**
**
**
**
**
**
2013 AG-01
Kristana angulo
Muziko
|
Elŝutajoj
Rapporto de H. J. Japanio - de MONTAIGU la 30/09/2018 : 19:21 La 23an de septembro 2018
Danĝerego de la nuklea centralo Tomari
Mi vidis en televido la damaĝojn, kaj mi tre surpriziĝis pro nekredebla nombro da terfaloj kaŭzitaj de la tertremo. Ĉiuj montoj estis kvazaŭ skrapitaj per grandegaj ungoj (foto en la sekva paĝo). Vulkana cindro, kiu kovris la montojn, subenglitus pro la tremegoj kaj mortigis ĉirkaŭ 40 homojn, detruante iliajn domojn. Tio ne estas nur la problemo de Hokajdo, ĉar Japanio estas vulkana insularo kaj ĉie estas similaj terenaj formoj.
La tertremo kaŭzis alian grandan problemon. Tio estas paneo de tri hidroelektraj generatoroj de la elektra kompanio Hokajdo (mallongigita nomo, Hokuden) en la urbo Acuma, sub kiu okazis la tertremo. Tiu centralo liveris duonon de la bezonata elektro en Hokajdo. La paneo influis aliajn malgrandajn generatorojn, kaj sekve ĉiuj generatoroj de Hokuden haltis. En la moderna vivo homoj ne povas vivi sen elektro. Fabrikoj ne povis funkcii, bovistoj ne povis melki, sekve bovinoj mortis pro mammalsano, hospitaloj ne povis kuraci malsanulojn, resume ĉiuj funkcioj haltis kaj la ekonomio suferas multe. Eĉ nun elektra liverado ne estas sufiĉa kaj ne stabila, do la loĝantoj vivas en maltrankvilo. Ankaŭ la nuklea centralo Tomari, kiun Hokuden posedas, suferis, perdinte la tutan elektran fonton el ekstere kaj dume ĝi devis dependi de memproduktita elektro. Feliĉe, tiam ĉiuj reaktoroj ne funkciis pro ekzamenado. Se ili funkciintus, tio kaŭzintus denove grandan nuklean katastrofon.
La nuklea centralo Tomari
En la nuklea centralo Tomari estas tri nukleaj reaktoroj.
*PWA : premakva reaktoro. Ĉiuj nukleaj reaktoroj en Fukuŝima estas alispecaj bolakvaj reaktoroj.
Mia amiko pledos en la tribunalo Kontraŭ ĉiuj nukleaj centraloj en Japanio estas protestaj agadoj. Ankaŭ en Hokajdo estas movado kontraŭ la nuklea centralo Tomari kaj oni akuzas Hokuden-on, postulante forĵeton de tiu centralo. Mia konato, s-ino Higuĉi Minako, kiu agadas dekomence kontraŭ tiu centralo, pledos en la tribunalo Hokajdo la 9an de oktobro. Ŝi sendis al mi informon pri tio kaj ankaŭ la tekston por ŝia pledado. Ŝi prezentas sin jene:
Mia nomo estas Higuĉi Minako. Mi respondecis pri la informilo de « Societo agadanta por forĵeti la nuklean centralon Tomari » ekde junio 2011 ĝis junio tiun ĉi jaron. Kiam ni decidis meti la kazon en la tribunalon, ne estis sufiĉe da kunlaborantoj, do mi kaj aliaj du laboris per telefono kaj retmesaĝoj por tiu laboro. Kiam ni sukcesis kolekti 612 homojn kiel akuzantojn, mi estis tre ĝoja. Nun ni havas 1233 akuzantojn. Mi neniam forgesas la akcidenton en Ĉernobil en 1996. Eĉ en fora Hakajdo falis nukleaĵoj. Kelkajn tagojn post la akcidento mi naskis la unuan bebon. Por protekti ĝin kaj nin, kiel zorge mi elektis manĝaĵojn! Por disvastigi informon pri la danĝero de la nuklea akcidento, mi komencis eldoni etan informilon « Ginga Cuuŝin » (Informilo Galaksio), kaj tiun ĉi jaron estas la 30-jariĝo de la informilo. Mi ne estas sperta en publika parolado, sed kiel unu el tiuj, kiuj spertis la ĉi-fojan senelektran, tute malluman vivon, mi parolos pri la temo “La ĉi-foja tertremo en Hokajdo igis pli klara la danĝeron de la nuklea centralo Tomari”. Ĉiuj povos ĉeesti ĉe la juĝado. Mi atendas vian ĉeeston.
