Pripensinda teksto : La vivo estas batalado. Tiuj venkas, kiuj konkorde, discipline, entuziasme militas laŭ plano funde studata kaj kiel eble plej simpla.Lanti
La 13-an de decembro en maljunulejo en Hago en la aĝo de 93 jaroj forpasis Mila van der Horst-Kolińska, konata Cseh-instruisto kaj multjara kunlaboranto de Internacia Esperanto-Instituto en Hago.
Mila naskiĝis apud Vilno, en tiama Pollando, en 1927. Ŝi esperantistiĝis en 1960 kaj aktivis kiel esperantisto unue en la pola urbo Szczecin.
En 1963 ŝi partoprenis sian unuan Universalan Kongreson, interalie por ekkoni Andreon Cseh kaj lian metodon, por kies disvastigo ŝi poste dediĉis sian vivon.
Mila geedziĝis en 1975 kun nederlanda esperantisto Gerard van der Horst kaj ekloĝis kun li en Hago. En la sama jaro ŝi vizitis la Internacian Esperanto-Instituton kie ŝi ekvolontulis kaj laboris dum preskaŭ 25 jaroj ĉiutage organizante Cseh-kursojn, seminariojn, trejnadon de Cseh-instruistoj, aranĝante la heredaĵon de Andreo Cseh.
Dum sia laboro en la iama Cseh-instituto ŝi kunordigis la realigon de la Esperanto-versio de la konata Mazi-kurso kaj lernmaterialo.
Kun sia edzo ŝi partoprenis multajn UK-ojn, SAT-kongresojn kaj fervojistajn kunvenojn. En 1998 la nova estraro de IEI ne plu bezonis ŝiajn servojn. Tio kaj la baldaŭa forpaso de ŝia edzo fortranĉis Mila-n de la movado.
En 2013 ŝi havis akcidenton en sia hejmo, kaj ekde tiu tempo ŝi malaperis el la movado. En la unuaj tri jaroj de sia malsano ŝi estis flegata hejme de Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge, kiuj ekde 2017 aranĝis por ŝi prizorgadon en maljunuldomo en Hago, kie ili restis ŝiaj solaj vizitantoj ĝis ŝia vivfino.
Mila ĝis la lasta monato de sia vivo – krom en la pola – parolis ankaŭ en Esperanto, ĝojis aŭdi raportojn pri la multobliĝo de Esperanto-lernantoj.
Pri siaj vivspertoj kaj travivaĵoj ŝi mem verkis libron, en kiu ŝi detale rakontis pri siaj junaĝo, renkontiĝoj, amo kaj graveco de Esperanto.
La malboniĝinta sanstato de Mila malhelpis ŝin verki la duan volumon de sia biografio, nome la memoraĵojn pri la jaroj en Nederlando, pasigitaj plene en la servado de Esperanto. La unuan volumon de la libro por postmorta publikigo ŝi konfidis al edukado.net, kies delonga subtenanto ŝi estis.
kanjo pri Monato: 40 jaroj da persisto: “"unu el la malmultegaj esperantlingvaj periodaĵoj ne pri la movado" Kaj eĉ tute malutilaj al ĝiaj celoj: https://www.liberafolio.org/2017/10/03/monato-disvastigas-konspir-teoriojn/” dec 14, 14:35
Francisco Javier Moleón pri Duncan Charters paŝas atente por eviti erarojn: “"kiom da dungitoj havas UEA?" Kiom da dungitoj, volontuloj k.s. havas UEA (kaj TEJO), kaj kie ili laboras, estas unu…” dec 11, 16:23
Jovana pri Duncan Charters paŝas atente por eviti erarojn: “"Se UEA proponus al la membroj tiun eblecon, eble ili pli volonte remembriĝus." Kio pri la aldona laboro? Kiu faru…” dec 11, 14:15
Saluton, kara uzanto,
la redaktoro de edukado.net informas vin ke aldoniĝis nova ero ĉe Novaĵoj. Jen estas kelkaj informoj pri ĝi:
-----
Titolo: Edukado.net
Kategorio: Laste ĉe edukado
Teksto:
Per la belega foto pri festokuko, alveninta el la hieraŭa festo dum la studsabato en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds, Svislando, nia redakcio
deziras al ĉiu belan Zamenhof-tagon kaj al edukado.net belan 18an naskiĝdatrevenon.
En multaj landoj tiu jaraĝo signifas "plenkreskiĝon". En okazo de iu hejmpaĝo fakte 18 jaroj estas "veterana aĝo".
-----
Atendas vian viziton la redaktoro de edukado.net
-----
Vi ricevis tiun ĉi mesaĝon, ĉar vi abonis ĝin en via profilo ĉe edukado.net. Malaboni tiujn ĉi atentigojn aŭ ŝanĝi la agordojn, vi povas ĉiam en via profilo:https://edukado.net/mia/shanghi?t=4.
