Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
2013 AG-03
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj


Hori parolas pri Nagazaki - de MONTAIGU la 17/10/2019 : 18:02

Tragedio pro la atombomboj en Hiroŝima kaj Nagasaki
la 15an de oktobro 2019

Japanio estas la sola lando, kiu suferis pro atombomboj, tial multaj japanoj opinias, ke Japanio devas gvidi la mondon al sennuklearmila mondo, ratifante “la Pakton pri malpermeso de nukleaj armiloj” adoptitan en la Unuiĝintaj Nacioj la 7an de julio 2017.

Tiu pakto estis malfermita por subskribo la 20an de septembro 2017 kaj post ratifado de 50 ŝtatoj ĝi ekfunkcios. Antaŭ la 28a de februaro 2018, 56 ŝtatoj subskribis, el kiuj 5 ratifis ĝin. Sed strange Japanio rifuzis subskribi la pakton kun jena preteksto:

Japanio estas la sola lando, kiu suferis pro la atombomboj, tial ĝi havas la komunan celon aboli nukleajn armilojn. Tamen aliflanke Norda Koreio

ekspluatas nukleajn armilojn, kaj tio estas tre serioza kaj urĝa minaco al paco kaj stabilo de la internacia mondo. Al la landoj kiel Norda Koreio, ordinaraj armiloj ne efikas, tial Japanio bezonas subtenon de Usono, kiu posedas nukleajn armilojn, sub la koalicio inter Japanio kaj Usono.

Se Japanio tuj ratifos la pakton, kiu malpermesas nukleajn armilojn, tio damaĝos justecon de la nuklea politiko de Usono kaj danĝerigos la vivon de la japanoj.

Kontraŭ la japana registaro multaj homoj protestas. 203

Precipe tiuj, kiuj postvivis la atombombadon en aŭgusto 1945, forte deziras, ke Japanio ratifu la pakton. Hodiaŭ mi tradukos spertojn de atombombitoj en Hiroŝima kaj Nagasaki el artikoloj aperintaj en ĵurnaloj.

Blanka lumo kuris tra la lerneja sportejo

verkita de s-ino Jamada Reiko naskiĝinta en 1934, nun loĝanta en Tokio,
tradukita el la
ĵurnalo Akahata eldonita la 4an de decembro 2017

Je la 8a horo la 6an de aŭgusto 1945, mi, 11-jara lernantino, estis en la sportejo de

la elementa lernejo Koi kun aliaj gelernantoj. Mi vidis aviadilon fluganta alte kontraŭ la blua ĉielo.

“Belege!”
Ĝi ekrevenis, kaj tiun momenton blanka lumo trakuris la lernejan sportejon, kaj tuj poste venis eksploda ventego. Sablo trafis nin. Ni kuregis al la ŝirmejoj laŭ la monteto. Jam ili estis plenaj de homoj, kaj multaj staris ekstere en la nigra, nuklea pluvo.

Kiam mi revenis hejmen kun mia pliaĝa fratino, mi renkontis multajn vunditojn. Iu virino vokis la nomon de mia fratino, sed ŝi estis tiel nigra, ke mi ne povis rekoni, kiu ŝi estas, kaj ni forkuris. Ankoraŭ nun mi demandas

min pri tio kaj bedaŭras pro mia ago. 204

Mia amiko perdis sian patrinon. Kiam ŝi hejme atendis la patrinon kun siaj 4 gefratoj, en la venonta tago enkuris nigra maso en la domon. Ŝi pensis, ke ĝi estas nigra hundo, sed ne. Ĝi estis ŝia patrino. Ŝi falis tie kaj tuj mortis. Ili bruligis ŝian kadavron en la ĝardeno.

Post 3 tagoj de la katastrofo oni komencis kolekti kadavrojn kuŝantajn ĉie sur la stratoj kaj bruligis ilin en la sportejo de la elementa lernejo. Oni diras, ke ĉirkaŭ 2300 kadavroj estis bruligitaj kiel sennomuloj. Mi ne forgesas voĉojn de la vunditoj. Tiu memoro obsedas min.