Teksto de ŝia parolado en la tribunalo
La ĉi-foja tertremo en Hokajdo igis pli klara la danĝeron de la nuklea centralo Tomari Akuzanto Higuĉi Minako
Frumatene la 6an de septembro okazis tertremo kun sisma intenso 7 (magnitudo 6,7) en la orienta distrikto de Iburi, kaj la elektra kompanio Hokajdo (Hokuden) perdis funkcion liveri elektron en la tuta Hokajdo. Mi loĝas en la urbo Ebecu, 60 kilometrojn for de la epicentoro Acuma, sed al mia domo ne venis elektro dum du tagoj. Trafiko ne funkciis. Vendejoj estis fermitaj. Ni ne povis aĉeti manĝaĵojn. Informoj venis nur per radioaparato, kiu apenaŭ funkciis per baterio. Mi unuan fojon spertis teruron de tute mallumaj stratoj sen trafikaj signaloj. Ĉi-foje mi parolos nur pri tio, kion mi rimarkis en tiuj mallumaj noktoj.
Pro la tertremo hidroelektraj generatoroj n-ro 2 (600 mil kW) kaj n-ro 4 (700 mil kW) de Hokuden ĉesis funkcii pro damaĝoj al tuboj, kiuj transportas varmegan vaporon. Kaj post 17 minutoj la generatoro n-ro 1 (350 mil kW) ĉesis funkcii. Pro tio perdiĝis duono de la bezonata elektro en Hokajdo, kaj perdiĝis ankaŭ ekvilibro inter la aliaj generatoroj, sekve okazis tuta senlumiĝo en la tuta insulo Hokajdo. * La generatoro n-ro 3 jam antaŭe estis forĵetita. Nukleaj reaktoroj, tiutempe ne funkciantaj, en la nuklea centralo Tomari, perdis elektron venintan el ekstere dum 19 horoj kaj duono. Dume urĝokazaj generatoroj funkciis kaj malvarmigis nukleajn brulaĵojn en la akvujoj. Se tiuj generatoroj paneintus, tiuj brulaĵoj povintus fariĝi kritaj. En tiu tertremo sisma intenso en Tomari estis nur 2. Eble Hokuden antaŭvidis eventualan grandan tertremon, kiu povus perdigi eleksteran elektron, sed ĝi tute ne antaŭvidis, ke pro tertremo fore okazonta kaŭzos senelektriĝon en la tuta Hokajdo, nek ke la nuklea centralo perdos eleksteran elektron dum multaj horoj. Hokuden pledadis en tiu tribunalo, ke ĝi prenas/is ĉiajn rimedojn kontraŭ ĉiaj danĝeroj por gardi la reaktorojn, sed ĝi tute ne antaŭvidis, ke la elekstera elektro tiel facile perdiĝos. Se la nukleaj reaktoroj funkciintus tiun tempon, kio okazintus ? Malvarmigi uzitajn brulaĵojn en akvujoj kaj malvarmigi funkciantajn reaktorojn estas tute malsame. Antaŭ sep jaroj, pro la granda cunamo en Fukuŝima kvar reaktoroj sinsekve perdis elektran fonton kaj detruiĝis, disĵetante nukleaĵojn en la orienta Japanio. Fukuŝima-anoj perdis trankvilan vivon. Ĉu ili reakiris la trankvilan vivon? Ankoraŭ la akcidento ne finiĝis. Spertinte senelektran vivon, mi forte konstatis, ke ni ne povas vivi sekure kaj trankvile kun nukleaj centraloj. La due grava afero dum tiu ĉi tertrema katastrofo estas, ke oni havis 17 minutojn inter la paneoj de la dua kaj la kvara generatoroj kaj tiu de la unua generatoro. Multaj esploristoj menciis, ke Hokuden povus eviti tutan senelektriĝon, se