Nekredeble sed vere: unu el la malmultegaj esperantlingvaj periodaĵoj ne pri la movado, Monato, ĉi-decembre iĝas 40-jara. Lige kun tiu vere elstara evento Libera Folio intervjuis la gvidan redaktoron Paŭl Peeraerts, kiu samtempe estas redakcia sekretario kaj la plej longdaŭra kunlaboranto de la magazino.
Peeraerts rakontis, ke li optimismas pri la estonteco de Monato kaj menciis ties plej gravajn problemojn.
La revuo Monato festas sian 40-jaran datrevenon
Libera Folio: Dum multaj jaroj vi estis redakcia sekretario, antaŭ certa tempo vi ricevis ankaŭ la postenon "gvida redaktoro". Ĉu tio ion esence ŝanĝis en via laboro por Monato? Supozeble vi plenumas la taskojn de ĉefredaktoro, kial do vi estas oficiale nur "gvida"?
Paŭl Peeraerts: – Tiu kroma "posteno" nur iom plipezigis mian laboron. Nia bedaŭrata forpasinta ĉefredaktoro Paul Gubbins tre ofte intervenis ĵurnalisme, ekzemple sugestante al la redaktoroj aldoni pli da intertitoloj, mallongigi frazojn, simpligi la stilon ktp. Tiun rolon mi transprenis, sed enhave mi ne intervenas.
– Kial mi estas "nur gvida"? Pri tio "kulpas" nia honora ĉefredaktoro Stefan Maul. Tuj post kiam forpasis Paul Gubbins, mi priparolis la situacion kun Stefan kaj li diris al mi pli-malpli la jenon: "Mi scias, ke certe vi taŭgus kiel nova ĉefredaktoro. Tion vi pruvis en 1991, kiam mi devis rezigni pri la funkcio, kaj vi devis subite ĝin transpreni. Tamen laŭ mi estus bone, ke pli juna persono iĝu la nova ĉefredaktoro, kaj ke vi nur gvidu la skipon ĝis alveno de nova ĉefredaktoro." Nu, mi ne scias, ĉu tio ĉi estis nur ĝentila maniero diri, ke mi tute ne taŭgas, aŭ ĉu vere li atendis baldaŭan transprenon fare de dinamika junulo! Kiel ajn, ĝis nun neniu junulo sin prezentis.
En kiu jaro vi eklaboris en la redakcio? Kiom da via tempo averaĝe vi elspezas nun ĉiutage por la magazino?
– Mi kunlaboris en la redakcio ekde la komenco, do ekde 1980. Tiam la laboro estis nur teknika: arigi la manuskriptojn, dissendi la kompostprovaĵojn, provlegi ktp. Nur en 1992 mi transprenis de Stefan Maul la rubrikojn Noticoj kaj Librorecenzoj. Mi nun averaĝe laboras 4 horojn tage por Monato.
La magazino estis konceptita kiel vitrino de Esperanto kiel lingvo, kaj dum longaj jaroj ĝi estis tia. Kiel vi taksas ties atingojn en la lastaj 20 jaroj?
– Mi ne scias, ĉu vere Monato estis konceptita tiel. Certe iuj revis, ke Monato estus ia esperantlingva Newsweek aŭ Time aŭ Der Spiegel, kiun eblus montri "al la mondo" por fanfaroni pri niaj atingoj. Vi scias, ke la unua ideo de Stefan Maul estis eldoni ĉiusemajnan magazinon, sed montriĝis, ke la Esperanto-merkato tute ne estas matura por tio. Kaj ankoraŭ nun, 40 jarojn poste, malgraŭ la centmiloj da lernantoj, ĝi ne estas matura.
– Aliflanke ni ne subtaksu la gravecon de tiu "vitrino", kaj mi citu Humphrey Tonkin ĉi-rilate: "Kiam foje mi volis konvinki kelkajn kolegojn-lingvistojn, ke Esperanto estas plene vivanta lingvo, mi aĉetis por ili abonojn al Monato. La efiko estis ĝuste tia, kian mi deziris: ili traktis tiun revuon kiel tute normalan fenomenon de tute normala kaj funkcianta lingvo."
Kiujn principajn malfacilaĵojn alfrontas Monato nun, escepte de la evidentaĵoj kiel financo kaj ĉiam nesufiĉa kvanto de abonantoj?
– Mi vidas ĉi-momente nur unu. Mi havas la impreson, ke la poŝto, kiu devas liveri la tradician paperan revuon al la abonantoj, ĉiam pli malbone funkcias. Ekzemplo, kiun mi spertis antaŭ kelkaj semajnoj: la novembra revunumero atingis la usonajn abonantojn unu tagon pli rapide ol la luksemburgajn, kaj kvin tagojn pli rapide ol la germanajn, kvankam Luksemburgo kaj Germanio estas ja "tuj apude" de la presejo.
