro. Li estis vestita per blanka kuŝrobo aŭ pli bone dirite per speco de mantelo kiun mi vidis nur ĉe li.Lia duon-senhara kapo estis kovrita per blanka lanĉapo kiu stariĝis. Kiam li promenadis, li estis foriranta el la farujo, la vasta ĉambro estis tiom malmulte lumigita per unu sola kandelo, ke lin oni ne vidis;nur oni aŭdis lin marŝantan en la tenebroj. Poste li lente revenis al la lumo kaj iom post iom eliris el la mallumo kvazaŭ li estis fantomo kun siaj blanka robo, blanka dormo ĉapelo, sia pala kaj longforma vizaĝo. Lucila kaj mi interŝanĝis malaŭte kelkajn vortojn, kiam li estis ĉe la alia ekstremaĵo de la ĉambro; Ni eksilentis kiam li estis alproksimiĝanta al ni. Pasante antaŭ ni, li estis diranta per severa voĉoo: pri kio vi parolis ? Ekkaptitaj per teruro, nenion respondis: li estis daŭriganta sian marŝadon. Dum la tuta vespero, la orelo estis nur frapita per la bruo egala kaj mezurita de liaj paŝoj, per la suspiroj de mia patrino kaj per la murmuroj de la vento.

Fine, la deka de vespero estis sonanta ĉe horloĝo de la kastelo: subite mia patro estis haltanta; la sama risorto kiu sublevis la martelon de l'horloĝo ankaŭ ŝajne interrompis liajn paŝojn. Li estis eliganta sian horloĝeton, prenanta grandan torĉon arĝentitan supre de kiu estis granda kandelo, eniranta momente la okcidentan etturon, poste revenanta al la ĉambro por iri al la dormoĉambro ĉe la ekstremaĵo de la orienta etturo. Lucila kaj mi estis stariĝantaj ĉe lia paso, tremantaj pri respekto kaj timego. Ni estis kisantaj lin dezirantaj al li bonan nokton. Li estis klinanta al ni sian longforman kaj kavan vangon, kaj senresponde daŭriganta sian vojon, sinkanta en la ombroj de la ĉambro, malaperanta en koridoro kaj retiriĝanta en la turo, kies pordojn ni estis aŭdantaj fermiĝi post li.


E-o - de MONTAIGU la 27/01/2019 : 18:19

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 781
2019-01-27


LA DECEMBRA NUMERO DE LA REVUO ESPERANTO ELŜUTEBLAS SENPAGE

En la retejo https://revuoesperanto.org estas senpage elŝutebla la decembra numero de la Revuo Esperanto, la plej renoma periodaĵo en Esperantujo, aperanta jam la 112-an jaron. La numero estas fermanta la jarkolekton 2018.

Esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne membras en UEA aŭ ne abonas la revuon, estas invitataj konatiĝi kun ĝia riĉa enhavo: novaĵoj, artikoloj, recenzoj ks. Bonvolu sciigi pri la elŝutebleco al ĉiuj eventualaj interesiĝantoj.

En la numero eblas legi diversajn artikolojn pri la Universala Kongreso, kiu okazos ĉi-jare en Lahtio: konatiĝu kun la kongresurbo, legu pri kie, kiam, kion manĝi en Finnlando.

Krome malkovru kiu memortabulo estis inaŭgurita en Ukrainio, frandu la analizon de la vicprezidanto de UEA: Kiom maluniversalaj ni estas?

Trovu la furorliston de la kongresa libroservo en Lisbono: kiu estis la 2-a plej vendita libro? Legu ankaŭ pri la aliaj gravaj kaj interesaj aferoj!

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj

 


Artoj kaj E-o. - de MONTAIGU la 23/01/2019 : 12:19

ARTOJ kaj ESPERANTO
DU JAPANINOJ VIZITIS LA DOMON KAJ ĜARDENOJN DE
MONET

Gigi kaj Gérard Sénécal plurfoje vizitis Japanion kaj antaŭ kelkaj jaroj tien organizis plursemajnan vojaĝon kun klubanoj el Hérouville. Konsekvence kreiĝis fortaj amikaj rilatoj kaj reciprokaj gastigadoj kiujn kelkfoje raportis nia bulteno. Pasintan someron, Gigi kaj Gérard gastigis du japaninojn, FUJIMOTO Hideko kaj SAIKI Masayo. Michelle Paumier kaj Jean-Pierre Sauvage, iun tagon, akompanis ilin ĝis Giverny por viziti la ĝardenon kaj domon de Claude