Mia patro estis bombita en la konstruaĵo unu kilometron for de la epicentro. Li estis savita el la detruitaĵoj, sed lia korpo estis kovrita de sango kaj vitraĵpecetoj. Poste el lia korpo aperadis tiuj pecetoj, kaj post 20 jaroj li suferis pro pluma kancero kaj leŭkemio, kaj mortis kun oftaj spasmoj.

Mi komencis rakonti pri mia sperto, sciante, ke multaj homoj suferas pro la sekvaĵoj de la atombombado. Mi rakontis ne nur en Japanio, sed ankaŭ en eksterlando. Mi renkontis eĉ nepon de tiama usona prezidento Truman, kiu ordonis la uzon de atombomboj sur Japanio. Mi rakontis ankaŭ al lernantoj en Usono. Ili larmis kaj diris al mi, “Usono faris teruran aferon al la japanoj. Estas certe, ke ili malamas Usonon”. Mi respondis, ke ni ne malamas Usonon, sed malamas nukleajn armilojn. Tiun momenton revenis al ilia mieno ridetoj.

Mi volas, ke ĉiuj sciu, kio okazis en Hiroŝima tiun tagon kaj pro kia malfacilo la atombombitoj suferis poste, kaj ke la nukleaj armiloj estas tiuj de diablo.

205

Unufoje mi forviŝis la atombombon el mia memoro

kaj mi laboris en fabriko de
Nagasaki. Kiam mi sidi
ĝis ĉe mia tablo, mi ricevis fortan lumon. Kiam mi elrampis el la detruita konstruaĵo, ĉio ŝanĝiĝis ekstere. Fajrego kaj nigra ĉielo. Vunditoj kun starantaj haroj, kun sango el la kapo ....

En la rifuĝejo mi aŭdis, ke neniu pluvivis en mia distrikto. Poste mia juna fratino 11-jara estis trovita morta hejme, kaj la patrino kaj la fratino 14-jara malaperis. Mi neniam havis informon pri ili. Mia patro jam june mortis, Mi havis peksenton pro tio, ke nur mi pluvivis, tamen mi decidis antaŭeniri, forgesinte la atombombadon. Mi neniam parolis kun miaj samklasanoj pri mia sperto pri la atombombo.

30 jarojn poste mi komencis retrorigardi la pasintecon. Mi havis presejon kaj foje legis tesktojn pri la

206

verkita
Jamagu
ĉi
91-jara,
Nagaski,
tradukita el la artikolo de la
ĵurnalo Asahi la 10an de aŭgusto 2019

de s-ino Kazuko loĝanta en

La 9an de aŭgusto 1945 mi estis 17-jara Micubiŝi en Urakami,

atombombitoj, kaj rememoris miajn gepatrojn kaj fratinojn. Mi opiniis, ke tia tragedio neniam ripetiĝu. Iun tagon, kiam la ĉielo estis same bela kiel tiu tago, naskiĝis poemo en mia koro.

34 jarojn post tiu tago
mi dankas al la blua
ĉielo,
ĉar nun ne estas milito en Japanio.

Kiam estis milito,
homoj ne povis dormi e
ĉ en nokto,

timigitaj de sirenoj pri aeratakoj,
pasigis mallumajn noktojn en
ŝirmejo,
ne havante man
ĝaĵon por malsata stomako, krom taso da supo kiel akvo kun folioj de batato.

Tamen homoj iris al batalkampoj
ne nur patroj, sed anka
ŭ filoj,
kun peza pafilo por mortigi homojn.

Knabinoj 15-jaraj faris armilojn
per fajliloj tagnokte por mortigi homojn.

Kaj en la varmega tago kun brila suno estis faligita unu atombombo
sur Urakami en la urbo Nagasaki.

Ĝi eksplodis kun lumego, varmego kaj ventego, kiujn neniam antaŭe homoj spertis.