Ĉu Monato laŭ vi sukcesis adaptiĝi al la interreta epoko?
– Mi kredas ke jes. Monato estas unu el la unuaj revuoj, kiuj aperis rete. Jam ekde 2002 abonantoj povis legi la artikolojn rete antaŭ ol la papera magazino falis en la leterkeston. Nun la revuo estas legebla en la dosierformoj PDF (ĉefe por grandaj komputilekranoj) kaj en la formoj Epub kaj Mobipocket (ĉefe por poŝtelefonoj kaj librolegiloj). Tamen ĉ. 70% de la abonantoj ankoraŭ preferas la klasikan paperan formon. Interreto helpas nin ankaŭ konstati, kiujn tekstojn legantoj opinias plej interesaj. Se vi scivolas pri la plej popularaj artikoloj, rigardu ĉi tie.
Gvida redaktoro kaj redakcia sekretario de Monato Paŭl Peeraerts
Se oni rigardas la liston de la redaktoroj, videblas, ke la redakcion konsistigas esperantistoj de la pli aĝa generacio. Kio kaŭzas tion? Ĉu estas alia situacio kun la aŭtoroj?
– Prava rimarko. La plej juna redaktoro, Roberto Pigro, estas 40-jara. Pri la aŭtoroj mi ne havas statistikon, sed – kiel vi scias – sub ĉiu artikolo (kaj ekde 2020 super) aperas malgranda foto de la verkinto, kaj estas facile konstati, ke temas ĉefe pri relative maturaj personoj! Simile statas pri la legantoj. Monato tie sekvas la evoluon de similaj eldonaĵoj. Mi legis en la germana Der Spiegel, ke ĝia legantaro ne konsistas el multaj junuloj, kaj ke tiu procentaĵo ankoraŭ falas kompare al la pli aĝa generacio.
Supozeble la samo rilatas la legantaron. Ĉu la maljuniĝo de la redakcianaro kaj legantaro iel influas perspektivojn de la revuo?
– Pure statistike kompreneble jes. Sed kiu povas antaŭvidi la estontecon? Eble post kelkaj jaroj la junuloj havos "la faŭkon plena" de la supraĵeco de la nunaj sociaj komunikiloj kaj ili emos denove legi kelkajn pli longajn, pli profundajn tekstojn.
Kio estas la fakta ligo inter Monato kaj Flandra E-Ligo? Oni legas, ke FEL estas la oficiala eldonanto, sed ĉu FEL portas financan respondecon? Kiu devas fari principe gravajn decidojn, ekzemple maloftigi la aperritmon, ĉesigi la paperan version aŭ simile?
– Efektive FEL estas la eldonisto. Tio signifas, ke FEL portas la financan respondecon. Se iam Monato estus deficita, FEL certe rajtus haltigi la eldonadon, aŭ serĉi alian eldoniston. Feliĉe ĉiujare Monato donas gajnon, ne grandan gajnon, sed tamen sufiĉan por parte kompensi la kostojn de la oficejo kaj dungito de FEL. Ĝis nun ni tute ne devis pensi pri maloftigo de la aperritmo, ĉesigo de la papera versio aŭ io simila. Se iam la financo postulus tian paŝon, mi imagas, ke estus mi kiu interkonsiliĝus kun la estrarano pri financo de FEL kaj kun Gerd Jacques, ĝia administrantino.
La listo de rubrikoj (Arto, Ekonomio ktp) ne ŝanĝiĝas de jardekoj. Ĉu tiu sistemo ankoraŭ bone funkcias?
– Tio ne tute veras. Ekzistas la bazaj rubrikoj Politiko, Moderna Vivo, Ekonomio, jam de jardekoj, sed aldoniĝis lastatempe la rubrikoj Literaturo kaj Historio (ambaŭ redaktataj de Trevor Steele) kaj ekzemple forfalis la rubrikoj Enigmoj, Kuirreceptoj kaj Noticoj. Mi kredas, ke la divido en rubrikoj kun apartaj redaktoroj estas nun necesega. La tempo en kiu unu redaktoro povis kompetenti pri ĉiuj flankoj de la hodiaŭa vivo pasis. Stefan Maul estis en 1980 iuspeca Leonardo da Vinci, kiu devis koni kaj pritrakti ĉiujn temojn, sed li mem konstatis, ke tio ne eblas plu.
Pli frue en la revunumeroj oni legis tre interesan frazon: "Se via artikolo ne konvenas al iu el la rubrikoj, tiam ne sendu vian tekston al Monato". Ĉu oni en Monato ofte malakceptas tekstojn?