ĝi ekvilibrigus ofertadon kaj mendadon de elektro, malfunkciigante generatrojn en aliaj lokoj. La kompanio tute ne estis preta je krizaj okazoj. Ĝi ne havas kapablon teni la nukleajn centralojn sekuraj. Tio fariĝis tute klara al ĉiuj, okaze de la ĉi-foja tertremo. La tria grava afero estas, ke la ĉi-foja tertremo okazis en ne antaŭvidata loko. Ĝi okazis 37 kilometrojn profunde kaj kaŭzis grandegajn terfalojn. En la maro apud la nuklea centralo Tomari troviĝas simila faŭlto kiel tiu en la urbo Acuma. Se okazos tertremo apud Tomari, ĝi trafos la nuklean centralon, kaj donos grandan damaĝon al ĝi, rompante tubojn per vertikalaj tremetoj. Fine mi legos parton de mia eseo, kiu aperis en la libro « Leteroj al Hokuden » antaŭ 29 jaroj. « Se okazos nuklea akcidento en Tomari, la unuaj viktimoj estas infanoj. Tia akcidento malpurigos la maron, la aeron kaj la teron, kaj tra poluitaj manĝaĵoj radioaktiveco akumuliĝos en iliaj korpoj. Mi iam vizitis la vilaĝon Tomari. Tie estis tre bela marbordo. Kial oni tie konstruis la nuklean centralon ? Mi rememoris la golfon Ŝiranui en la gubenrio Kumamoto. Tie estis bela kaj fekunda maro. En tiun maron la nitrogena fabriko forĵetis venenan hidrargon. Tiu ne estas videbla, nek flarebla, same kiel radioaktivaĵo, tial la loĝantoj, tute ne rimarkante la danĝeron, manĝadis poluitajn fiŝojn, kaj suferis pro malsano nomata “Minamata malsano”. Eĉ beboj naskiĝis malsanaj. … Vi forĵetu la nuklean centralon Tomari, se vi amas vian familion. » Se la nuklea centralo funkciintus, kiam okazis la tertremo, povintus okazi granda akcidento. Mi postulas, ke la danĝera nuklea centralo Tomari estu tuj forĵetita. Mi esperas, ke la juĝistaro verku ĝustan verdikton. (Fino de la pled-teksto)
Kiam mi aŭdis, ke la ekstera elektro perdiĝis, mi tre timis. Certe la nuklea centralo havas sian propran generatoron por produkti elektron, sed por tio oni bezonas benzinon aŭ pezan oleon. Ĉu Hokuden havas sufiĉe da rezervo? Kiom da tagoj ĝi povos produktadi elektron? Kaj alia timo estas, ke tertremoj povas rompi tubojn en la centralo. Nukleaj reaktoroj estas ligitaj per multege da grandaj kaj malgrandaj tuboj. Se tiuj estos rompitaj, okazos katastrofo. Vidu la foton en la sekvanta paĝo. Post grandaj tertremoj oni ofte trovas grandajn fendojn sur la tero. Se tia fendo okazos sub la nuklea centralo, nukleaj reaktoroj ne povos rezisti. Kaj tian akcidenton ni jam spertis en la nuklea centralo Kaŝiŭazaki-Kariŭa en la gubenrio Niigata en julio 2007. Ĉiuj timas eventualan nuklean akcidenton, sed la registaro kaj la industria mondo persisite provas funkciigi ĉiujn nukleajn reaktorojn. Kiam okazas grandaj tertremoj, la unua demando aperanta en la kapo de multaj homoj estas « Ĉu la nuklea centralo ne estis difektita? » Ni ne plu volas vivi kun tiu timo.
