**
**
**
**
**
**
PortBail
Kristana angulo
Muziko
|
Elŝutajoj
La triumfa arko de Palmiro - de MONTAIGU la 23/04/2016 : 19:10 Revitaligi Japanon. - de MONTAIGU la 07/04/2016 : 11:55 Denove vivi...Takehiko Okawa, kies vitoj estis detruitaj per la tsunamo, decidis relanĉi bienon, kiu estis heredaĵo de la gepatroj. Tiel, ĉiuj en Japanio povos tinti la glasojn al nova vivo. Ek ! Stephan Zweig " la hieraua mondo" - de MONTAIGU la 22/03/2016 : 18:15 Hofmannsthal.
En sia mondfama libro " La hieraŭa mondo" , Stefan Zweig rakontas: " La apero de la junulo Hofmannsthal estis kaj restas memorinda kiel unu de la grandaj mirakloj pri frutempa plenumado. Krom la escepto de Keats kaj Rimbaud, mine konas en la monda literaturo neniun ekzemplon ĉe poeto tiom juna de neeraripoveco pri la lingvomajstreco, kaj de tia enverguro pri la ekflugo al la mondo de la ideoj; de tia pleneco pri la poezieca substanco ĝis la plej eta linio de cirkonstanco, kiel tiaj de tiu ĉi grandioza genio kiu ankoraŭ ses-sepdekjara, enskribiĝis en la porĉiamaj analoj de la germana literaturo per versoj kaj prozo, kiuj eĉ hodiaŭ estas nesuperintaj. Liaj subitaj debutoj kaj samtempe perfekteco tuj akirita fariĝis fenomeno kiu malfacile dufoje okazas dum unu generacio. Tial, kiuj unue ekkonis la fenomenon, tiuj konsideris ĝin kun mirego kiel preskaŭ supernatura evento lian neverŝajnan aperon. ...Ĉu io povas esti pli ebriiga por juna generacio, ol scii, ke apus ŝi, en sia sino estas, karno-ostohava, la denaska poeto, la pura poeto, la sublima poeto, tiu kiun oni bildigas al si nur sub la legendaj trajtoj de Hölderlin, Keats aŭ Leopardi... Tial, mi ankoraŭ tiel klare memoras la tagon, kiam por la unua fojo mi vidis Hofmannsthal. Mi estis deksesjara...
Mi provtradukis lian faman tekston: La balado pri la ekstera vivo. Hofmannsthal ĝenerale emfazas ke ĉio, kaj eĉ nia propra ekzisto, estas necerta, vundebla, efemera. Heredanto de la germanaj romantikuloj, la nepra baldaŭeco de la morto senĉese tiklas lin. En la Balado ĉi tiu klarvida vizio preskaŭ sen espera, mildiĝas per la elvoko la "vespero"... Mistero William - de MONTAIGU la 12/03/2016 : 17:49 mistero William....
Ĉu Shakespeare estis Shakespeare ? La franca verkisto Alphonse Allais asertis, ke nekonatulo kiu havis la saman nomon skribis liajn verkojn...Taŭzita per tiu mistero, - kiu antaŭ li maltranviligis Dickens, Freud, Twain, James, Borges) - Daniel Bougnoux, filozofo kaj fakulo pri Aragon, apogas sin sur la impona enketo de la italiano Lamberto Tassinari, por sugesti inicianto kaj eĉ aŭtoro malantaŭ la "bardo" de Stratford-upon- Avon: John Florio. Kiel alimaniere pravigi lian mirindan erudicion ligitan i.a. al Italio ( kie situas 15 el liaj teatraĵoj), el kie devenis la scienculo Florio, poliglota intelektulo, kiu vivis najbare de Shakespeare ? Kiel espliki la testamenton, " timiga pro ĝia konta vulgareco" de la granda William ? En ĝi, li ne aludas al sia verkaro, ne eĉ al unu libro - ŝajnas, ke li ne posedis eĉ unu da ili ! - ; ankaŭ li ne aludas al siaj sublimaj personoj. Sed, ĉu gravas ? Ĉu necese senmaskigi la homon por trapenetri lian verkaron ? Kontraŭe, ĉu Shylock, Macbeth, Lear, Ophélie, personoj skvestantaj autoron, meritas ili lumon pri ilia kreanto ? Eĉ se la enketanto akumulis sufiĉe da indicoj, neniu provo favora al Floro estas nerefutebla. Al tio, la klarvida kaj sprita libroaŭtoro konsentas kaj citas Iago " Mi ne estas kiu mi estas", kaj Hameleto: " Esti aŭ ne esti..." Shakespeare ? " Shakespeare, Le choix du spectre. par Daniel Bougnoux. Critique: J-F J. " Le Canard enchaîné".