– La kontribuoj normale iras rekte de la verkanto al la redaktoro. Do mi ne ekscias, se artikolo estas rifuzita. Tamen mi povas doni al vi du ekzemplojn, kiuj tre verŝajne estas tipaj por ĉiuj redaktoroj. Alex Shlafer, la redaktoro de la rubriko Politiko, skribis "Ĝenerale mi rifuzas nur tre malmultajn tekstojn, plejparte pro tio, ke ili estas neripareble subnivelaj, apenaŭ kompreneblaj aŭ tute seninformaj." Mi mem en mia multjara kariero de la redaktoro de la rubriko Leteroj rifuzis laŭ mia memoro nur unu kontribuon, kiu laŭ mi estis ofenda por difinita popolo (kaj la verkinto tuj malabonis!).
Ĉu la magazino planas ion novan por estonto? Ĝenerale kiel vi vidas ties estontecon?
– Monato ĵus finis sian 40-an jaron. La plej okulfrapa ŝanĝo ekde la 41-a jarkolekto estos pli moderna enpaĝigo, kreita de niaj grafikistoj Ferriol Macip i Bonet kaj Zep Armentano. Aldoniĝos ankaŭ malgranda rubriko "Antaŭ 40 jaroj aperis en Monato", ĉar povas esti amuze vidi, kiom nia socio ŝanĝiĝis inter 1980 kaj nun, sed ankaŭ kiel – eble surprize – ĝi restis sama. Monato tiam jam raportis ekzemple pri la efiko de la homo sur nia vivmedio, kaj pri la kreskiĝanta problemo de la rifuĝantoj. Sed esence la baza koncepto de la revuo restos senŝanĝa. Vi konas ja la diraĵon: neniam ŝanĝu gajnantan ĉevalon!
Mi ne ŝatas la elekton de la Monato-redaktistoj, kiam ili ebligis al klimat-skeptikuloj defendi siajn aĉajn ideojn. Mi ne estas por debato pri io, kio estas jam desmontrata per la plej kapablemaj internaciaj spertoj. Ĉefe ĉar ni ja ne plu havas tempon por debati. Ni ekagadu tujtuj, anstataŭ esti egegaj stultuloj.
Almenaux 6 homoj ne samopinias kun mi. Tre bone. Tamen bonvolu klarigi al mi kial. Parolas ni pri gravega temo, kiu ja meritas klarigojn. Ĉefe en Trumpa mondo.
Roland Rotsaert
Mi estas sepa persono kiu ne samopinias. Mi estas skeptika ĉar ne estas fidindaj informoj pri la proponitaj solvoj. Kelkaj (jam parte realigitaj) solvoj estas klare fuŝaj, ekzemple la biokarburaĵoj. Pri aliaj mi dubas, ekzemple pri la fina energia rezulto (de konstruo ĝis forigo kiel rubo) de ventoturbinoj sur maro aŭ elektrovoltaikaj paneloj. Registaroj amase altrudas dubindajn regulojn (ekz. malpermeso de poluantaj veturiloj en urbocentroj), sed neglektas apliki kaj kontroli bazajn regulojn (memoru la Volkswagen-skandalon; ĉu la nunaj informoj pri konsumo kaj poluo en la reklamo estas vere realaj? Plej urĝa kaj plej facila ago jam estis proponita antaŭ 50… Legi pli »
Ni havas solvojn kaj ni kredas ilin. Ni agu. Neniu solvo estas perfekta. Estas kiel Esperanto. Pli bona sed ne tute perfekta. La ventaj turbinoj estas solvoj. Sed bonvolu ne paroli pri Trump-imagaj kanceroj. Hodiaŭ, mi ripetas, ni havas ne perfektajn solvojn sed ni devas uzi ilin (kaj samtempe serĉi aliajn). "apenaŭ restus klimata problemo" Tie vi ja malpravas. La klimata problemo estas ega. Vi eble ne vivos ĝin, sed oni parolas pri eble 280 milionoj da rifuĝintoj, landoj kiel Maldivoj, urbegoj kiel Miami kiuj… malaperos, ega aera problemo (pro polucio), kaj en la jaro 2050 ni estos 10 miliardoj… Legi pli »
Tre ŝatata komentanto
Tjeri
Mi ne komprenas…
Unue vi diras, ke ne plu estas tempo por debati, kaj poste vi postulas, ke oni metu klarigojn al vi…
Hejmano pri Monato: 40 jaroj da persisto: “Mi tiom ne komprenas la defendulojn de la elekto de Monato, ke mi deziris klarigojn (pri tio). Mi ne deziras…” dec 9, 23:30
Hejmano pri Monato: 40 jaroj da persisto: “Ni havas solvojn kaj ni kredas ilin. Ni agu. Neniu solvo estas perfekta. Estas kiel Esperanto. Pli bona sed ne…” dec 9, 23:29
Tjeri pri Monato: 40 jaroj da persisto: “Mi ne komprenas... Unue vi diras, ke ne plu estas tempo por debati, kaj poste vi postulas, ke oni metu…” dec 9, 17:38
Roland Rotsaert pri Monato: 40 jaroj da persisto: “Mi estas sepa persono kiu ne samopinias. Mi estas skeptika ĉar ne estas fidindaj informoj pri la proponitaj solvoj. Kelkaj…” dec 9, 09:53

Solena inaŭguro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno la 1-an de aŭgusto 1929.