Membroj de miloj da homoj disiĝis, 207

intestoj elfluiĝis,

vermoj rampis sur la haŭto. Vivantoj serĉis siajn familianojn,

trovis iliajn kadavrojn kaj bruligis. Fumo el la bruligataj kadavroj leviĝis, sango el senkulpaj homoj

tinkturis ruĝe la riveron Urakami. La urbo fariĝis ebena,

plena de krakantaj tegiloj kaj nigraj kadavroj. Finfine la milito finiĝis.
Finfine la milito fini
ĝis, postlasinte keloidojn.

Sed mi ne plu havas gepatrojn, nek gefratojn. Homoj estas forgesemaj,

do ili ripetas erarojn,
sed ili ne forgesu tiun tragedion, ili ne ripetu tian tragedion, neniam kaj neniam....

208

Preĝejo Urakami
post la atombombado

Fumoj el kremaciataj kadavroj

Verkita de s-ro Tanaka Joŝimicu 92-jara, nun loĝanta en Tokio, tradukita el la artikolo de la ĵurnalo Akahata la 22an de majo 2019

Kiam mi estis 18-jara, mi estis sendita al la kontraŭaera artilerio sur la monteto Konpira en Nagasaki.

La 9an de aŭgusto 1945, tuj antaŭ la atombombado, la soldatoj estis ordonitaj prepari sin por la kontraŭpafado kaj kuris al la pozicio. Dume mi aŭdis siblan sonon, kaj je la krioj de la bandestro “Eksplodo proksima! Kuŝu!”, mi faligis min teren kun oreloj kovritaj de la manoj. La lumo estis tiel forta, ke mi travidus ostojn en miaj fingroj.

Mi estis forblovita 10 metrojn kaj falis en la kloakon. Mi elrampis kaj trovis, ke la monteto kovritaj de verdaĵoj fariĝis bruna, tial mi pensis, ke miaj okuloj difektiĝis.

La centro de la urbo Nagasaki estis en flamego. Baldaŭ ekfalis nigra pluvo, kaj faris nigrajn striojn sur la ĉemizo.

Ni estis ordonita esplori la damaĝojn kaj iris al la kuirejo, magazeno kaj lavejo. Tie kolektiĝis ĉirkaŭ 30 lernantoj. Ili perdis harojn kaj tiel serioze brulvundiĝis, ke mi ne povis scii, ĉu ili estas viroj aŭ virinoj. Mi donis

209

akvon al ili, sed ili ne povis trinki ĝin, ĉar iliaj gorĝoj estis brulvunditaj.

Poste mi estis ordonitaj iri al la kremaciejo. Kava tereno, kie estis forbruligitaj barakoj, estis uzata kiel kremaciejo. Ni bruligadis po 40-50 kadavroj. Iu soldato legis sutron al ili.

La 10an ni estis ordonitaj iri al rifuĝejo. Tamen ĝi estis nur tereno kun sternitaj lankovriloj. Ne estis medikamento, do oni ne povis kuraci la suferantojn. Ni donis akvon kaj kaĉon al ili. Kiam homoj mortis, ni bruligis ilin.

Poste mi mem suferis pro akuta radiomalsano kaj suferis pro alta febro kaj lakso. Mia amiko perdis harojn, sur lia haŭto aperis purpuraj makuloj kaj la buŝoj sangis. Li baldaŭ mortis, dirante, ke li atendos min en la alia mondo.

Post la milito mi laboris en la gubernio Ooita en la eduka kampo kaj rakontis mian sperton en Nagasaki al gelernantoj.

En tiu tago nur per unu atombombo multege da homoj mortis en la varmo de 3000 gradoj. Ja okazas eĉ nun militoj en la mondo, sed ne ekzistas aliaj armiloj krom atombombo, kiuj povas mortigi pli ol centmil homojn momente, malnormaligas genojn kaj malfaciligas la vivadon. Nukleaj armiloj postulas mortojn eĉ en postaj generacioj. Japanio estas la sola lando, kiu suferis pro atombombo du fojojn, do estas nia devo aboligi nukleajn armilojn.

