Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
2013 AG-03
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj


Raporto pri suferoj - Fukushima - de MONTAIGU la 12/10/2019 : 18:27

Vizito al la vilaĝo Iitate la 3an de oktobro 2019

La 2an de oktobro franca paro ges-roj Demouy vizitis min en Maebaŝi. Mia urbo ne estas interesa, do mi akompanis ilin al Fukuŝima por ke ili vidu la realon tie. La 3an ni vizitis la vilaĝon Iitate kaj la 4an la fiŝhavenon Ukedo kun s-ino Jamakaŭa, esperantistino, kaj s-ro Abe, juna esperantistiĝonta artisto.

Maljunulejo de la vilaĝo Iitate
La vilaĝo Iitate situas en la montaro Abukuma 60

kilometrojn for de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima, tial la vilaĝanoj opiniis, ke eĉ se okazos nuklea akcidento, la vilaĝo tute ne suferos, sed en tiu tago, kiam la nukleaj reaktoroj eksplodis, ventoj flugis al la vilaĝo, do la vilaĝo estis tiel poluita, ke la registaro ordonis, ke ĉiuj vilaĝanoj rifuĝu, kaj ĉiuj sekvis la ordonon krom 100 maljunuloj.

Mi aŭdis, ke la maljunuloj loĝantaj en la vilaĝa maljunulejo ne rifuĝis. Kiel kaj kial tio okazis? Kiuj prizorgis ilin? Tio estis mia longa demando, do ĉi-foje mi vizitis tiun maljunulejon. Ĝi estas tre bela ligna konstruaĵo kun belaj mebloj same kiel la nove konstruitaj urbodomo, lernejo kaj kunvenejo. Antaŭ la katastrofo en la maljunulejo loĝis preskaŭ 120 maljunuloj, sed nun nur ĉirkaŭ 40.

Kiam okazis la nuklea akcidento, el aliaj maljunulejoj laŭ la marbordo de Fukuŝima ĉiuj maljunuloj rifuĝis, kaj

185

dume mortis nemalmultaj el ili pro abrupta translokiĝo kaj nesufiĉa prizorgado. La vilaĝo antaŭvidis tion, kaj post batalo kontraŭ la registaro, ĝi povis decidi ne rifuĝigi tiujn maljunulojn. Tamen la prizorgantoj rifuĝis. Multaj el ili vizitadis la maljunulejon de sia malproksima provizora loĝejo. Certe ili timis radioaktivecon, sed ili konkeris la timegon kaj laboradis por tiuj maljunuloj. Nun la vilaĝo volas akcepti pli multajn maljunulojn, sed mankas laborforto.

En la broŝuro de la maljunulejo la vilaĝestro Kanno skribas jene:

186

Kvankam la registaro ordonis, ke ĉiuj vilaĝanoj rifuĝu, ni ne fermis la maljunulejon. Mi dankas al la registaro, la gubernio Fukuŝima kaj multaj subtenantoj pro ilia kompreno pri nia decido. Mi plej dankas al la funkciuloj, kiuj prizorgadis la maljunulojn en tiu malfacila situacio.

Nu, kia estas la vilaĝo nun? Se mi diras koncize, Iitate estas vilaĝo kun malmultaj loĝantoj kaj kun multege da forĵetitaj kampoj, nigraj sakegoj kaj sunenergiaj paneloj.

En la vilaĝo tie kaj ĉie staras dozmetroj. La plej granda cifero, kiun ni vidis sur ili, estis 0,40 mikrosiverto. Laŭleĝe la permesita maksimuma forteco estas 0,23 mikrosiverto. Se oni elmetiĝas je 0,23 mikrosiverto/hore dum unu jaro, oni elmetiĝas je 1 milisiverto jare. Tiu kvanto estas la maksimumo adoptita internacie. Tamen en Fukuŝima multaj lokoj estas pli radioaktivaj ol tiu normo. Tiujn lokojn la registaro devis purigi, sed por tio ĝi

devis pagi multe kaj ne eblas purigi ĉiujn tiajn lokojn, ekzemple la montaron kaj arbarojn, tial ĝi interpretis la leĝon jene:

187

“Eĉ se iu loko estas radioaktiva inter 0,3 kaj 0,6 siverto hore, homoj loĝantaj tie ne ĉiam restas en tiu loko, do ili ne elmetiĝos je pli ol 1 siverto jare, sekve oni ne bezonas purigi tiun lokon”.