Por soleni la 90-jariĝon de la unika muzeo en Vieno oni aranĝis simpozion pri planlingvoj kaj lingvoplanado. Ĉiuj prelegoj estis en la angla, sed dum la paŭzoj kaj ankaŭ dum la diskutoj post la prelegoj ankaŭ Esperanto estis uzata.
En 1929 okazis la solena inaŭguro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Ekde tiam oni ĉiujare informas kaj surprizas milojn da vizitantoj el la tuta mondo per la fascino de Esperanto. Dum la pasintaj kvin jaroj la Esperanto-muzeo bonvenigis pli ol 85 000 gastojn.
Kiam la Esperanto-muzeo estis oficiale inaŭgurita, la 1-an de aŭgusto 1929 en la pompa salono de la Nacia Biblioteko, ĝi estis unu el la unuaj lingvo-muzeoj en la mondo. Ĝia establo estis kaj sekvo de pligrandiĝanta intereso pri Esperanto post la unua mondmilito kaj rezulto de kreskanta bezono de centra internacia Esperanto-biblioteko por la multnombraj publikaĵoj kiuj aperis ekde 1887.
Du personoj estis aparte gravaj por la fondo: Felikso Zamenhof (1868–1933), kiu havis la ideon por tia biblioteko, kaj Hugo Steiner (1878–1969), kiu tuj transprenis la impulson kaj fondis la Esperanto-muzeon en Vieno.
Vidaĵo de la muzeo.
Por festi la 90-an naskiĝjaron la Aŭstria Nacia Biblioteko kun subteno de Esperantic Studies Foundation (ESF) invitis la 24-an kaj 25-an de oktobro 2019 en Palais Mollard al internacia scienca simpozio pri la temo “Planlingvoj kaj lingvo-planado”.
La jubileo de la Esperanto-muzeo donis bonvenan okazon por retrorigardo al ĝia facetoriĉa historio, por superrigardo pri ĝiaj nuntempaj projektoj kaj precipe por diversaj prezentadoj en la vastaj esplorkampoj de lingvo-muzeoj, planlingvoj kaj lingvo-planado.
Kadre de ok temgrupoj dek ses fakuloj prezentis siajn esplorojn kaj publikaĵojn, kiuj ankaŭ spegulas la havaĵon de la Esperanto-muzeo. Kaj la programo kaj la resumoj de la simpozio rete legeblas.
La unua tago, dum kiu prelegis interalie Sabine Fiedler, Klaus Schubert kaj Michael Gordin, estis dediĉita al la temoj “lingvo-muzeoj”, “planlingvoj”, “lingvo-planado” kaj “lingvo-planado kaj planlingvoj – biografioj”.
La duan tagon sekvis la temaroj “Esperanto – originoj”, “Esperanto – biografioj”, “Esperanto – esplorprojektoj” kaj “Esperanto en la 21-a jarcento – lingvo kaj tutmondiĝo”, dum kiuj interalie Humphrey Tonkin, Federico Gobbo kaj Seán Ó Riain donis prezentadojn.
La simpozion, kiu estis ege internacia, partoprenis ĉirkaŭ 50 personoj el pli ol 15 landoj. Kvankam ĉiuj prelegoj estis en la angla, dum la paŭzoj kaj ankaŭ dum la diskutoj post la prelegoj aliaj lingvoj, precipe Esperanto, estis uzataj.
La reagoj al la simpozio estis ege pozitivaj. Multaj personoj demandis, ĉu la prelegoj estos publikigitaj kaj kiam la venonta simpozio okazos en la Esperantomuzeo en Vieno.
Pli bone multaj parolantoj de la angla ĉeestas ol manpleno de debilaj esperantistoj, ĉu ne?
Rita de moraes
Debilaj estas la esperantistoj, kiuj akceptas tian honton!!
Rita de moraes
Mi konsentas kun vi! Kial ne prelegi en Esperanto? Kial ne uzi la lingvon por montri, ke ĝi vere estas vivanta? Mi ege bedaŭras, ke oni bezonas uzi la anglan en la jubileo de la ESPERANTO-Muzeo!!! Malĝojiga novaĵo!
Tre ŝatata komentanto
Tjeri
Ĉu vi vere legis la artikolon?
Ne temis pri kutima okazaĵo organizita de loka esperanta klubeto pri la genieco de esperanto.
Temis pri Internacia simpozio organizita de la Nacia biblioteko de Aŭstrio pri planlingvoj.
Alidirite: eksteresperanta okazaĵo organizita de eksteresperanta ŝtata organizaĵo pri temo en kiu esperanto estas parto, granda parto sed nur parto.