Mi versadas poemojn pri mia sperto en Nagasaki. Jen estas unu el tiuj poemoj.

210

Ne estingu la subbrulojn

La 11an de aŭgusto 1945 Bruligita urbo Nagasaki.

Tie kaj ĉi tie ankaŭ hodiaŭ subbrulas multaj fumoj.

Foje nigre, foje flave, ŝanĝiĝas la koloroj.

En la kavo apud la strato, apud la rompiĝinta muro, tavole kuŝas kadavroj, Aĥ tiuj kadavroj brulas.

En ventoj
fumoj kurbi
ĝas,
foje rekti
ĝas,
fumoj, fumoj,

ĉu ili estas
a
ŭ bedaŭro fortiĝanta eĉ post la morto, aŭ senvoĉaj voĉoj
vokantaj gepatrojn kaj gefilojn?

Sennomaj homoj, ĉu vi

211

jam brulmortigitaj
per varmegaj lumoj el la atombombo, nun, denove, en tiu kavo,
brulas kiel fajro?

Senvoĉaj homoj,
el tiu
ĉi infera mondo,
kie
ĉio perdiĝis,
profundan mal
ĝojon,
bolantan koleron,
kolektu kaj bruligu,
kaj neniam estingu la subbrulojn.

Alta estas la ĉielo de Nagasaki.
(En la tria tago post la katastrofo dum kremaciado de

kadavroj, mia koro estis plenplena de kolero.)

212

Bildo desegnita de atombombito

En la projekto desegni sperton en Hiroŝima kaj Nagasaki multaj

atombombitoj partoprenis. Aperis libroj kaj okazis/as

ekspozicioj.

Tero leviĝis, homoj forflugis, fajroj okazis

Verkita de s-ino Hanagaki Rumi 79-jara, loĝanta en Kioto,

tradukita el la artikolo de la ĵurnalo Akahata la 6an de aŭgusto 2019

(Foto: ŝi parolas pri sia sperto en radiostacio)

En 2003 mi partoprenis en la ceremonio por memori la mortintojn en Hiroŝima. Reveninte hejmen, mi komencis skribi raporton pri ĝi, kaj tiun momenton subite reaperis en mia kapo pejzaĝo pri lanterno-flosado. Mi demandis min, kio ĝi estas. Mi estis subpremita de la revenantaj memoroj kaj tremante mi tenis min ĉe la lito de mia nepo.

Malgraŭ tiuj ŝokaj memoroj, mi finis verki raporton pri la ceremonio. Kiam mi relegis ĝin, mi ne povis legi ĝin pro larmoj, kaj kiam mi korektis la enhavon, denove nova memoro revenis. Tio estis terura momento.

La 6an de aŭgusto 1945, mi loĝis en la distrikto Misasa-Honmaĉi en la urbo Hiroŝima. Alarmo pri aeratako nuliĝis, do mi revenis hejmen kaj en la dua etaĝo de mia domo mi ludis. Kiam la atombombo estis faligita, mi sentis la teron leviĝi kaj poste venis terura bruego. Pro varmegaj ondoj kaj impulsaj ondoj fenestroj kaj kurtenoj

213

estis forblovitaj. Kojno el meblo pikiĝis en mian kapon kaj la angulo de la ŝranko enpuŝiĝis en mian frunton.

Avino en lito estis forblovita kun lito, sed ne vundiĝis. Ankaŭ patrino en la ĝardeno kun mia frato sur la dorso estis forblovita, sed nenio serioza okazis al ili. Baldaŭ vidiĝis fajroj en diversaj lokoj. Onklino trovis tirĉaron kaj portis la avinon sur ĝi. Ni fuĝis en la najbaran bambuan arbaron. Ŝi trovis getaojn, lignajn sandalojn, por mi.