Laŭ tiu arbitra interpretado nun estas multaj nepurigitaj lokoj pli poluitaj ol je 1 siverto jare. Tamen la leĝo pri tiu “1 siverto” ankoraŭ validas, do en aliaj gubernioj krom Fukuŝima nur permesitaj homoj kun ŝirma vestaĵo kaj dozmetro kiel laboristoj en la nukleaj centraloj kaj esploristoj pri nuklea energio povas escepte eniri en lokojn pli poluitajn ol je 1 siverto. Nur en Fukuŝima ordinaraj homoj “rajtas” esti en lokoj pli poluitaj ol je 1 siverto. Ankaŭ la loĝantoj en Iitate estas en la sama cirkonstanco sen ia ŝirmo.

Por infanoj radioaktiveco estas pli serioza. Ili ne havas sufiĉan rezistan forton, krome ili paŝas kaj ludas pli proksime al tero, kiu estas pli radioaktiva ol en aero. Ili elmetiĝas pli da

radioaktiveco ol plenkreskuloj. En la foto ludas infano en parkejo de nove konstruitaj domoj por rifuĝintoj. Iliaj gepatroj estas ne saĝaj, estante indiferentaj pri la influo de radioaktiveco al siaj gefiloj aŭ por vivteni sin, ili devas loĝi en tia loko.

188

Maldekstre vi vidas nigrajn sakojn da poluita tero. Nun oni transportas ilin al la provizora rubaĵkonservejo en la urbo Ookuma, kaj la registaro promesis, ke post 30 jaroj ĝi transportos ilin ekster Fukuŝima, sed neniu kredas tion.

Maldekstre estas foto de sunenergipaneloj. oni ne povas kultivi rizon kaj legomojn, do por gajni monon oni

instalis sunenergipanelojn. La gubernio Fukuŝima ekenkondukis sunenergion pli post la katastrofo. En 2011 oni produktis nur 66 megavatojn da elektro, sed en 2018, 1514, kaj tiu kvanto okupas 70% el la tuta elektro produktita en Fukuŝima. Averaĝaj procentoj en Japanio estas 16%. Tamen la terkulturistoj en Iitate ne estas ĝojaj pro tiamaniera mongajno, rememorante karajn voĉojn de ranoj en siaj kampoj en junio kaj orajn rizplantojn en aŭtuno. Ili volas labori sur la kampoj kaj gajni monon per siaj propraj manoj kun ŝvito.

189

Vizito al la fiŝhaveno Ukedo la 4an de oktobro 2019

La 4an ni vizitis la fiŝhavenon Ukedo en la urbo Namie, Fukuŝima. La cunamo detruis ĉion en la distrikto kaj la nuklea akcidento malhelpis la rekonstruadon, tial tie restas nenio krom du detruitaj betonaj konstruaĵoj, kelkaj detruitaj domoj kaj nove konstruita fiŝhaveno kun dekkelkaj ŝipoj.

La domo de la familio Iŝida

Unu domo staras najbare de la ponto Ukedo. Ĝi staras tuj apud la rivero, tial la cunamo detruis ĝin kiel en la foto. Jam pasis preskaŭ 9 jaroj post la katastrofo, sed ĝi ankoraŭ

staradas same kiel post la cunama atako. Tamen ĉi-foje mi vidis paperon ĉe la enirejo, kiu anoncas, ke baldaŭ oni malkonstruos ĝin.