Maldekstra foto : Fendo sur rizkampo kaŭzita de la tertremo en Kumamoto en 2016. Dekstra foto : Detruita tereno en la nuklea centralo Kaŝiŭazaki-Kariŭa en Niigata kaŭzita de la tertremo en 2007. TEPCO riparas ĝin kaj provas refunkciigi tiun difektitan centralon.
Judaso de Amos Oz - de MONTAIGU la 24/09/2018 : 18:41 Pripensoj estas troveblaj en la rubriko " Montaigu" titolataj: Ĉu Lanti reenkarniĝis en Israelo ? Mi aludas la romanon de Amos Oz: Judaso. Judaso de Amos Oz - de MONTAIGU la 24/09/2018 : 18:37 Pripensoj estas troveblaj en la rubriko " Montaigu" titolataj: Ĉu Lanti reenkarniĝis en Israelo ? Mi aludas la romanon de Amos Oz: Judaso. Suda kuriero - de MONTAIGU la 10/09/2018 : 17:29 Ĉi-foje, Jakobo Bernis, antaŭ ke vi alvenos, mi senvualigos kia vi estas. Vi kiun de hieraŭ la radioriceviloj ekzakte situas, kiu restos ĉi tie dum la dudek minutoj laŭregulaj, por kiu mi malfermos unu konservujon, malkorkos botelon da vino, kiu parolos al ni nek pri amo, nek pri morto, nome pri neniu de la veraj problemoj, sed pri ventodirekto, ĉielstato, pri via motoro. Vi, kiu ridos pri bona vorto de meĥanisto, ĝemos pri varmo, estos simila al iu ajn de ni. Mi diros kiajn vojaĝojn vi plenumis. Kiel vi levas la ŝajnojn, kial la paŝojn kiujn vi faras flanke al la niaj ne estas similaj. Ni eliris el la sama infanaĝo, kaj jen bruske stariĝas en mia memoro tiun oldan muron ŝarĝitan je hedero. Ni estis sentimaj infanoj: " Kial vi timas ? Ŝovu la pordon..." Olda muro ruiniĝanta kaj ŝarĝita je hedero. Sekigita, enirita, knedita per la suno, knedita de evidenteco. Lacertoj bruetadis inter la folioj, kiujn ni nomis serpentojn, jam amantaj ĝis la imago de tiu ĉi forkuro kiu estas la morto. Ĉi flanke ĉiu ŝtono estis varma, kovita kiel ovo, ronda kiel ovo. Ĉiu terpeco, ĉiu branĉeto estis senigita je ĉia mistero. Ĉi flanke de la muro regnis en sia riĉeco, en sia pleneco, la kampara somero. Ni ekvidis sonorilturon. Ni aŭdis draŝadmaŝinon, La blua cxielo plenigis cxiujn malplenojn. La kamparanoj falcxis la tritikojn, la katolika pastro sulfatis sian viton, gepatroj en la salono ludis bridgxon. Ni nomis tiujn, kiuj uzis sesdek jarojn de tiu terpeco, kiuj ekde naskigxo gxis morto, prenis la sunon en konsignacio, tiujn tritikojn, tiun domon, ni nomis la nunajn generacojn « la dejxorantan skipon ». Cxar ni amis malkovri nin sur la insuleto la plej minaciita, inter du timindaj oceanoj, inter pasinteco kaj estonto. « Sxovu la sxlosilon... » Estis malpermesite al la infanoj sxovi tiun cxi verdan pordeton, verdkoloran eluzitan saman al tiu de olda barko, tusxi tiun cxi egan seruron, eliritan rustigitan de la tempo, kiel oldan ankron de la maro. Sendube oni timis por ni tiun cisternon en libera aero, la hororon de infano dronigita en la marrcxeto. Malantaux la pordo dormis akvon kiun ni diris senmova ekde mil jaroj, al kiu ni pensis cxiu foje kiam ni auxdis pri senviva akvo. Tre etaj folioj rondaj vestis gxin per verda teksajxo : ni jxetis sxtonetoj kiuj faris truojn. Kia fresxeco sub la brancxetoj tiom oldaj, pezaj, kiuj portis la pezon de la suno. Neniam radio flavigis la gazonon molan de la taluso, tusxis