Ĉu vi vere pensas, ke ISF estus devinta trudi la uzon de esperanto kompense al sia subteno? Tio estus stulta agmaniero, kies rezulto estus nur misfamigi la esperantistaron.
Kaj oni ne "bezonis" uzi la anglan, oni decidis taŭge uzi la anglan por alparoli la eksteresperantan mondon.
Lastaj komentoj
Tjeri pri La Esperanto-muzeo en Vieno iĝis 90-jara: “Ĉu vi vere legis la artikolon? Ne temis pri kutima okazaĵo organizita de loka esperanta klubeto pri la genieco de…” nov 29, 16:20
Rita de moraes pri La Esperanto-muzeo en Vieno iĝis 90-jara: “Mi konsentas kun vi! Kial ne prelegi en Esperanto? Kial ne uzi la lingvon por montri, ke ĝi vere estas…” nov 29, 01:27
Hejmano pri Testudoj amuzas ludantojn en Esperanto: “Nu, certe estas plibonigo de la esperanta kulturo. Dankon, Sinjoro Smith, vi faris tiom da efikaj agadoj por diskonigi Esperanton.” nov 28, 20:14
Geamikoj! Post tri semajnoj estos la 15-a de decembro — Zamenhof-tago / Tago de Esperanto-literaturo. Ĉi-foje la festo specialas, ĉar estas jubileo: 160-jariĝo de L. L. Zamenhof. Ni plenigu tiun tagon, la 15-an de decembro, dimanĉon, per multaj kaj diversspecaj Esperanto-aktivaĵoj kaj rakontu pri ili en interreto!
Jen aro da ideoj, kion vi povus fari dediĉe al la festo: - Klubaj kunvenoj. Kolektiĝu kaj festu, faru prelegojn pri Zamenhof, pri E-literaturo aŭ pri ajna alia plaĉa temo, kantu aŭ simple babilu.
- Se en via urbo mankas klubo, vi povas viziti por la dimanĉo najbaran urbon, kie klubo estas. Kontaktu homojn kaj interesiĝu ĉu iu ion organizos.
- Mem faru renkontiĝon. Uzu la bonan pretekston por kunvenigi apudajn esperantistojn. Kontaktu ilin kaj proponu kolektiĝi, ekzemple, en kafejo. Rakontu pri vi, eksciu pri ili kaj tostu je prospero de Esperanto. Se vi ne estas konataj, via konatiĝo estos perfekta rezulto de via Zamenhof-tago.
- Promenu kun esperantistoj tra via urbo kaj kune vizitu lokan vidindaĵon, muzeon, koncerton.
- Faru prelegon pri Esperanto en publika loko — biblioteko, lernejo, turisma klubo k. t. p.
- Faru ekspozicion en publika spaco.
- Kontaktu amaskomunikilojn kaj proponu fari intervjuon kun vi aŭ veni al via publika prelego.
- Verku artikolon por gazeto, novaĵ-retejo, blogo.
- Legu libron en Esperanto. Por tio sufiĉas sidi hejme :) Estas tago de E-literaturo ja!
- Parkerigu versaĵon aŭ kanton en Esperanto.
- Se apude okazas kulturaj eventoj, antaŭvidantaj «liberan mikrofonon», — penetru al la scenejo kaj deklamu versaĵon en Esperanto aŭ kantu kanton.
- Sendu poŝtkarton al via Esperanto-amiko aŭ al hazarda esperantisto.
- Realigu ajnan alian ideon, kiu aperos ĉe vi.
Kion ajn vi ne farus dum Zamenhof-tago, nepre rakontu pri tio en viaj paĝoj en sociaj retoj ajnalingve. Dezirinde kun fotoj)
Al viaj interret-publikaĵoj, dediĉitaj al la Zamenhof-tago, aldonu krad-etikedojn #Zamenhof160 kaj #Заменгофу160.
Vi estas bonvenaj ankaŭ sendi artikolojn pri viaj aktivaĵoj al la landa movada revuo «Ponto» (al la redaktoro Nikolao Gudskov nikolao@yandex.ru). Kaj se dum Zamenhof-tago aŭ en alia momento vi faros publikan prelegon, ekspozicion, estos intervjuita de ĵurnalistoj k. t. p. — sendu raporton pri tio al Irina Gonĉarova (mirinda.strigo@gmail.com) — respondeculo pri ekstera informado en la Estraro de REU.
Tamen, se vi ne emas raporti al iu ajn, simple faru, sen raportoj.
Energion, aktivecon, inspiron, sukcesojn kaj bonan feston al ni ĉiuj!
Esperantistoj ĉiam estis pioniroj en uzado de novaj komunikiloj, do tuj post la apero de blogoj ili ekuzis tiun eblon. Ekde tiam la nombro de Esperanto-blogoj kreskas kaj iuj el ili jam enhavas centojn da artikoloj. Stano Belov priskribas sian sperton pri serĉado kaj trovado de blogoj de esperantistoj.