Rilate al la katastrofo en 2011, la registaro aŭ la gubernio Fukuŝima donis subvencion por malkonstruado de detruitaj konstruaĵoj kaj domoj en du jaroj, tial

190

plejmultaj homoj haste malkonstruigis sian domon dum tiuj du jaroj kaj tre rapide malaperis detruitaj domoj sur la urboj inunditaj de la cunamo.

Tiu domo estis trafita de la cunamo ĝis la plafono de la unua etaĝo. Sur la planko estas disĵetitaj kaj renversigitaj diversaj aĵoj kaj ni ne povis eniri, sed sur la muro restis diplomoj kaj mi povis scii, ke la domo apartenas al la familio Iŝida, kaj s-ro Iŝida havis diplomon de instruisto de supera mezlernejo.

Ni povis supreniri al la dua etaĝo, konsistanta el du ĉambroj. Tie estis ankaŭ disĵetitaj diversaj aĵoj kaj unu ŝranko falis. Sur la planko ni povis vidi librojn temantajn pri polica afero, komercaj leĝoj kaj eĉ germana-japana vortaro. Ŝajnas, ke la familianoj estas kleraj. En la kesto estis porgeknabaj gazetoj en la 1970-aj jaroj. Mi divenis, ke la infanoj en la familio jam forlasis la domon kaj la gepatroj konservadis tiujn memoraĵojn.

Kio okazis al tiu familio? Ĉu la fakto, ke la domo restas detruita ĝis nun, signifas, ke ĉiuj familianoj mortis en la cunamo? Se iuj postvivus la cunamon, ili povus zorgi pri la domo kaj ĝi estus jam longantaŭe malkonstruigita.

En la pasintaj 9 jaroj mi vizitadis la lokojn inunditajn de la cunamo, kaj el sur tiuj lokoj mi prenis diversajn aĵojn, ekzemple telerojn, monujon, pupojn, horloĝojn ktp. kaj temante pri tiuj, mi faris libron. Tamen mi ne prenis aĵojn en la domoj eĉ detruitaj, ĉar tiuj aĵoj klare apartenas al la posedanto de tiuj domoj, do preni ion estas ŝtelado, sed kiam mi vidis anoncon de “Malkonstruado” sur la

191

enireja muro, mi ŝanceliĝis. Baldaŭ oni malkonstruos la domon per grandaj maŝinoj kaj ĉio en la domo fariĝos rubaĵoj kaj eterne perdiĝos. Mi prenis kajeron, sur kiu estas skribite “Socia situacio, la 2a klaso de la unua lernojaro Iŝida Hiromi”. Foliuminte ĝin, mi redonis ĝin en la keston, sed mi repensis, prenis ĝin kaj kunportis ĝin al mia hejmo. Laŭ la enhavo kaj la belaj skribaĵoj mi

konkludis,
Hiromi
tiutempe
unua lernojaro de supera mezlernejo.
Ŝi estis 15-jara aŭ 16-jara. En la kajero estis gluitaj eltranĉaĵoj el ĵurnaloj kiel sube:

La 21an de julio: “Fabriko en la urbo Koorijama estis poluita de hidrargo”.

La 22an de julio: “Japana aviadilo estis rabokaptita”. La 24an de julio: “Malsukceso en negocado kun

teroristoj”.
La 25an de julio: “
Ĉiuj estis savitaj. Nokte la aviadilo

ekflugis al Japanio”.
La 26an de julio: (Foto de eksplodigita aviadilo). La 27an de julio: “La pasa
ĝeroj revenos al Japanio

hodiaŭ”.
La 28an de julio: “Revenis! Renkonti
ĝo de la familianoj”.

192

ke estis en la

Tiu terorista atako okazis la 20an de julio 1973 en la japana aviadilo, kiu ekflugis de Amsterdam al Japanio. Tiun tempon Hiromi estis 15-jara, naskiĝinte en 1958, do se ŝi ankoraŭ vivas, nun ŝi estas 61-jara. Ĉu ŝi ankoraŭ vivas? Ĉu ŝi fartas bone?

