Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
2013 AG-02
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj


Japonia problemo - de MONTAIGU la 10/06/2019 : 18:58

 

Problemo de 80-50

la 9an de junio 2019

 

En Japanio troviĝas “Problemo de 80-50”. Jam de kelkaj jaroj oni menciis gravecon de tiu problemo, sed en majo ĝi aperis tre subite kaj klare kiel tre grava problemo.

 

La unua krimo

La 28an de majo 2019 51-jara viro subite atakis gevirojn kaj gelernantojn atendantajn buson en la urbo Kaŭasaki de la gubernio Kanagaŭa. Antaŭ tri monatoj tiu viro aĉetis kvar longajn kaj akrajn tranĉilojn, kaj en tiu tago li, preterpasante ilin, tranĉis la kolon kaj dorson de tiuj homoj. Unu viro kaj unu lernantino mortis kaj aliaj 20 homoj estis vunditaj. Kaj fine li mem tranĉis sian kolon kaj mortis.

Kutime kiam tia krimo okazas, aperas en televido kaj ĵurnaloj la foto de tiu krimulo, kaj en tiu ĉi okazo ja aperis lia foto, sed ve, ne la lastatempa foto, sed tiu el la albumo de lia kursfina ceremonio de mezlernejo. Do en la foto ne aperis plenkreska vira vizaĝo, sed tiu de knabo. Kial la amaskomunikiloj ne povis trovi lian lastatempan foton? Post lia knaba tago, li tre malofte aperis en la socio, nek havante amikojn, nek vizitante najbarajn vendejojn kaj manĝejojn.

Li estis vartita de geonkloj nun en siaj 80-jaraj, ĉar liaj gepatroj eksedziĝis. Lastatempe li neniam parolis kun la geonkloj. La polico traserĉis lian ĉambron, sed ĝi povis trovi preskaŭ nenion. Li ne havis komputilon, nek poŝtelefonon. Li longe fermis sin en sia ĉambro. Unu policano diris: „Mi ne povas imagi, kian karakteron li havis. Mi sentas, kvazaŭ li ne ekzistus”.

 

La dua krimo

La 1an de junio 76-jara viro Kumazaŭa, kiu estis kapabla burokrato respondeca pri gravaj aferoj en la ministerio de agrikulturo, mortigis sian filon 44-jaran. Kial tia elita homo faris tian teruran krimon?

Lia filo finis bonan lernejon, sed malsukcesis eniri en universitaton. Laŭ Kumazaŭa lia filo emis fermi sin en hejmo ekde la knaba tago. Longe li loĝis sola en alia loko, finance subtenate de la patro, sed antaŭ kelkaj tagoj li revenis al la hejmo de la gepatroj. En tiuj tagoj li komencis bati la gepatrojn, kaj foje kriis, “Mi mortigos vin”.

En la tago de la mortigo okazis sporta tago en la najbara elementa lernejo. Li estis iritita de la “bruo” el la lernejo kaj kriis, “Mi mortigu ilin!” Tiun momenton Kumazaŭa decidis mortigi lin, ĉar li timis, ke lia filo mortigos gelernantojn en la lernejo. Li rememoris la tragedion okazintan en Kaŭasaki kelkajn tagojn antaŭe.

Kutime en televido arestitoj kaŝas sian vizaĝon, sed Kumazaŭa ne faris tion. En lia mieno ne troviĝas nek bedaŭro, nek sinkritiko, sed ŝajnas, ke li akceptis sian sorton. Liaj eksaj kolegoj laŭdas lin, sed ili tute ne sciis, ke li havas filon, nek sciis, ke li havas tian filon. Ekzisto de lia filo estis tiele kaŝita al liaj konatoj kaj eĉ al liaj najbaroj.

 

Kio estas la problemo de 80-50?

Ĝi estas problemo de gepatroj en siaj 80-jaroj kaj gefiloj en siaj 50-jaroj. Antaŭe ĝi estis nomata “Problemo de 70-40”, sed post 10 jaroj ambaŭ flankoj maljuniĝis kaj nun ĝi estas nomata “Problemo de 80-50”.

La japana socio draste ŝanĝiĝis en la lastaj kelkdek jaroj. Estis jaroj, kiam estis malfacile por junuloj trovi konstantan laborlokon. Multe ne adaptiĝis al tiu socia ŝanĝiĝo kaj restis/as en hejmo, plu vartite de siaj gepatroj. Malfaciliĝis edz(in)iĝi. Tiuj senedz(in)aj junuloj restas hejme. Multiĝis tiaj homoj, kiaj restadas hejme, aŭ restadas en ŝia ĉambro sen kontakto kun siaj gepatroj. Laŭ la statistiko de la registaro troviĝas en la tuta Japanio 600 mil tiaj “sinfermaj homoj”. 

Antaŭe la registaro helpis nur tiujn, kiuj estis malpli ol 40-jaraj, sed gepatroj de tiuj homoj pli kaj pli maljuniĝas aŭ mortas, do pli serioziĝis la problemo de pli maljunaj sinfermaj gefiloj kun pli maljunaj gepatroj. Kiam la gepatroj mortas, iliaj gefiloj ne povas vivi, perdinte pension kaj vartadon de siaj gepatroj. Iuj el ili povas fariĝi tro senesperaj kaj volas venĝi sin al la socio. Iuj volas morti, tamen ili ne havas kuraĝon sin mortigi, do ili mortigas aliajn por esti mortpunotaj. Tiaj krimoj jam okazis foje, sed la socio kaj la registaro ne povis trovi utilan rimedon por tio.