la grandvaloran sxtofon. La sxtoneto kiun ni jxetis, komencis sian kuradon, kiel astro, cxar por ni tiu cxi akvo ne havis grundon. « Sidu nin... » Neniu bruo ne alvenis. Ni gustumis la fresxecon, la odoron, la humidecon kiuj renovigus nian karnon. Ni estis perditaj cxe la limo de la mondo cxar ni sciis,ke vojagxi signifas antaux cxio sxangxi sian karnon. « Cxi tie, gxi estas la dorsa flanko de la ajxoj ... » La dorsa flanko de tiu cxi somero tiom memfida, de tiu cxi kamparo, de tiuj cxi vizagxoj qui gardis nin enkarcerigitajn. Kaj ni malamis tiun cxi mondon trudpelitan. Je la horo de la vespermangxo, ni revenis al la domo, pezaj je sekretoj, kiel tiuj plongxistoj de Barato kiu tusxis perlojn. Je la minuto kiam la suno renversigxas, kiam la napo estas roza, ni auxdis la vortojn kiuj suferigis nin : « La tagoj plilongigxas... » Ni sentis nin ree kaptitaj per tiu olda ritornelo, per tiu vivo farita je ferioj, edzenigxoj kaj forpasoj. Cxio cxi vana tumulto suprajxa. Forfugxi, jen kio gravas. Dekagxaj ni trovis rifugxejon en la cxerpentajxo de la subtegmento. Mortaj birdoj, oldaj kofroj disfenditaj, eksterordinaraj vestajxoj : iomete de la kumisoj de la vivo.Kaj tiu trezoro, kiun ni diris kasxita, tiu trezoro de oldaj domoj ekzakte priskribitaj en la feinaj rakontoj : safiroj, opalojn, diamantoj. Tiu trezoro kiu malforte lumis. Kiu estis la pravo de ekzisto de cxiu muro, de cxiu trabo. Tiuj egaj traboj kiuj defendis la domon kontraux Dio scias kion. Jes. Kontraux la tempon. Cxar gxi estis cxe ni la grandan malamikon. Oni sxirmis sin kontraux gxin per la tradicioj. La kulto de la pasinteco. La egaj traboj. Sed ni solaj konis tiun domon lancxitan kiel sxipo. Ni solaj, kiuj vizitis la holdofakojn, la sxipkelon, sciis kie gxi likis. Ni konis la truojn de la tegmento kie ensxovigxis la birdoj por morti. Ni konis cxiun murfendon de la cxarpentajxo. Malsupre,en la salonoj, la invitintoj babilis pri belaj virinoj, dancis. Kia trompema sekureco ! Oni sendube servis la likvorojn. Nigraj servistoj, blankaj gantoj. Oh ! Pasagxeroj ! Kaj ni, tie supre, rigardis filtri la nokton bluan per la mankoj de la tegmento. Tiu cxi tre eta truo : nur unika stelo enfalis, dekantita por ni el tuta cxielo. Gxi estis la malsaniganta stelo. Tiam ni deturnis nin : gxi estis tiu kiu mortigas. Ni eksaltis. Obskura laboro de la ajxoj. Traboj krevitaj per la trezoro. Cxe cxiu krako ni sondis la lignon. Cxio estis nur gusxo preta por liveri sian grajnon. Olda sxelo de la ajxoj kie trovigxis, pri tio ni ne dubis, alian ajxon, almenaux yiun cxi stelon, tiun malmolan diamanton. Iam ni pasxos Norden aux Suden, aux en ni mem, por gxin sercxi. Forfugxi. La dormiganta stelo preteriris la ardezon kiu gxin maskis, neta kiel signo. Kaj ni iris malantauxen al nia cxambro., kunportante por la granda vojagxo de la duondormo tiun scion de mondo kie la mistera sxtono senfine fluas ene de la akvoj kiel ene de la spaco tiuj tentakloj de lumo kiuj plongxas mil jarojn por alveni al ni ; kie la domo krakanta cxe la vento estas minacata kiel sxipo, kie la ajxoj unu post la alian eksplodas sub la obskura pusxo de la deziro.
