Fermer ESPERANTO

**

Fermer Ecrivains

**
**
**
**
2013 AG-01
Diaporama

Fermer  2013 Assemblée générale

Fermer  Réunions

LE COIN CHRETIEN
Musiques
Actualités


elvaporiĝintoj - par MONTAIGU le 15/10/2013 : 20:54

Elvaporiĝintoj.
                             Franca romano de T-D Reverdy.

Temas pri stranga romano, kie polica enketo, poezio, raportaĵo konsistigas la plej sorĉan peckudraĵon.

Unu jaron post la natura katastrofo de Tohuku kaj la nuklea katastrofo de Fukuŝima, Reverdy restis en Japanio dum pluraj monatoj. Li vojaĝis, aranĝis multajn renkontojn, aŭskultis, rigardis kaj multe legis. Ĉio, kion li rakontas estas vera kaj tamen la fikcio donas al tiu teksto romaneskan amplekson, kiu samfoje  igas stumblon kaj atentokaptas.
Sub la patroneco de la usona aŭtoro  Richard Brautigan ( 1935-84 – li memortigis en Kalifornio ), edzo de japanino, kiu vivis en Japanio en 1976, kaj estas unu el la ĥerooj de Reverdy.  Do, tiu  devojiĝanta privata detektivo, enamoriĝis  en Yukiko, japanino ekzilinta en San Francisko. Li konis ŝin, kiam si estis kelnirino en restaŭracio. La rompiĝo inter ili ruinigis lin. Sed jen dumnokte ŝi  urĝe vokas lin : ŝia patro forigis, nome elvaporiĝis ( en la japana oni diras johatsu). Post la tsunami miloj da japanoj elektis tiun-ĉi vojon. Nek la familio nek la polico serĉis ilin. Honorodemando : ili volis fuĝi kaj inkognite refari sian vivon...La tsunami brutale ĵetis miloj da homoj sur la vojojn....
Oni tute plonĝas en la romanon : ĝi priskribas la malesperon de la elradikigintoj kaj ankaŭ la spiritstaton de la profitemuloj, kiuj aranĝas vivon kaj morton, se ne paroli pri la ŝakristoj de la rekonstruado : «  Japanio registris kreskadon je 4 % ekde la katastrofo. Sed  Reverdy  ne kontentiĝas rakonti  deartikigitan Japanion , li infuzis poetikan nostalgion pri la deziro de fuĝi, kiu eble turmentas ciun...
Koncerne Braŭtigan, li sola returnos al San Francisko. En la aviadilo, li malkovras « nigran kaj longan haron » ĉe la maniko de sia vesto. Tiam Reverdy  reprenas frazon de la verkisto Braŭtigan : «  Li diris al si, ke sia vivo entute kuŝas en tiu ĉi japana haro, kvazaŭ nenio alia okazis ol tiu ĉi haropeco. » : signo, ke « ĉio eblas ».
Lia konkludo : «  La vivo estas entute ekster ĉia kontrolo ». Kaj kiel diri, ke tiu ĉi romano de  Reverdy estas entute miriga ?

                                                           Laŭ eltondaĵo.


Prilanti-a podio. - par MONTAIGU le 10/10/2013 : 21:06

Okaze de la SAT-AMIKARO Kongreso en Dinan ( Francio) okazos  podia interparolado, kies temo estos Lanti: personeco, verkaro kaj influo. Vikotoro kaj Marcelo levos diversajn vidpunktojn por reliefigi la fondinton de la sennacieco. Li dumvive  batalis por senlanda mondo forigante ĉiajn barilojn. Lanti vidis en la sennacieco la efektivigon de la "interna ideo" de Zamenhof. La Sizifa entrepreno koliziis kun la ŝtona realaĵo. Sed la legantoj de Lanti riĉiĝas je la kontakto de lapidara stilo, de intelekta honesteco, unuvorte de pensmaniera majstro.