Kelkaj Esperanto-blogoj.
La unuaj esperanto-blogoj evidente aperis fine de la 1990-aj jaroj. En junio 1999 jam funkciis la blogo de la ĉina esperantisto Zhu Xin ĉe LiveJournal titolita Taglibro de Nigra Okulo. Fine de 2003 jam ekzistis deko da esperantlingvaj blogoj.
Dum Esperanto-magazenoj dediĉas plejparton de siaj paĝoj al movadaj aferoj, kaj alitemaj publikaĵoj ofte grave malfruiĝas, blogantoj rakontis pri io ajn – de sia persona vivo ĝis siaj hobioj, politikaj vidpunktoj, religiaj kredoj kaj vojaĝoj. La ebleco komenti la blogaĵojn kaj tuj ricevi reagon transformis tiun amaskomunikilon je simbiozo de gazeto kaj reta diskutejo.
Dum longa tempo la plej granda esperanto-blogaro (ĝis 2000 anoj) troviĝis ĉe la retejo Ipernity, kiu estis inter la unuaj komplete esperantigitaj interfacoj. Fine de 2016 ĝi anoncis sian fermon, kiu estis prokrastita danke al klopodoj de la reteja komunumo, tamen instigis multajn anojn transloki siajn blogojn. Ekzistis pure esperantlingvaj blogejoj kiel Ĝangalo (2005-2006) kaj Esperanto.com (2010-2018), tamen ambaŭ fermiĝis.
La ĉefa problemo ekde la komenco estis la sama kiun spertas la Esperanto-komunumo ĝenerale – diseco. Kiel leganto trovu interesan blogon kaj kiel bloganto trovu legantojn? Nura guglado montras aron da ligiloj, plejparte neniel aŭ nur malproksime ligitajn al la afero. Do ekde la komenco aperis la bezono listigi esperanto-blogojn kaj diskonigi esperanto-blogaĵojn.
Tion klopodis fari la esperantlingva retejo Klaku, fondita en 2007. Ĝi ebligis interalie voĉdoni por aŭ kontraŭ iu ajn publikaĵo, respektive altigante aŭ malaltigante ĝin en la komuna listo. Fine de la 2000-aj jaroj la retejo kolapsis.
Taglibro de Nigra Okulo, ne aktualigata ekde la jaro 2002.
Ekde tiam la diskonigo de esperanto-blogaĵoj okazas ĉefe danke al esperanto-grupoj en sociaj retoj, el kiuj la plej granda estas Esperanto-blogoj ĉe Fejsbuko. Inter la portaloj rimarkindas E-planedo, kiu estis establita en februaro 2005 kaj funkcias kadre de la platformo Planedo. Listoj de esperanto-blogoj haveblas ĉe kelkaj privataj blogoj kaj retejoj. Ilia ĉefa manko estas malzorgema aktualigo, pro kio multaj listigitaj ligiloj ne plu funkcias aŭ la blogoj ne estas daŭrigataj. La plej granda listo enhavas 2692 ligilojn, sed 90% da ili kondukas al blogoj, ne aktualigataj aŭ ne plu ekzistantaj.
Kiel malnova bloganto, kies blogo Stano funkcias ekde 2010 kaj enhavas pli ol 415 artikolojn, mi decidis plibonigi la situacion, kreinte almenaŭ bazan gvidilon en tiu granda, sed svaga mondo de Esperanto-blogoj. Kiel platformon mi elektis Vikipedion, ĉar historio montris ke ĉiuj apartaj, pure esperantistaj projektoj senevite kolapsis aŭ transformiĝis je neuzeblaj rubujoj, dum tiuj neesperantistaj funkcias sufiĉe stabile.
Mi kreis la artikolon Esperanto-blogo, en kiu mi skizis la historion de la blogado en la Lingvo Internacia kaj katalogis elektitajn blogojn. La ĉefaj kriterioj estis la nombro de artikoloj (minimume 10), lingva nivelo kaj kvalito de la publikaĵoj (el mia persona vidpunkto). Al la priskribo de ĉiu blogo mi aldonis informojn pri ĝiaj aŭtoro, lando, datoj de estiĝo kaj (foje) ĉeso, ĉefaj temoj. Foje iuj datumoj mankis, do en tia loko aperis demandosigno.
Kiel mi serĉis la blogojn? La ĉefaj fontoj estis Ipernity kaj la menciitaj listoj kaj katalogoj de Esperanto-blogoj. Mi sekvis centojn, eble milojn da ligiloj, kribrante informojn kvazaŭ orserĉanto, ja post kelkhora umado en plej bona kazo aldoniĝis deko da priskriboj. Sume mi katalogis 62 blogojn, kiujn mi konsideras legindaj kaj (se plu aktualigataj) sekvindaj.