Aliaj ses eltranĉajoj temas pri basbalmatĉoj inter la teamoj de la superaj mezlernejoj en la gubernio Fukuŝima, du pri tragedio en Filipinio kaj Parao dum la dua mondmilito, unu pri juĝo pri terorista atako en Japanio, unu pri terorista atako en Grekio kaj unu pri senpluva somero en Japanio. La lasta eltranĉaĵo datiĝas de la 7a de aŭgusto. La somera libertempo kutime daŭras ĝis la fino de aŭgusto. Kial ŝi ĉesis eltranĉi artikolojn poste? Ĉu ŝi vere prezentis la kajeron al la instruisto? Nenie estas stampo aŭ subskribo, kiu montras, ke la instruisto ricevis kaj vidis ĝin. Aŭ ĉu ŝi kolektis tiujn eltranĉaĵojn laŭ sia volo, ne pro la tasko trudita de la instruisto?

Kiam mi legas ŝian kajeron, mi sentas, kvazaŭ mi estus en tiu epoko. La fotoj estas nebule nigra kaj blanka, kaj la literoj estas tiel malgrandaj, ke mi ne povis deĉifri bone, sed el la tranĉaĵoj mi povas bone bildi knabinon15-jaran, ĉar tiun tempon mi jam estis instruisto kaj instruis geknabinojn samaĝajn kiel ŝi.

De ŝia domo mi ŝtelis aŭ ricevis aliaj aĵojn: unu estas vortaro germana-japana jam kun ŝimo sur la kovrilo. Nuntempe eĉ en universitatoj oni ne instruas la germanan, do malmultaj familioj havas vortaron de fremdaj lingvoj. Certe ŝi aŭ ŝiaj gefratoj studis en universitato

193

La alia estas ŝtono. Ĝi kuŝis sur la tatamo. Ĝi ne estis portita de la cunamo, sed ĝin eble Hiromi trovis ie. Ĝi estas ronda kaj sidas agrable en la mano. Ankaŭ mi ŝatas ŝtonojn kaj mi kolektis dekkelkajn en mia hejmo. Mi aldonis ĝin al miaj kolektaĵoj.

La ŝtono, kiun Hiromi tenis en sia mano

sidas agrable en mia mano.

Kie vi trovis ĝin?

Mi vizitis tiun ĉi domon jam kelkajn fojojn. Ĉiun fojon mi trovis, ke pli kaj pli la domo detruiĝas. Ĉi-foje herboj volve kreskis ĝis la dua etaĝo. Estis truoj en la muroj, do ventoj libere trablovas. Baldaŭ ankaŭ tiu ĉi domo estos malkonstruita. Se restas domoj eĉ detruitaj, oni povas scii, ke antaŭe loĝis homoj ĉi tie, sed kiam ĉiuj domoj malaperos, la loko fariĝos sovaĝa herbejo, kvazaŭ neniam homoj vivus tie, same kiel la plaĝo de Ukedo, kiu estas tre bela sen rubaĵoj, kvazaŭ ĝi estus neniam tuŝita de homoj. Aperos la pejzaĝo en la Ĵoomon-epoko antaŭ 10000 jaroj.

194

La tombejo de Ukedo

La suba foto montras, kia estis la urbo Namie kaj Ukedo antaŭ la katastrofo. Dekstre estas la rivero Ukedo, sur kiu estas la ponto Ukedo. Ĉe la dekstra flanko estas kelkaj domoj, el kiuj unu estas tiu de la familio Iŝida. Ĉe la riverbuŝo estas la fiŝhaveno. Tiu dense priloĝata distrikto estas Ukedo.

Namie

Ukedo

La centro de la urbo Namie estas en la supra parto. Tiu parto ne estis trafita de la cunamo, sed de la tertremo, do multaj domoj difektiĝis. El ili multaj estis jam malkonstruitaj kaj ekestis multaj vakaj lokoj. Ankoraŭ restas domoj kun blua plasta tuko ĉe la tegmento.