En la bambua arbaro estis kokinejo. Mi vidis senkapajn kokinojn, ankaŭ senkapan katon kaj multajn cikadojn mortaj sur arboj. Bambuaj folioj ekflamis, kaj bambuoj eksplodis kun krakadoj. Mi estis surprizita, vidante mian patrinon piki kadavrojn per stango. Ŝi provis forpeli kokinojn, kiuj bekpikis ilin.

Dum mi fuĝis, mi vidis pupon, kiu similis al la pupo, kiun mia patrino faris por mi. Ĝi bruletis. Mi sentis grandan malĝojon.

Kiam mia patrino reprenis mian fraton de sur la dorso, haŭto ĉe liaj sidvangoj deŝiriĝis, eble ĉar li ricevis varmegon de fajro. Ŝi tranĉis parton de sia vestaĵo, moligis ĝin en manoj kaj metis ĝin ĉe liajn

214

sidvangojn.
Filo de mia

onklino, Tojohiko, lernanto en la unua lernojaro, estis en la

lernejo. Post tritaga serĉado ni trovis lin sur la riverbordo kaj tie bruligis lin. Multaj homoj plonĝis en la riveron, kaj mortinte ili estis portitaj al la maro kaj revenis pro tajdoj, kaj fine atingis la riverbordon. Mia onklino vizitis tiun lokon ĉiun jaron ĝis sia morto. Laŭ la riverbordoj de Hiroŝima ofte vidiĝas tia pejzaĝo.

Mia patrino mortis en la aĝo de 84 jaroj pro kancero. Mi fartas bone, sed mia filino, kiu suferis pro renmalsano, fariĝis melankolia, sin mortigis. Mi kritikas min pro ŝia morto. Kiam mi aŭdas, ke miaj gefiloj kaj genepoj ne fartas bone, mi timas, ke mia elmetiĝo al radioaktiveco el la atombombo povis kaŭzi ilian malsaniĝon.

Mi nun agadas, rakontante mian sperton en kaj ekster Japanio. Por efektivigi sennuklearmilan mondon ni devas agadi energie. Ni estu la lastaj suferantoj pro nukleaj armiloj. La japana registaro rifuzis subskribi por la internacia pakto por aboli nukleajn armilojn, sed ĝi subskribu. La mondo mokas Japanion.

Foje mi vizitas la Pacparkon en Hiroŝima, kaj tiam mi kutimas fari unu aferon. Mi batetas la teron per bastono kaj salutas la mortintojn, verŝante akvon el botelo. Sub tiu parko estas multaj ostoj, kiuj ne estis kolektitaj. Mi alparolis al ili, “Vi sentis varmegon tiun tagon. Trinku akvon. Ni ĵuras al vi, ke ni neniam ripetos tiun eraron, uzon de nukleaj armiloj”.

215

Mi rakontados pri teruro de atombombo

Verkita
Jama
ŭaki
85-jara,
Nagasaki,
tradukita el la artikolo de la
ĵurnalo Akahata la 30an de julio 2019

(Foto: li parolas en la ceremonio en Nagasaki)

Kiam komenciĝis la dua mondmilito, mi estis en la dua lernojaro de elementa lernejo. en Nagasaki. La milito ankoraŭ daŭris, kiam mi estis en la 6a lernojaro. En tiu somero Usono bombis Hiroŝima-on kaj Nagasaki-on per atombomboj. Mia familio konsistis el 9 familianoj; gepatroj kaj 7 infanoj. Tiun tempon mia patrino rifuĝis al sia eksa familio kun siaj kvar gefiloj. La 9an de aŭgusto mia patro iris al la fabriko de elektra kompanio Micumiŝi kaj mia pliaĝa frato iris al fabriko por fari armilojn.

Kiam mi eniris en la maĝĉambron de la verando kun mia ĝemela frato, dirante, “Mi estas malsata!”, blua lumo trakuris la domon kun bruego. Kiam mi levis mian kapon, mi trovis, ke la muro falis, tegiloj kaj mebleoj estis disĵetitaj sur la plankon kaj la tegmento malaperis. Mi povis vidi la ĉielon.