kurso de antikva liro - de MONTAIGU la 05/03/2016 : 13:34 La kursoj pri la antikva liro ĉarmas la gelernantoj…
Mi jam sciis, ke en proksima universitato, estas profesoro pri greka literaturo, kiu deklamas poemojn de Iliado kaj Odiseo pere de antikva liro kaj tial alkutimiĝas hodiaŭajn orelojn al la ĉarmo de la iamaj legendoj. Tiu de mi nekonata profesoro certe ĝojegos scii, ke aro da gebretanianoj ekis atelieron por prilabori la ludilon de la grekaj ŝafistoj : « ĉi ludilo estas la praa simbolo de la perbuŝa tradicio ». La paro kiu inciatis la aferon kreis metodon por starigi la la bazojn kaj malfermi padojn por la barda instruado. Infanoj aŭ plenkreskuloj, ĉiuj rapide asimilas la metodon kaj eble estos ontaj bard(in)oj… Ĉiuj konsentas, ke estas pli facile ludi liron ol harpon. La liro estas pli facila por elmontri emociojn. Plie, pratikante la liron, oni eniras ian emon al libereco kaj kreeco. La liro celas al valorigo de la individuo. Oni ludas liron el la orelo kaj precipe el la koro ! Ĉu jam ekzistas esperanta grupo de liroludantoj ?
Eltiraĵo de la ĵurnalo Ouest- France. Japanio: novkamparuloj. - de MONTAIGU la 23/02/2016 : 18:42 Japanio: novkamparuloj renovigas la insulojn. Lulita de la japana maro, Ama estas ero de la insularo Oki-Dozen, insulo perdita kun severa ĉirkaŭaĵo, sed kies loĝantaro sencese pligrandiĝas ( hieraŭ 800, hodiaŭ 2.400), sukceso kiu hontigas la aliajn japanajn kamparojn. En 2008, kiam la loka lernejo estis fermonta, la loĝantoj vigle reagis. Delegitaro vojaĝis al Tokio, Osaka kaj Sendai por konsulti. Sekve de tio, ili lanĉis la Projekton " Miriokuka", nome Atrakcio. Ili volis pli da memstaro, diras la lernejestro Keisuke Ohno, kaj la lernantoj kreskis de 28 al 160. La novalvenintoj malkovris la lokajn elturniĝemojn, ĉe kamparuloj kaj fiŝistoj, kiuj bonvole transdonis siajn konojn. Dank'al novaj infrastruksturoj, Ama nun vendas siajn marproduktaĵojn kaj bovaĵojn ĝis Tokio. Ĝi fariĝis la Eldorado de la I-turn, nome la japanaj novkamparuloj, kiuj eliras la grandajn urbojn por enlokiĝi en la kamparo, sen ke ili konu antaŭe la medion. Iliaopinie, for la homamaso kaj la senbrida ritmo ! Plie, aldonas Ohno, la oceano mankis por mia virino ! La tridekaĝa paro enlokiĝis kaj ne bedaŭras Por allogi novvenulojn , oni aranĝas integriĝajn staĝojn: " Ĉi-tie la solidareco estas tre forta. estas multe da pasio ĉe la insulanoj: ili estas malfermitaj kaj bonvole akceptas vin. Tio donas al vi emon por antaŭeniri. J. Takada por ĵurnalo " Ouest-France"
Ĉu vi legas bretone ? - de MONTAIGU la 20/02/2016 : 13:23 La ŝtelisto de vento Etiopio estas tre ekologia lando.