Monet.
Hideko kaj Masayo ege ĝuis tiun viziton ĉar la pentraĵoj de Monet tre famas en Japanio. La artisto vivis dum 43 jaroj en la domo de Giverny. Li grandigis ĝin por akcepti sian grandan familion, multajn gastojn kaj dungitaron. Vizitindas la garbejo-ateliero, la
« Blua salono » kun de li kolektitaj japanaj stampbildoj, la nutraĵejo kun bambuaj mebloj

en tiama furora japaneska stilo, la blufarba kuirejo kun kahelaroj de Rouen, la dormoĉambro kie Monet mortis la 5an de decembro 1 926.
Michelle Paumier, tre sperta priarta ĉiĉerono, riĉigis la viziton per multaj
informoj pri la artisto kaj liaj verkoj dum la vizito de la tutmonde konataj

ĝardenoj. La flora ĝardeno « Clos Normand » dividiĝas en bedoj kies floraj masivoj kreas buntajn kaj diversaltajn volumojn. La « Akva Ĝardeno », japane inspirita, kaptis la atenton de Hideko kaj Masayo. Monet imitis la japanajn ĝardenojn danke al multaj stampbildoj. Li ornamis la akvon per nufaroj kaj nimfeoj kaj ĉarma ponteto sur kiu li ofte restadis por pentri. Oni nombras 45 versiojn de la Japana Ponto kaj la Nimfeojn en Orangerie ricevas de multaj jaroj senĉesan sukceson.

Jen bela promenadcelo kun viaj eksterlandaj amikoj.
fotoj de M.Paumier Jean-Pierre inter Hideko kaj Masayo

 


Morto de Lanti : datreveno. - de MONTAIGU la 19/01/2019 : 19:41

Vojaĝo ĝis noktofino.
                                     La 17-an de januaro 1947, en Meksiko, Lanti, la fondinto de Sat-amikaro memmortigis ne plu povante  suferi doloregon ĉe la kapo. Jam dufoje antaŭe Lanti aranĝis atencon kontraŭ si mem. Kaj en la jaro 1940, la kamarado Sabatie el Buenos-Ajreso skribis al li: " Vi, kamarado Lanti, flanken lasu viajn "aĉajn ideojn" pri morto, kiam vi povas doni al ni tiom da bonegaj ideoj, kiel vi jam donis ĝis nun al ni... Ke post tiu ĉi nigra epoko nepre venos alia pli konforma al niaj idealoj...Mi invitas vin rikolti la fruktojn de l'semoj semitaj de vi mem."
Memore al la la ĝisosta esperantisto Lanti, venu pli da fruktoj konformaj al la senĉesa agado de tiu lerta verkisto kiu postlasas al ni tiom da kurtaj verkoj en lapidara stilo kaj ankaŭ la ekzemplon de iu, kiu elektis E-on kiel hejman lingvon


En Israelo antikvaj ormoneroj - de MONTAIGU la 11/01/2019 : 19:42

En Israelo, malkovro de ormoneroj datiĝantaj je antaŭ 900 jaroj .

 

Trezoro da dudek kvar raraj ormoneroj estis malkovrita en la antikva havenurbo Cezareo (nordisraelo). Ĝi probable estis enfosita per la proprietulo pro la alveno de krucmilitaj soldatoj en 1101-a. Tiuj ormoneroj kaj unu orelringo estis enŝlositaj en eta bronzopoto kaŝita inter du ŝtonoj flanke de la puto de malnova domo. " la plejmulto de la loĝantoj de Cezareo estis masakritaj per la armeo de Baŭduino 1-a, tiam reĝo de Jerusalemo. Probable la proprieŭlo estis vendita kiel sklavo kun la tuta familio", diras la direktoro de la prifosado. La trezoro entenas rarajn ormonerojn ligitajn je la emperiestro bizantina Mikaelo V11-a. Unu aŭ du ormoneroj kiel tiaj samvaloris kiel la jaran salajron de unu farmulo, estimas Roberto Kool, numisnatika spertulo.