Unu horon poste mia frato revenis hejmen. Ni kune rifuĝis al la najbara ŝirmejo. Ĝi jam estis plena de virinoj kaj infanoj. Infanoj, kiuj estis ekster la domo, brulvundiĝis

216

de s-ro Joŝiroo loĝanta en

sur la nudaj korpopartoj kaj aliaj kriis pro pikvundoj de vitraĵoj.

Ni atendis mian patron dumnokte. En la venonta mateno ni triope iris al la fabriko de mia patro. Ĝi situis 500 metrojn for de la epicentro. Sur la stratoj multaj homoj kuŝis mortaj. En riveroj flosis multaj kadavroj. Mi vidis junulinon kun blanka zono en la rivero. Mi pli bone vidis ŝin kaj trovis, ke ĝi ne estis zono, sed intesto eliĝinta el ŝia ventro.

La fabriko de mia patro detruiĝis nur kun skeleta feraĵoj. Mia patro fariĝis nigre ŝvelinta kadavro same kiel aliaj homoj. Ni bruligis lin surloke, kolektinte restintajn lignaĵojn. Ni preĝis por li, plektante manojn. Kiam mi levis mian vizaĝon, mi vidis liajn piedojn en flamoj. Mi ne povis plu vidi tion. Homoj de la kompanio diris al ni, ke ni revenu la sekvantan tagon. En la sekvanta matemo ni iris al la kompanio. Kadavro de mia patro ne estis plene bruligita. Kiam mi provis preni oston el la kranio, ĝi rompiĝis. Terurite ni forkuris. Ankotaŭ nun mi foje rememoras tiun pejzaĝon.

Post emeritiĝo, mi laboras kiel rakontisto pri la tragedio en “Pacasocio de Nagasaki”. Mi rakontas ne nur pri mia sperto, sed ankaŭ pri teruro de atombombo, nome varmega lumo, eksploda ventego kaj radioaktiveco. Nur en la lasta jaro mi prelegis 50 fojojn. Pri la teruro de radioaktiveco, mi parolis pri miaf oftaj malsaniĝoj. Kiam mi estis 32-jara, mi enhospitaliĝis pro akutaj hepatmalsano kaj nefrito. Ekde tiu tempo mi enhospitaliĝis 15 fojojn antaŭ mia emeritiĝo. Mi opinias,

217

ke tio estis kaŭzita de radioaktiveco el la atombombo. Tiutempe mi eniris en la urbon pli ol 10 fojojn.

Mi opinias, ke la tasko de la atombombitoj estas rakonti kruelan realon de atombombo. Mi esperas, ke plej multaj ŝtatestroj vizitos la muzeojn de atombomboj kaj scios la realon de la damaĝoj, aŭskultante rakontojn de atombombitoj. Precipe mi forte deziras, ke la japana registaro montru sian decidon kontraŭ nukleaj armiloj. Mi tre bedaŭras, ke ĝi ĉiam sekvas la usonan politikon.

La japana registaro fanfaronas, sed nenion faras

Jene la japana registaro parolis en la Unuiĝintaj Nacioj:

La japana registaro respondeca pri la vivo kaj proprietaĵoj de la japanio taŭge alfrontas al la reala danĝero, sincere trabatos la vojon al redukto de nukleaj armiloj, ludos la rolon de peranto inter landoj posedantaj nukleajn armilojn kaj landoj subtenantaj tiun pakton kaj strebos realisme, praktike kaj persiste por la celo.

Sed mi neniam aŭdis, ke ĝi faris ion por abolo de nukleaj armiloj. La ĉefministro Abe estas lojala hundo de Trump, do li ĉiam sekvas la mastron, neniam kontraŭbojante.

