**
**
**
**
**
**
2013 AG-03
Kristana angulo
Muziko
|
Elŝutajoj
Bonega esperantista novaĵo. - de MONTAIGU la 08/09/2013 : 17:37
Interkultura Centro Herzberg & Germana Esperanto-Asocio - Filio por Klerigado kaj Kulturo La esperantistoj - kaj eĉ tiuj, kiuj estas nur partoprenantoj je la ideo - vidas en E-o mirindan efektivigon. Ĉiuj aliaj tiom multnombraj eĉ ne levas la demandojn : kien tio finatingos aŭ kiel statas tio ? Oni povas veti je multe, ke la plejparto aplombe asertos: "tiu umo jam de longe fiaskis". Nur kelkaj pli favoruloj aŭ cerbumuloj diros: " Ho, ĉu ? Temas pri tiu UTOPIO.... Tiu ĉi vorto naskiĝis en la cerbo de Thomas More, la mondfama angla pensulo kaj ŝtatisto. Dum la somero 1515, More priskribas la Respublikon de UTOPIO, la sola loko sur kiu stariĝis repacigo inter komuna kaj privata intereso. Dumvoje la aŭtoro finpretigas reveman formulon: " Malgraŭ tio, ke neniu homo en Utopio posedas ion, tamen ĉiuj estas riĉaj". La aŭtoro plezuriĝas je la eltrovo de institucioj, lingvo, kutimoj. Pri la lingvo, More rakontas, "ke la lingvo en Utopio ne havas difektaĵojn rilate la vortotrezoron, sed estas riĉa kaj agrabla je la aŭdo. Nenie en la mondo oni trovas lingvon, kiu pli fidele esprimas tion, kion la komprenpovo konceptis." Pri tiu lasta aserto, certas, ke Lanti la sennaciista fondinto samopiniis koncerne E-on. Leginte preskaŭ ĉiujn verkojn de Lanti, mi almenaŭ povas diri: Dank'al E-o li poluris lapidaran stilon kiu trudas admiron.
Surpriza Australio. - de MONTAIGU la 27/08/2013 : 05:40 Dumvojaj pensoj. - de MONTAIGU la 21/08/2013 : 13:31 La mondfama franca Profesoro, Axel Kahn klarigas al ni kial li elektis piediri tra la la Franco: " Antaŭ pli ol tridek jaroj, kun amika aro mi ekskursis tra la Centraj Montaroj. Eĉ se ni estis en somero la vetero estis aĉa: frosta vento balais la kreston sur kiu ni iris alte de 1400 metroj. Unue mi kredis je optika fenomeno, kiam tra dika nebulo mi distingis, en tiu frumateno, glimantan formon enfalitan teren. Alproksilmiĝinte, mi rekonis homan silueton: tiun de tre maljuna homo volvita en pluviva kovrilo tapiŝata je aluminio, liaj du anglaj bastonoj ĉeflanke. Hieraŭ vespere, kaptita per la nokto kaj la aĉa vetero, li tranoktis sur loko. Post kiam mi kuraĝigis lin kaj alportis tre varman kafeon, mi levis al li demandon, kies humiliga stultaĵo ankoraŭ hodiaŭ konsternas min: kion homo ĉe via stato povas fari en tia loko ? la homo revigligita restarigis kaj fikse rigardis al mi: " Viaopinie, mi devus esti en hospico atendante, ke oni pasigas la basenon ? Ĉiu el ni elektas sian vivon. Tiel mi faris."
De tiu tago, Axel Kahn decidis, ke li spertos tian vivmanieron. Tio okazas dum la somero 2013. Polica romano tempe de Henriko la VIII-a. - de MONTAIGU la 16/08/2013 : 12:18
En la franca ekzistas vorto, kiu naskiĝis dum la senbrida periodo de 1968 en la studenta medio : polar. La vorto estas mallongigo de policier (polica) al kiu oni aldonis la sufikson ar. Tiu ĉi sufikso ĝenerale havas malŝatan nuancon ; Sed, en la kazo de Polar, la sufikso ar nuanciĝas per familiara kaj malstreĉita etoso : « Mi ne havis nenion por fari, tiam mi legis bonan polar-on. - Hieraŭ vespere mi rigardis tre bonan polar-on (polican filmon).
magio de la kosmo - de MONTAIGU la 10/08/2013 : 19:13
Spaco kaj tempo, pli ol ia-ajn scienca temo, vekiĝas imagon. Kaj tio pro taŭgaj kaŭzoj. Teatro de la realeco , ili formas la strukturon mem de la Universo. Nia tuta ekzisto, ĉio kion oni faras, pensas kaj vivas, okazas en ia regiono de la spaco kaj en ia intertempo da spaco. Kaj tamen, la scienco penadas por kompreni tion, kion ili vere estas. Ĉu temas pri realaj fizikaj entoj aŭ simple pri sufiĉe utilaj ideoj ? Se espaco-tempo estas realaj, ĉu ili estas fundamentaj aŭ devenas de aliaj pli elementaj konsistigantoj ? Kio signifas pri spaco esti malplena ? Ĉu ekzistas komenco por la tempo ? Ĉu ekzistas sago de la tempo ? Ĉu tiu ĉi fluas nepre el la pasinteco al la estonteco, kiel nia ĉiutaga sperto subparolas ? Ĉu eblas manipuli spacon tempon ?
esperanto laŭ Amos oz. - de MONTAIGU la 01/08/2013 : 06:28 Bv. trovi en " Montaigu", elvokon de la lasta ĉapitro de " Inter Kamaradoj", kies aŭtoro estas la israela verkisto: Amos Oz. | Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
![]() Les derniers inscrits
- KylianFr - JEANPaul
Konektitaj 10 Visits
Kiu vizitas
En ligne ![]() ![]() Visiteurs/pays cette année
Vous venez de : |