 

 

 


Pri Tibor Sikel - de MONTAIGU la 24/12/2018 : 12:47

 

     



Reen al enhavtabelo

Reen al la ĉefpaĝo de OLE

Baldur Ragnarsson


 

Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo

Artikoloj verkitaj por la revuo Juna amiko


Tibor Sekelj (1912-1988)

 

Klare restas en mia memoro mia sola renkontiĝo kun la homo, kiun mi prezentas al vi nun, Tibor Sekelj, esploristo, mondvojaĝanto, verkisto, poeto, homo de eksterordinaraj spertoj kaj scioj, homo malavara je siaj konoj serve al scivolemaj legantoj. Estis en vespero en preskaŭ malplena manĝosalono dum Universala Kongreso de Esperanto en Brazilio, la ĉefurbo de Brazilo, en 1981, ni sidis apud granda tablo kun kelkaj brazilaj junuloj, kiuj vigle sekvis nian interparoladon, al kiu Tibor kontribuis per interes-kaptaj rakontoj kaj sagacaj komentoj pri plej diversaj temoj. Poste li demandis min, ĉu mi akceptus tralegi lian manuskripton de tradukoj el la buŝa poezio de la mondo; temis pri poemoj, kiujn li kolektis dum siaj vojaĝoj en foraj lokoj de ĉiuj kontinentoj. Jes, mi ja estis pretema tion fari, kaj en la posta jaro li sendis al mi la manuskripton, kiun mi tralegis kaj iom prilaboris koncerne ritmon kaj aranĝon, laŭ lia peto. Tiu libro poste aperis en 1983 sub la titolo Elpafu la sagon. La titolo rekte rilatas al poemo, kiun ja verkis Tibor mem kiel enkondukon al la libro, tamen sub pseŭdonimo, al li donita dum lia restado kun certa tribo en la Amazonia ĝangalo. La poeto alparolas bravan ĉasiston: Elpafu la sagon, sed ne por mortigi aŭ por vundi, sed

Elpafu la sagon direkten al fora stelo,
ke ĝi disŝutiĝu en mil fajrerojn,
ke ĝi lumigu la vojon al ĉiu
kiu vagas ĉi-nokte.
Ke ĝi alportu momenton de belo
en la nokton de tiuj kiuj malgajas.

Ĉar Tibor Sekelj estis amiko de homoj. Tion bele atestas liaj rakontoj kaj libroj pri liaj kontaktoj kun popoloj sur la plej diversaj ŝtupoj de kultura evoluo en la plej diversaj cirkonstancoj, lia partopreno en ilia ĉiutaga vivo, lia lernado de iliaj lingvoj por ekscii senpere ion pri ilia spirita vivo.

Tibor Sekelj naskiĝis en Spišská Sobota, vilaĝo tujproksime al la urbo Poprad en nuntempa Slovakio. La familio ofte transmoviĝis al aliaj lokoj, al Rumanio, al Vojvodino en Serbio, kie Tibor finis la elementan lernejon, al Nikšić en Montenegro, kie li finis la gimnazion, poste al Zagreb kie li finis universitatajn studojn pri juro. En Zagreb Tibor laboris kiel ĵurnalisto, sed en 1939 li iris al Argentino, kaj la sekvantajn 15 jarojn li restis en Sud-Ameriko kiel vojaĝanto kaj esploristo. Li revenis al Jugoslavio en 1954 kaj loĝis en Beogrado. Lia esploremo tamen ne forlasis lin kaj li multe vojaĝis en la sekvantaj jaroj. En 1972 li ekloĝis en la urbo Subotica en Vojvodino, kie li laboris kiel direktoro de muzeo ĝis sia morto en  1988.

Tibor lernis Esperanton en 1929 kaj verkis multajn librojn en la internacia lingvo, sed ankaŭ en la hispana kaj la serbokroata. Plej multaj liaj libroj priskribas liajn vojaĝojn kaj esplorojn en diversaj landoj. Inter tiuj estas Tempesto super Akonkagvo, Tra la Brazila praarbaro kaj Nepalo malfermas la pordon, libroj riĉaj je ekscitaj eventoj kaj akraj observoj, verkitaj en flua Esperanta stilo. En 1981 aperis lia Mondo de travivaĵoj, kiu enhavas ankaŭ mallongan membiografion, “anstataŭ antaŭparolo”. Kaj ĉar Tibor estis ankaŭ poeto, li prezentas la libron per poemo, kie li priskribas la mondon kiel sian bienon, kiun li devas atenti kaj vidi, ĉu ĝi ankoraŭ funkcias, kiel ĝi devas:

Ĉar perfektan ordon en mia farmo mi postulas:
la suno dumtage laboru, kaj la steloj briletu dumnokte,
la riveroj al la maro fluadu, kaj la montoj restu surloke.