Courrier Sud : III-a parto, cxap. III.
la bluo de la lacerto indikas la dominantan masklon - de MONTAIGU la 18/08/2018 : 11:39 Ĉar ĝi elmontras tiujn tonojn fluorakolorojn tre brilaj, tiu ĉi eta saŭro devas esti tre sojfa al kokteloj da inkoj por surstrekaj feltokrajonoj. Tamen, ne vidu en ĝi fanatikulo de la faŝionuiko, kiu vestus flaŝiaĵon por koketi. Tute inverse ! En la vegetalaro plena je suno ĝia tuniko akrakolora faras, ke ĝi estas preskaŭ nevidebla. La verda lacerto - tio estas ĝia nomo - estas akuzita kruele mordi la ulon kiu stulte provus kapti ĝin.Temas ja pri blagoj, kiel ofte rilate la etajn bestojn. Ĝi ne estas pli agresema ol tukpinĉilo kaj ne mordas. Simple, ĝi brave kalcitras se vi kaptas ĝin. De marto ĝis juno, periodo de freneza libido, la maskloj ornamas sian kombineon smeraldafluon per bela surĉemizo blua indigo.La intenseco de tiu koloro tradukas la hierarkion, kiel la galonoj sur militistaj uniformoj aŭ kiel la lignaĵoj sur kapo de cervo. Pli la lacerto estas ĉefo, pli ĝia bluo - kaj ĝia ultraviolo ne videbla per la homa okulo - estas akraj. Kiam du maskloj deziregas la saman femalon, la subulo en la grado kliniĝas kaj preterpsas. Se ne, ekas interbatiĝo kaj la malpli blua el la du riskas foriri senigita je sia vosto. Tio estas la sorto de la venkinto. Tradukita el la franca; En San Francisco la hipioj rezistas - de MONTAIGU la 14/08/2018 : 13:14 En la kvartalo Haigt-Ashbury la hipioj ne malaperis. Preskaŭ kvindek jaroj post Woodstock kun la famaj rokenrolistoj Janis Joplin kaj Jimi Hendrix, la hereduloj de la kontraŭkulturo ĉiam enamiĝas al libereco kaj disdono. Ĉio en la kvartelo estas konforme al la slogano: " pli da floroj malpli da kanonoj". La turistoj abunde trovas la hipiajn ilojn kaj povas aĉeti la panoplion de la perfekta hipio. Ili sciu, ke la profitoj de la societo iras helpi stratajn vagulojn ( ofte junuajn). Ili trovas ĉi tie dormejon, manĝejon kaj eĉ formadon por veran metion ĉu ene de la societo ĉu ekstere. " Se oni ne estas kapabla ricevi, oni ne estas hipio". La hipioj emfazas la neceson por " konstrui pli bonan civiizacion" ! La societo defendas la biologiajn produktaĵojn, la longdaŭran agri-akva-kulturon. " La hipioj, ili asertas, ne estas mallaboremuloj. Ili laboras, konstruas domojn. Ni batalas kontraŭ la detruadon de la planedo, por la mediindulgo". Iu asertas: " Mi difins min ne kiel individuon, sed kiel homulon. Kontraŭe al la individuoj, la homuloj helpas sin unu la alian. La individuoj pensas nur al si mem. Ili estas programitaj per la registaroj por esti tio, kio ili estas. Mi pensas per mi mem: esti hipio, ĉu ne estas tio " ? Se Lanti ankoraŭ estus en ĉi mondo, li eble levus la demandon: ĉu ili esperante parolas ?