La temoj estas diversaj, kvankam Esperanto (movado, lingvaj esploroj, kulturo) certe elstaras kaj allogas plej grandan atenton. Tamen jam aperis kaj vigle evoluas pluraj blogoj pri la temoj propraj al iu ajn ordinara homo – politiko, muziko, vojaĝoj, hobioj ktp. Oni komunikas tie ne kiel esperantistoj kun esperantistoj, sed kiel homoj kun homoj, inkluzive kiel britoj kun poloj, judoj kun rusoj, hispanoj kun katalunoj, ktp.
La informoj ĉerpitaj el tiuj blogaĵoj, estas interesaj kaj utilaj por la ĉiutaga vivo de ordinara homo kaj rakontindaj al aliuloj ne-esperantistaj. Oni povas trovi veganan kuirrecepton, ekscii pri nuancoj de la kataluna politika vivo, konsulti vojaĝinformojn pri vizitota loko aŭ kompari siajn impresojn pri filmo kun tiuj de aliuloj.
Dum retejoj de plejparto de Esperanto-asocioj stagnas kaj ofte aspektas kiel dinosaŭroj de interreta antikva epoko, Esperanto-blogoj iĝas fakte la sola fonto de aktualaj informoj, interesaj por ordinara homo, kiu konas Esperanton kaj deziras uzi ĝin, sed ne tre emas svingi verdajn flagojn kaj kanti himnojn surstrate. Reta solvo por la reta epoko. Logika solvo, ĉu ne?
> retejoj de plejparto de Esperanto-asocioj stagnas kaj ofte aspektas kiel dinosaŭroj de interreta antikva epoko Granda vero. Tamen ne kredu, ke konsciigo pri tia dinosaŭreco igos iun ajn ŝanĝi ion ajn. Kiam mi antaŭ jaroj kritikis la pratempe dinosaŭran kaj, por mi, rekte forpuŝan kaj, pli grave, legemo-detruan aspekton de certa retejo, tuj leviĝis kritikaj voĉoj kontraŭ mia kritiko kaj laŭdis la "belecon", "simplecon", "purecon" kaj " 'ĉio perfekta'-econ" de la dinosaŭra retejo. Konklude: kion ajn oni (prave) kritikos, leviĝos kontraŭaj voĉoj, eĉ se pro la nura plezuro/deziro/(patologia) emo kontraŭi. Cetere, tiu ĝisosta kontraŭemo estas eco pure esperantisma, kiun… Legi pli »
La rifuzo de kritiko en la maniero de Francisco Javier Moleón estas afero, kiu estas tipa por la esperantismo. Oni povas studi tion en Libera Folio, kie eblas libera esprimo de opinioj – kontraste al la plimulto de Esperantaj revuoj kaj diskutejoj, kiuj rifuzas kaj blokas ĉion, kiu povus esti rigardata kiel "makulo" por Esperanto. La kritiko de la blogoj estas necesa. Dankon por la listo (https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-blogo). Ĝi montras, ke multaj blogoj ne estas aktualigitaj dum multaj jaroj. La kritikinda aspekto ne estas afero de la personoj, kiuj starigis la projekton, sed de la ofertanto de la softwaro, kiun ofte… Legi pli »
Tre ŝatata komentanto
Jes jen Jens
Ĉu ekzistas kuireja Esperantismo? Anstataŭ traduki sian personan kuiradon en Esperanton, oni povus demandi sin ĉu iuj nutroreĝimoj estas pli bonaj por la mondo ol aliaj – kaj tio neeviteble kondukas al diskutoj pri vegetarismo kaj pri la senco transporti nutraĵojn de unu fino de la mondo al alia. Efektive nutraĵa internaciismo povas konduki al _redukto_ de la internacia komunikado (ĉi-okaze de la interkontinenta nutraĵ-transporto).
Mi samopinias, multe da esperantismaj retejoj estas tre malbelaj. Sed ne veras por la retejo de Esperanto-Francio, ne veras por esperanto.net, ne veras por la retejo de TEJO (eĉ se mi ne tre ŝatas ĝin), ankaux ne veras por la retejo de la venonta kanadana UK.
Bedauxrinde retejoj gravegaj kiel uea.org, la retejo de la Euxropa Esperanto Unio aux la retejo de SAT (eĉ se ĉi lasta estas sufiĉe uzebla laux mi) aspektas vere maljunaj kaj ege malbelaj.
UEA-anoj kiuj eble legas min, ekkreu komision por novigi la retejon !
Jes jen Jens pri Esperanto-blogoj – alternativaj amaskomunikiloj: “Ĉu ekzistas kuireja Esperantismo? Anstataŭ traduki sian personan kuiradon en Esperanton, oni povus demandi sin ĉu iuj nutroreĝimoj estas pli…” nov 10, 13:15
Lasi respondon