Ĉiuj vojoj de la mondo al mi apartenas”, li ankaŭ diras, Tibor Sekelj ne estis ia ordinara mondvojaĝanto, la tuta mondo estis lia bieno, lia posedaĵo, lia hejmo.

La vojaĝlibroj de Tibor Sekelj estas unikaj en la literaturo de Esperanto, ne nur pro sia aŭtentikeco kiel klasikaj informiloj, sed ankaŭ pro sia lingva kaj stila prezento, kiu altvalorigas ilin ĉe ĉiu amanto de la internacia lingvo.

 (Juna amiko, n-ro 123, decembro 2008)

 

 


Reen al enhavtabelo

Reen al la ĉefpaĝo de OLE

 


Kristnasko - de MONTAIGU la 24/12/2018 : 12:31

Tiu libro poste aperis en 1983 sub la titolo Elpafu la sagon. La titolo rekte rilatas al poemo, kiun ja verkis Tibor mem kiel enkondukon al la libro, tamen sub pseŭdonimo, al li donita dum lia restado kun certa tribo en la Amazonia ĝangalo. La poeto alparolas bravan ĉasiston: Elpafu la sagon, sed ne por mortigi aŭ por vundi, sed

Elpafu la sagon direkten al fora stelo,
ke ĝi disŝutiĝu en mil fajrerojn,
ke ĝi lumigu la vojon al ĉiu
kiu vagas ĉi-nokte.
Ke ĝi alportu momenton de belo
en la nokton de tiuj kiuj malgajas.


Nova Antigona - de MONTAIGU la 22/12/2018 : 19:24

Antigona;

 

La Dakh Daugthers en la rolo de antikvaj ĥoroj ? Kia bela ideo ! La enscenigistino, Lucie Berelowitsch, renkontis la kvin junajn kanzistinojn kaj la plurinstrumentistojn, ĉiujn Ukrainojn, kiam ŝi vojaĝis al Kievo, en 2014, tuj post la revolucio de Maïdan, la poreŭropa movado kiu fuĝigis la prezidenton Viktor Ianoukovytch kaj provokis lian eksiĝon. Kaj kio plejbone por ludi la ĥorojn ol la Dakh Daughters kiuj festis la rezistancon okaze de koncertoj sur la placo Maïdan okupita.

Por la enscenegistino, kiu kreis la spektaclon post unu jaro, tiuj ĉi estas " La Antigonaj de la nova Ukrainolando". Fakte, ili estas ankoraŭ pli ĉarmaj ; ili pligrandigas la poetan energion de la teatraĵo de Sofoklo, kiu estas translokita en la nuna situacio: ili kantas la kuraĝon de juna virino, la kruelecon de la viroj; ili interpretas la elitojn de trudema potenco kaj ankaŭ la Erineojn je la ridoj furiozaj. Ili kaj la ok komediistoj impresas en diverslingva spektaklo: rusa, ukraina kaj franca.

Antigona,ŝpite al la malpermeso de ŝia onklo Kreono fariĝita reĝo, ŝi donas tombon laŭ la funebraj ritoj al Polinico, konsiderata kiel publika malamiko, ĉar li intermurdis kun sia alia frato Eteoklo, por havigi al si la potencon.

Arestita, kaj poste komdamnita por esti entombigita viva en la gepatra tombo -fremda je la mortontoj, fremda je la ombroj - la ĥeroino estas konscia je ŝia elekto kaj lanĉas al la reĝo: " Vi tenas min, vi murdas min, kion plian vi volas ? Kion pli ol mian morton vi volas elpeti" ? Ĝis la fino, Ŝi ne verŝas eĉ unu larmon.

Tute malsama estas Kreono, ia speco de rusa mafiulo ĉiam perforta, precipe kiam li alfrontas Antigonan kaj ĵetas ŝin teren. Surscene, la facado de lia palaco, desegnita per blanka kreto sur nigra fono, ŝajnas al ortodoksa preĝejo kalcinita. Foje, duoblapordo malfermiĝas kaj oni povas vidi grandluksan ĉambron, kun ruĝaj murtapiŝoj kaj ankaŭ kristalan lustron kaj ikonojn. Tiel oni ekvidas lokon por festoj kaj ĉiaspecaj pervercioj. Kreono estas la tirano kiu superregas, minacas, insultas la mortintojn, kiu ne povas elteni ke juna virino spitas sian povon, vidiĝas kiel nevenkebla, sed cedas al la timo,kiam Tiresiao, ia ŝamano, avertas ŝin pri la kolero de la dioj...