195

Loĝantoj estas malmultaj. Funkcias nur la urbodomo kun 200 funkciuloj kaj lastatempe malfermita relative granda vendejo. Certe tiuj laboristoj venas de ekster la urbo, ĉar en la urbo ne estas kondiĉaro por loĝi.

En la mapo estas la tombejo de la distrikto Ukedo montrita per sago. Ĝi estis trafita de la cunamo kaj preskaŭ ĉiuj tomboŝtonoj estis faligitaj. En la suba foto vi vidas, kia estas la nuna stato de la tombejo. Urnoj estis perditaj, kaj el la urnejoj kreskas herboj.

Tiu tombejo ne ŝanĝiĝis dum la pasintaj 9 jaroj, nur

kreskadas herboj pli kaj pli dense. Mi ofte vidis tombejojn

en aliaj inunditaj urboj, sed en tiuj lokoj la tombejoj estas

196

jam bele rearanĝitaj. Sed en tiu ĉi tombejo nenio ŝanĝiĝis. La kialo estas klara. Estis longe malpermesite eniri en la urbojn Namie kaj Ukedo pro la nuklea akcidento. De ĉi tie la nuklea centralo n-ro 1 estas klare kaj proksime videbla. En aliaj urboj oni povis komenci rekonstruadon, do nun nenie estas tiel mizeraj tombejoj kiel ĉi tie. La eksaj loĝantoj ne volas vidi la mizeron, tial mi trovis nur unu tombon, al kiu estis oferita florbukedo okaze de Higan-tagoj en la fino de septembro.

Mi malpie paŝis en la tombejo, piedpremante falintajn tomboŝtonojn. Mi trovis unu epitafon kun la nomoj de multaj familianoj. Inter ili estis infanoj sinsekve mortintaj:

Ŝigecuna Ŝooĵiroo Ŝooĵi Takako

1923.9.10 1-jara
1930.7.6 1-jara
1931.5.23 5-jara
1931.6.3 2-jara (* infanino)

Antaŭ la dua mondmilito infanoj facile mortis. Kiam ili kreskis, militoj rabis de ili vivon. Jen estas tombo de militmortinto. Certe ne estis lia cindro en ĝi.

Mortis en la insulo Guadalcanal en la maro de Solomon la 21an de decembro 1942 en la aĝo de 27 jaroj.

Tiu ĉi insulo havas alian nomon “la insulo de malsatego”, ĉar la japana armeo ne povis sendi provianton, tial la plejmulto de la mortintoj sur tiu insulo mortis, ne

197

batalante kontraŭ usonanoj, sed suferante pro malsatego. Ankaŭ tiu mortinto, kies nomo estis kaŝita de herboj, mortis same kiel aliaj multaj.

Sur la tomboŝtono konstruita en 1970 estis gravurita jena tankao:

Mian edzinon, kiu mortis juna, mi nun rememoras.
Mia koro estas plena de mal
ĝojo.

Akira

Vidu la tombon en la foto. Ni havas kutimon

oferti epitaftabulojn al la tombo, sed al tiu tombo ujo por ili estis perditaj, do oni alligis ilin

per glubendo.

Ĉiuj mortintoj en tiu ĉi tombejo havis la duan aŭ la trian morton en la cunamo.

* Mi aŭdis poste, ke la nova tombejo de la loĝantoj estis konstruita sur la najbara monteto. La eksa tombejo ĉi tie kaj eksaj tombŝtonoj estis forĵetitaj. Tio signifas, ke ankaŭ a malĝojo de Akira pri lia june forpasinta edzino kaj la memoro de tiu militmortinto estis forĵetitaj.

198

Kunvenejo de Tanaŝio kaj Mara Parko Namie
Laŭ la dekstra riverbordo restas du betonaj konstruaĵoj.