 

Troviĝas sinfermaj homoj ankaŭ ĉirkaŭ mi

Tiu problemo de 80-50 ne estas fremda afero ankaŭ por mi. Inter miaj amikoj estas tiuj, kiuj havas tiajn gefilojn, kiaj ne edz(in)iĝis, kiaj ne povas labori konstante pro malbonŝanco aŭ pro mensa problemo, kaj kiaj sinfermas hejme. Antaŭ 10 jaroj mi loĝis en iu loĝkvartalo kun 40 familioj. Onidire tie nun estas 3-4 sinfermaj “gefiloj”, kiuj estas preskaŭ samaĝaj kiel miaj gefiloj. El ili unu filino jam perdis sian patrinon kaj la patro estas duone demenca, drinkante alkohoraĵon. Kio okazos al tiu filino? Mi ne scias, kiuj estas aliaj. Ili loĝas kaŝite en sia hejmo kun maljunaj gepatroj. Miaj gefiloj vivas senprobleme, sed ankaŭ ili povis estis similaj. Mi estas feliĉa pro miaj gefiloj, sed ne estas tute feliĉa, pensante pri miaj amikoj kun tiuj gefiloj.

 

La problemo donas ombron al la socio

Tiu problemo estas socia problemo, kaŭzita de kruela kapitalismo kaj de la malvarma registaro. Popolanoj vidas tian realon ĉirkaŭ si, do ili ne povas kredi, ke havi gefilojn donos al ili feliĉon. 

La registaro publikigis demografion de 2018 la 7an de junio. En 2018 naskiĝis 918 397 beboj, 27 668 malpli ol en 2017. Tiu nombro estas la plej malgranda ekde la jaro 1859, ne 1959. Kontraŭe mortis 1 362 483 homoj, la plej multe post la dua mondmilito. Sekve la japana loĝantaro ŝrumpis je 444 085 homoj. Oni prognozas, ke la loĝantaro pli kaj pli malgrandiĝos. 

Tiu problemo de 80-50 estas tre serioza, do la registaro devas ĉiel solvi ĝin plej frue kaj plej sincere, sed ĝi turnas sin al aliaj bagatelaj aferoj. Ne malmultaj timas, ke Japanio fariĝos ekonomie kaj morale tre mizera lando post 10 jaroj. Multaj diras al si, „Ne gravas, ĉar mi baldaŭ mortos”.

 

 

5

 

 


Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 3 membroj

Les derniers inscrits

-  Marcorobico  -  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 4

Nombro da membroj 4 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
865, le 01.03.2026

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Costa Rica Costa Rica : 1
Netherlands Netherlands : 1
United States United States : 1

Visiteurs/pays cette année

3
Argentina Argentina 14
Armenia Armenia 1
Australia Australia 1367
Austria Austria 20
Azerbaijan Azerbaijan 22
Bahrain Bahrain 2
Bangladesh Bangladesh 8
Barbados Barbados 3
Belarus Belarus 2
Belgium Belgium 24
Belize Belize 3
Bolivia Bolivia 4
Bosnia and Herzegovina Bosnia and Herzegovina 2
Botswana Botswana 2
Brazil Brazil 58
Bulgaria Bulgaria 29
Canada Canada 92
Chile Chile 16
China China 888
Colombia Colombia 25
Costa Rica Costa Rica 4
Croatia Croatia 3
Czech Republic Czech Republic 9
Denmark Denmark 24
Dominican Republic Dominican Republic 3
Ecuador Ecuador 27
Egypt Egypt 2
El Salvador El Salvador 2
Estonia Estonia 12
Europe Europe 518
Europe Europe 661
Finland Finland 10
France France 1110
Gambia Gambia 1
Georgia Georgia 8
Germany Germany 102
Germany Germany 627
Germany Germany 642
Greece Greece 6
Guinea Guinea 1
Hong Kong Hong Kong 2
Hungary Hungary 3
India India 13
Indonesia Indonesia 28
Iran Iran 17
Ireland Ireland 9
Israel Israel 24
Italy Italy 48
Jamaica Jamaica 5
Japan Japan 2485
Japan Japan 10155
Jordan Jordan 13
Kazakhstan Kazakhstan 2
Kenya Kenya 1
Korea Korea 3
Latvia Latvia 15
Lebanon Lebanon 5
Lithuania Lithuania 19
Malaysia Malaysia 14
Marocco Marocco 13
Mauritius Mauritius 1
Mexico Mexico 72
Moldova Moldova 8
Mongolia Mongolia 2
Namibia Namibia 1
Nepal Nepal 3
Netherlands Netherlands 269
Netherlands Netherlands 1361
Netherlands Antilles Netherlands Antilles 2
New Zealand New Zealand 41
Nigeria Nigeria 3
Norway Norway 28
Oman Oman 5
Pakistan Pakistan 15
Palestinian Territories Palestinian Territories 4
Panama Panama 4
Peru Peru 2
Philippines Philippines 14
Poland Poland 90
Portugal Portugal 10
Puerto Rico Puerto Rico 3
Qatar Qatar 2
Romania Romania 50
Russia Russia 52
Saudi Arabia Saudi Arabia 5
Senegal Senegal 11
Serbia Serbia 7
Singapore Singapore 2
South Africa South Africa 15
Spain Spain 61
Suriname Suriname 2
Sweden Sweden 156
Switzerland Switzerland 32
Taiwan Taiwan 5
Thailand Thailand 2
Trinidad and Tobago Trinidad and Tobago 2
Turkey Turkey 56
Uganda Uganda 1
Ukraine Ukraine 22
United Arab Emirates United Arab Emirates 9
United Kingdom United Kingdom 230
United Kingdom United Kingdom 921
United States United States 345
United States United States 9260
United States United States 11355
United States United States 12221
Uruguay Uruguay 1
Uzbekistan Uzbekistan 33
Venezuela Venezuela 13
Vietnam Vietnam 149
ivory coast ivory coast 1
ted States ted States 15228

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^