218

 


Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 3 membroj

Les derniers inscrits

-  Marcorobico  -  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 9

Nombro da membroj 9 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
865, le 01.03.2026

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Japan Japan : 4
United States United States : 5

Visiteurs/pays cette année

|2935 |2935 US
5
Argentina Argentina 18
Armenia Armenia 1
Australia Australia 1482
Austria Austria 33
Azerbaijan Azerbaijan 24
Bahrain Bahrain 5
Bangladesh Bangladesh 11
Barbados Barbados 3
Belarus Belarus 2
Belgium Belgium 73
Belize Belize 3
Bhutan Bhutan 1
Bolivia Bolivia 7
Bosnia and Herzegovina Bosnia and Herzegovina 2
Botswana Botswana 2
Brazil Brazil 82
Bulgaria Bulgaria 41
Canada Canada 143
Canada Canada 386
Chile Chile 22
China China 1735
Colombia Colombia 28
Costa Rica Costa Rica 6
Croatia Croatia 3
Czech Republic Czech Republic 14
Denmark Denmark 87
Dominican Republic Dominican Republic 3
Ecuador Ecuador 35
Egypt Egypt 2
El Salvador El Salvador 2
Estonia Estonia 41
Europe Europe 237
Europe Europe 273
Europe Europe 791
Europe Europe 934
Finland Finland 12
France France 447
France France 1589
Gambia Gambia 1
Georgia Georgia 13
Germany Germany 172
Germany Germany 178
Germany Germany 281
Germany Germany 806
Germany Germany 821
Greece Greece 72
Guatemala Guatemala 2
Guinea Guinea 1
Hong Kong Hong Kong 6
Hungary Hungary 4
India India 23
Indonesia Indonesia 39
Iran Iran 34
Iraq Iraq 2
Ireland Ireland 16
Israel Israel 36
Italy Italy 122
Jamaica Jamaica 7
Japan Japan 3630
Japan Japan 9966
Japan Japan 17636
Jordan Jordan 18
Kazakhstan Kazakhstan 6
Kenya Kenya 3
Korea Korea 8
Kyrgyzstan Kyrgyzstan 1
Latvia Latvia 22
Lebanon Lebanon 7
Lithuania Lithuania 34
Malaysia Malaysia 19
Marocco Marocco 27
Mauritius Mauritius 1
Mexico Mexico 96
Moldova Moldova 8
Mongolia Mongolia 2
Namibia Namibia 1
Nepal Nepal 4
Netherlands Netherlands 1671
Netherlands Antilles Netherlands Antilles 3
New Zealand New Zealand 15
New Zealand New Zealand 56
Nigeria Nigeria 3
Norway Norway 40
Oman Oman 7
Pakistan Pakistan 17
Palestinian Territories Palestinian Territories 11
Panama Panama 4
Peru Peru 3
Philippines Philippines 22
Poland Poland 120
Portugal Portugal 24
Puerto Rico Puerto Rico 3
Qatar Qatar 2
Romania Romania 83
Russia Russia 84
Saudi Arabia Saudi Arabia 10
Senegal Senegal 12
Serbia Serbia 8
Singapore Singapore 7
Slovak Republic Slovak Republic 2
South Africa South Africa 22
Spain Spain 5
Spain Spain 124
Suriname Suriname 2
Sweden Sweden 311
Switzerland Switzerland 187
Taiwan Taiwan 9
Thailand Thailand 3
Trinidad and Tobago Trinidad and Tobago 2
Turkey Turkey 87
Uganda Uganda 1
Ukraine Ukraine 27
United Arab Emirates United Arab Emirates 15
United Kingdom United Kingdom 631
United Kingdom United Kingdom 711
United Kingdom United Kingdom 947
United Kingdom United Kingdom 1638
United States United States 2605
United States United States 7794
United States United States 8048
United States United States 8066
United States United States 8225
United States United States 8473
United States United States 8778
United States United States 9379
United States United States 18294
United States United States 20389
United States United States 21255
Uruguay Uruguay 2
Uzbekistan Uzbekistan 44
Venezuela Venezuela 18
Vietnam Vietnam 154
ivory coast ivory coast 1
ted States ted States 24262

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^