Unu estas Kunvenejo de la distrikto Tanaŝio. Antaŭ la katastrofo ĉi tie estis 150 domoj, sed nun neniu restas, kaj nur herbejo etendiĝas.

En la unua etaĝo estas disĵetitaj diversaj aĵoj kiel lernantaj dorsosakoj,

pupoj,
kaj
(sube,
foto). La dua eta
ĝo estis ankaŭ atakitaj de la cunamo. La plafono falis kaj de

tie pendas dratoj. En la ŝrankoj estis polve makulitaj kusenoj kaj tabloj (sube, dekstra foto). Ĉiuj fenestroj estis rompitaj, do ventoj kaj pluvoj envenas kaj difektas ĉiujn. Kia estos la konstruaĵo post 5 jaroj, post 10 jaroj?

199

banko-karto dokumentoj maldekstra

Mara Parko Namie estis amuzejo por turistoj, ekipitaj per sportejo, planetario, vendejo kaj restoracio. La konstruaĵo estas tre bela, borderita per onda bluo.

Malaperis voĉoj de infanoj.
Mi a
ŭdas nur ondojn de la Pacifiko, rigardante kun kolero la nuklean centralon, starantan sur la malproksima monteto.

Sur la sportejo jam konstruiĝis fabriko por nukleaj rubaĵoj. Mi supozas, ke oni bruligas ilin tie por redukti ilian kvanton, kaj poste transportos ilin al la konservejo de poluitaĵoj en la urbo Ookuma, kie estis la detruita nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima. En la planetario ankoraŭ

200

restas en mallumo seĝoj sale makulitaj de la cunamaj ondoj. La vendejo en la unua etaĝo malaperis. En la dua etaĝo restas granda salono same kiel antaŭe. Sur la muro pendas la marta folio de la kalendaro de 2011. Ankaŭ estas banejoj en bona ordo. Ŝajnas, ke ĉio estas uzebla.

Mi bonvenigis la francojn al la bonega restoracio en la 3a etaĝo. Ĉar la pordoj estis malfermitaj, la tabloj estis polvaj, sed ĉio estas en bona ordo. Kuirejo estis en kaoso, eble pro la tertremo. En fridujoj kaj en potoj estis jam sekiĝintaj manĝaĵoj. En la fridujo estis boteloj da teo, kokakolao kaj oranĝa suko. Teo kaj kokakolao estis ankoraŭ trinkeblaj. Ankaŭ sakeo en malfermita botelo estis trinkebla. Estas mirinde, ke tiuj trinkaĵoj estas ankoraŭ bonguste trinkeblaj post 9 jaroj da varmo, malvarmo kaj ventadoj. Ni manĝis sandviĉojn, kiujn ni aĉetis en la urbo Minami-Sooma, kie ni tranoktis. De la fenestroj ni povis panorame vidi la pacifikan oceanon kun blankaj ondoj.

S-ro Abe, kiu unuan fojon venis ĉi tien, provis lavi siajn manojn el la akvo el la krano. Mi moke ridis al li, dirante, “Akvo ne venos!” Sed la virinoj, reveninte de la necesejo, diris, “Akvo venis!” Post la katastrofo neniu uzis la necesejon, do akvo estis ankoraŭ konservita. Tiu okazaĵo donis al mi strangan emocion. La konstruaĵo ankoraŭ vivas!

Tiu ĉi konstruaĵo eble restos longe, ĉar jam restarigo de la amuzejo ne estos ebla kaj malkonstruado kostos multe. Tiu ĉi estas malferma nur por mi. Aliaj homoj ne scias eĉ la ekziston de tiu valora konstruaĵo.