Etiopio aŭ Etiopujo (ኢትዮጵያ en la etiopa skribo), oficiale konata kiel la Federacia Demokrata Respubliko Etiopio, estas lando, kiu situas en la Korno de Afriko. Ĝi estas la dua plej multhoma lando en Afriko, kun pli ol 82 milionoj da loĝantoj[1], sed ankaŭ la deka plej vasta, ĉar ĝia teritorio etendiĝas sur 1 100 000 km². Etiopio havas landlimon norde kun Eritreo, oriente kun Ĝibutio kaj Somalio, okcidente kun Sudano kaj Sud-Sudano, kaj sude kun Kenjo. Ĉefe dank'al sia granda ĉefurbo Adis-Abebo, Etiopio estas cetere la plej multhoma lando sen maraliro en la tuta mondo. Etiopio restis monarkio dum la plej granda parto de sia historio kaj la etiopia dinastio aperis jam en la 2-a jarcento a.K.[2]. Etiopio cetere estas unu el la regionoj de la mondo, kie spuroj de homa vivo estas plej frutempaj. Ĝi plej verŝajne estis la areo, el kiu homo sapiens ekvojaĝis al kaj preter Mezoriento. Kune kun Romio, Ĉinio kaj Persio, la etiopia Aksuma Reĝlando estas rigardebla kiel unu el la kvar gravaj ŝtatpotencoj de la 3-a jarcento[3][4][5]. Dum la kolonia disdivido de Afriko, Etiopio estis la nura afrika ŝtato, kiu sukcesis konservi sian sendependecon, kaj unu el nur kvar afrikaj ŝtatoj, kiuj aniĝis al la Ligo de Nacioj. Post mallonga periodo de itala okupado, la lando fariĝis fondinta membro de Unuiĝintaj Nacioj. Kiam aliaj afrikaj nacioj ekakiris sendependecon post la Dua Mondmilito, multaj el ili elektis la kolorojn de la flago de Etiopio, kaj Adis-Abebo iĝis la sidejo de pluraj afriktemaj internaciaj organizaĵoj. Moderna Etiopio kaj ties nuntempaj landlimoj rezultas el signifa teritoria malpliigo en la nordo kaj, tute kontraŭe, plivastigo suden, ĉefe pro popolaj migradoj, komercaj aneksoj sed ankaŭ militaj konkeroj, precipe en la tempoj de imperiestro Meneliko la 2-a kaj Ras Gobena. En 1974, la dinastio estrita de imperiestro Haile Selassie estis eksigita pro graviĝanta enlanda milito. Ekde tiam spertis Etiopio diversajn registarajn sistemojn. Internacie, Etiopio estis unu el la fondintaj membroj de la Movado de Nealiancitaj Landoj, de la Grupo 77 kaj de la Organizaĵo por Afrika Unueco. Adis-Abebo hodiaŭ restas la sidejo de Afrika Unio, de la Afrika Ĉambro de Komerco kaj de la Ekonomia Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Afriko (UNECA). La lando disponas unu el la plej potencaj armeoj de Afriko. Ĝi estas unu el malmultaj afrikaj landoj, kie indiĝena alfabeto daŭre uzatas. Ĝi cetere havas sian proprajn tempo-sistemon kaj kalendaron, kiu prokrastas je sep aŭ ok jaroj kompare kun la gregora kalendaro. Vidu plie per Wikipedia israela-palestina konflikto - de MONTAIGU la 07/02/2016 : 11:14 En la lasta numero de Kancerkliniko, Ĵack Le Puil, emfazas tri kondiĉojn, kiuj, laŭ iuj saĝuloj, ebligus finpunkton al tiu senĉese renaskiĝanta dramo:1) - Kiam plejmulto de la israelanoj konscios, ke subpremi alian popolon kontraŭas al ilia civilizacio. 2) - Kiam la palestinanoj ne plu dependos de aliaj potencaj landoj, sed mem prizorgos sian destinon. 3) - Kiam israelanoj kaj palestinanoj havos ĉu komunajn intereson ĉu komunan malamikon.Se argumentoj valoras, kiam ŝajne temas pri refleksa sinteno ligita je la reptilia cerbo, mi aldonus, ke komuna ekkonscio estas nepra : israelanoj komprenu, ke subpremi palestinanojn estas sklavigi iamajn judojn kiuj perforte estis submetitaj al la islama religio; palestinanoj konsciu, ke la novalvenintoj sur sia tero estas iamaj judaj fratoj...Mi estis dudekjara kiam mi vizitis tiun mirindan landon, kie mi restadis du jaraojn.Mi ĝojas, ke hodiaŭ li estas signalita kiel ekologia lando. Maroko (arabe: المغرب [Al-Maghrib]) estas lando en nordokcidenta Afriko, okcidente de Alĝerio. Kvankam araba lando de suprasahara Afriko, ĝi historie havis rilaton ĉefe kun Hispanio, sed ankaŭ kun Francio poste, ankaŭ kun Portugalio dekomence, kaj lastatempe kun aliaj eŭropaj landoj pro aferoj rilataj ĉefe al elmigrado tiaj kiaj Italio, Belgio aŭ Nederlando. Ekde la nordafrika vidpunkto, ĝi estis ĉiam kultura kaj religia referenco por la tuta Nordafriko, sed ankaŭ por la tuta araba kaj islama mondoj kiuj vidis okcidenten tiun referencan landon. Same estas unu el la du anguloj de Nordafriko kune kun Egiptio oriente, kun kiu ĝi estas unu el la du plej loĝataj landoj en kaj norde de Saharo.
Vidu plie en Wikipedia. | Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
![]() Les derniers inscrits
- KylianFr - JEANPaul
Konektitaj 24 Visits
Kiu vizitas
En ligne ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() Visiteurs/pays cette année
Vous venez de : |