Tiu tragedio vibrigas nin inter la pasioj et la blindeco de unuj, la soleco kaj la ofero de aliaj.

Jen nova Sofoklo !

          

 

 


Venu al Nepalo. - de MONTAIGU la 22/12/2018 : 11:40

Karaj,
   kiel sube okazos la 13a Himalaja Renkontig^o. Jam alig^is 14 japanoj kaj 3 germanoj, sed Nepala Esperanto-Asocio volas pli da partoprenantoj el pli da landoj, por ke g^i estu vere internacia.
   Nepalo estas mirinda lando kun buntaj kulturaj^oj. C^i-foje ni grimpos sur la monton 2500 metrojn altan, de kie ni povos vidi panorame belegajn montegojn en la matena krepusko.
   Mi jam partoprenis preskau^ c^iujn Himalajajn Renkontig^ojn, do mi bone scias mirindan landon Nepalon kaj mirindan piedvojag^on en la montaro. Mi invitas vin al tiu vojag^o.

HORI Jasuo (s-ro)
371-0825 Japanio, Gunma, Maebasi, Ootone 2-13-3
<hori-zonto@water.sannet.ne.jp>
 

Okazos la 13-a Internacia Himalaja Renkontiĝo 2019

La ĉefa parto de la Himalaja Renkontiĝo 2019 estos vojaĝo al alia granda valo de Nepalo, nome Pokhara situanta okcidente 200 kilometrojn for de Katmanduo. Survoje ni haltos por vidi vidindaĵojn laŭ la riveroj Trisuli kaj Marsjagdi. De Pokhara ni povas ĝui fabelan panoramon de la montoj de Annapurna, Dhaŭlagiri kaj Manaslu (8000 metroj altaj) en la Himalaja Montaro. La pinto de Maĉapuĉre (la fiŝvosto) majeste dominas la scenon.

 


KomenciĝoAntaŭa10 antaŭaj paĝoj [ 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 ] 9 sekvaj paĝojSekvaFino
Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 2 membroj

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 20

Nombro da membroj 20 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Canada Canada : 1
Russia Russia : 10
United Kingdom United Kingdom : 1
United States United States : 2

Visiteurs/pays cette année

A A
2
Argentina Argentina 1
Australia Australia 97
Australia Australia 593
Austria Austria 3
Bangladesh Bangladesh 1
Belgium Belgium 65
Bosnia and Herzegovina Bosnia and Herzegovina 1
Brazil Brazil 34
Bulgaria Bulgaria 16
Canada Canada 3070
Canada Canada 3502
Chile Chile 5
China China 154
Colombia Colombia 1
Czech Republic Czech Republic 11
Denmark Denmark 1
Denmark Denmark 8
Denmark Denmark 12
Ecuador Ecuador 4
Estonia Estonia 2
Europe Europe 113
Europe Europe 184
Finland Finland 2
France France 503
France France 557
Germany Germany 122
Germany Germany 137
Germany Germany 239
Greece Greece 33
Guinea Guinea 4
Hungary Hungary 7
India India 1
Indonesia Indonesia 4
Iran Iran 3
Iraq Iraq 2
Israel Israel 7
Italy Italy 34
Italy Italy 75
Japan Japan 6998
Jordan Jordan 1
Kazakhstan Kazakhstan 1
Korea Korea 1
Latvia Latvia 7
Lithuania Lithuania 2
Malaysia Malaysia 2
Marocco Marocco 4
Mexico Mexico 21
Netherlands Netherlands 148
Netherlands Antilles Netherlands Antilles 1
New Zealand New Zealand 86
Norway Norway 6
Panama Panama 1
Poland Poland 1
Portugal Portugal 4
Romania Romania 28
Russia Russia 100
Saudi Arabia Saudi Arabia 6
Serbia Serbia 11
Sierra Leone Sierra Leone 3
Sierra Leone Sierra Leone 8
Slovak Republic Slovak Republic 1
South Africa South Africa 2
Spain Spain 21
Swaziland Swaziland 2
Sweden Sweden 38
Switzerland Switzerland 71
Taiwan Taiwan 4
Thailand Thailand 5
Turkey Turkey 1
Uganda Uganda 3
Ukraine Ukraine 34
United Arab Emirates United Arab Emirates 1
United Kingdom United Kingdom 314
United Kingdom United Kingdom 730
United States United States 9441
United States United States 13634
United States United States 14379
United States United States 15996
Uzbekistan Uzbekistan 1
Vietnam Vietnam 14

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^