201

 


Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 3 membroj

Les derniers inscrits

-  Marcorobico  -  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 9

Nombro da membroj 9 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
865, le 01.03.2026

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Japan Japan : 4
United States United States : 5

Visiteurs/pays cette année

|2935 |2935 US
5
Argentina Argentina 18
Armenia Armenia 1
Australia Australia 1482
Austria Austria 33
Azerbaijan Azerbaijan 24
Bahrain Bahrain 5
Bangladesh Bangladesh 11
Barbados Barbados 3
Belarus Belarus 2
Belgium Belgium 73
Belize Belize 3
Bhutan Bhutan 1
Bolivia Bolivia 7
Bosnia and Herzegovina Bosnia and Herzegovina 2
Botswana Botswana 2
Brazil Brazil 82
Bulgaria Bulgaria 41
Canada Canada 143
Canada Canada 386
Chile Chile 22
China China 1735
Colombia Colombia 28
Costa Rica Costa Rica 6
Croatia Croatia 3
Czech Republic Czech Republic 14
Denmark Denmark 87
Dominican Republic Dominican Republic 3
Ecuador Ecuador 35
Egypt Egypt 2
El Salvador El Salvador 2
Estonia Estonia 41
Europe Europe 237
Europe Europe 273
Europe Europe 791
Europe Europe 934
Finland Finland 12
France France 447
France France 1589
Gambia Gambia 1
Georgia Georgia 13
Germany Germany 172
Germany Germany 178
Germany Germany 281
Germany Germany 806
Germany Germany 821
Greece Greece 72
Guatemala Guatemala 2
Guinea Guinea 1
Hong Kong Hong Kong 6
Hungary Hungary 4
India India 23
Indonesia Indonesia 39
Iran Iran 34
Iraq Iraq 2
Ireland Ireland 16
Israel Israel 36
Italy Italy 122
Jamaica Jamaica 7
Japan Japan 3630
Japan Japan 9966
Japan Japan 17636
Jordan Jordan 18
Kazakhstan Kazakhstan 6
Kenya Kenya 3
Korea Korea 8
Kyrgyzstan Kyrgyzstan 1
Latvia Latvia 22
Lebanon Lebanon 7
Lithuania Lithuania 34
Malaysia Malaysia 19
Marocco Marocco 27
Mauritius Mauritius 1
Mexico Mexico 96
Moldova Moldova 8
Mongolia Mongolia 2
Namibia Namibia 1
Nepal Nepal 4
Netherlands Netherlands 1671
Netherlands Antilles Netherlands Antilles 3
New Zealand New Zealand 15
New Zealand New Zealand 56
Nigeria Nigeria 3
Norway Norway 40
Oman Oman 7
Pakistan Pakistan 17
Palestinian Territories Palestinian Territories 11
Panama Panama 4
Peru Peru 3
Philippines Philippines 22
Poland Poland 120
Portugal Portugal 24
Puerto Rico Puerto Rico 3
Qatar Qatar 2
Romania Romania 83
Russia Russia 84
Saudi Arabia Saudi Arabia 10
Senegal Senegal 12
Serbia Serbia 8
Singapore Singapore 7
Slovak Republic Slovak Republic 2
South Africa South Africa 22
Spain Spain 5
Spain Spain 124
Suriname Suriname 2
Sweden Sweden 311
Switzerland Switzerland 187
Taiwan Taiwan 9
Thailand Thailand 3
Trinidad and Tobago Trinidad and Tobago 2
Turkey Turkey 87
Uganda Uganda 1
Ukraine Ukraine 27
United Arab Emirates United Arab Emirates 15
United Kingdom United Kingdom 631
United Kingdom United Kingdom 711
United Kingdom United Kingdom 947
United Kingdom United Kingdom 1638
United States United States 2605
United States United States 7794
United States United States 8048
United States United States 8066
United States United States 8225
United States United States 8473
United States United States 8778
United States United States 9379
United States United States 18294
United States United States 20389
United States United States 21255
Uruguay Uruguay 2
Uzbekistan Uzbekistan 44
Venezuela Venezuela 18
Vietnam Vietnam 154
ivory coast ivory coast 1
ted States ted States 24262

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^