Camus - vidu en la franca - de MONTAIGU la 26/07/2018 : 12:42 Unu somero kun Homero - de MONTAIGU la 21/07/2018 : 12:33 Vi aktuale ferias. Se vi ŝatas la antikvajn tekstojn, eblas legi en la franca! Un été avec Homère de Sylvain Tesson. Bonan legadon ! fabula defio: kvantumaj komputiloj - de MONTAIGU la 23/06/2018 : 11:32 Konstrui maŝinojn kiuj resendos la aktualajn superkalkulmaŝinojn al la stato de antikvaj globkalkuloj. En Francio ( kaj supozeble ĉie en la mondo!) iuj pripensas la aferon." Oni ne povas kompreni la kvantuman fizikon, asertas la fizikisto Filipo Chomaz, tamen oni povas malŝovaĝigi ĝin". Certe la kvantuma fiziko defias la logikon. Koncerne la subatoman nivelon, elektronoj,fotonoj kaj aliaj partikuloj eskapas el la klasika fiziko, k.e.simpla elektrono ĉirkaŭ atomo ne havas difinitan pozicion. Ĝi estas ĉie kaj nenie. Ĝi formas nubon da pozicioj. Ankaŭ ĝi povas samtempe esti en du malsimilaj statoj. Tion oni nomas superpozicion.... mirigaj proprecoj kiuj ebligis, ke oni malkovru laserojn, la bluajn ledojn kaj iliajn aplikadojn kiuj revoluciis niajn sociojn.Kaj la venonta defio , kiu boligas la cerbon de sciencistoj, estas la finpretigo de kvantuma komputilo. Ĝi estas strategia celo kiu ebligos la eltrovon de nova mondovizio. Tio estos la dua kvantuma revolucio. La kalkulpovo de tiu komputilo ne apogos sur elektronikaj mikrocirkvuitoj, sed sur kvantumaj bitoj, ankaŭ nomitaj Kubitoj... Ili estos la bazaj brikoj de tiuj ontaj komputiloj. Oni volas uzi la propriecon de superpozicio de la statoj de fotoj aŭ elektronoj por stoki kaj ekspluati donitaĵojn laŭ amase paralela maniero. Simple dirite, temas pri giganta kalkulpovo antaŭ kiu niaj aktualaj komputiloj ŝajnos porinfanaj ludiloj..La eblokampoj estas multnombraj : farmakologio, agronomio, kriptaj ŝlosiloj tute ne atenceblaj... Sekve de tio, ekzistas tramonde senbrida kurado ... Oni levas la demandon: kiam oni vidos la unuajn kvantumajn komputilojn ? Eble post dek aŭ tridek jaroj...Tibor Sekelj - de MONTAIGU la 18/06/2018 : 11:54 Ĉi-okaze, kiel ne elvoki Tibor Sekelj, (1912-1988). Tiu jugoslavdevena ulo, multflanka spertulo, ne emfazis la valoron de E-o per artikolojn, sed simple uzis ĝin. Li vizitis la plej malproksimajn lokojn de nia planedo kaj travivis tre danĝerajn momentojn.Lia rakonto " La plej danĝera besto de la praarbaro" ( en Vojaĝo en Esperanto-Lando de Boris Kolker) vere impresis min. Temas pri la subita alveno de soldat-formikoj, kiuj elvoras ĉion ĉirkaŭan. Restas nur amaso da cindro... | Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
![]() Les derniers inscrits
- KylianFr - JEANPaul
Konektitaj 24 Visits
Kiu vizitas
En ligne ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() Visiteurs/pays cette année
Vous venez de : |