invitation à communiquer - par MONTAIGU le 09/10/2013 : 06:20

Montaigu, kiu klopodas vigligi ĉi-interreton, ĵus eliris hospitalon post grava operacio kaj denove bonfartas. Dum la restado ĉe la manoj de la kuracistoj kaj flegistinoj, mi aprezis, tra kontaktoj samfoje fakaj kaj koraj, la interhomajn rilatojn. Ĉi-okaze plifortiĝis en la menso la esperanta lingvo kiu celas al interproksimiĝo kaj frateco. Al tio ankaŭ celas nia TTT-ejo kaj mi ĝojas konstati, ke ni havas lengantojn en 19 landoj. Nur mankas tio, ke iuj - plej bone se ĉiuj ! - sendu responde kelkajn vortojn, kiuj atestus pri la enhavo kaj invitus al plibonigo. Bv. ne vidi en tio riproĉon, sed nur deziron por interkonatiĝo.

 


Fukuŝima - par MONTAIGU le 04/10/2013 : 19:38

Nia amiko, Hori Yasuo, denove raportas pri Fukuŝima. Jen la dilemo:aŭ forĵeti al la maro poluitajn akvojn aŭ stoki ilin en grandegajn akvujojn.
En ambaŭ kazoj la perspektivoj estas mallumaj:

« Ĉiun tagon mi aŭdas pri poluita akvo en la nuklea reaktoro n-ro 1 de Fukuŝima. En mia kapo pli kaj pli grandiĝas timo, ke ni ne povos regi poluitan akvon. Estos ebleco, ke fine TEPCO kaj la japana registaro rezignos regi ĝin, kaj sekve poluita akvo elfluados en la maron kaj poluados la tutan terglobon. Malsame kiel atombombo kaj hidrogena bombo oni ne povas reale vidi la teruran damaĝon, sed poluita radioaktiva akvo disvastiĝanta malrapide kaj nevideble en la maron certe pereos la tutan mondon. »

« Alia granda timo pri tiuj konservujoj estas alia granda tertremo. En la tertremo ĉu tiuj ne difektiĝos pro kolizio inter si kaj pro tremego? Se tio okazos, Japanio finiĝos. »

Espereble, la plej malbono ne ĉiam okazas.....


kelkaj patrinoj - par MONTAIGU le 02/10/2013 : 20:58

Kelkaj patrinoj staras unuarange en la kontraŭnuklea batalo.

Post kiam ili forfuĝis el Fukuŝima, tiuj japaninoj forgesas sian tradician flankenstaron kaj alarmas la loĝantaron. La edzoj ne ĉiam konsentas pri tio. En Fukuoka (sudjapanio) deko da patrinoj starigis kontraŭnuklean kolektivon,kiu nomiĝas "Mama gen". Plejparte el ili forfuĝis el sia loĝejo en la norda parto post la nuklea katastrofo de Fukuŝima, en marto 2011, por ke ili protektu siajn infanojn kontraŭ la radiaĵoj.

Eltondaĵo de loka ĵurnalo


échos du Japon. - par MONTAIGU le 12/09/2013 : 18:57

Après sa visite du mois de juin, notre ami Japonais Hori nous transmet régulièrement des nouvelles sur les suites désastreuses du tsunami à Fukushima. Il les résume dans un Haïku qu'il a lu à l'entrée d'un temple.

                                         Même si vous êtes jeune,

                                         Il n'est pas loin de vous

                                         Le rivage de l'autre monde.


Bonega esperantista novaĵo. - par MONTAIGU le 08/09/2013 : 17:37

Interkultura Centro Herzberg  & Germana Esperanto-Asocio - Filio por Klerigado kaj Kulturo
DE-37412 Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo
08.09.2013

bonega reklamo por Esperanto

Saluton,
de la 4a gxis la 6a de oktobro la urbo Herzberg festos la 20-an jubileon de la gxemelurba rilato kun la urbo Gora en Pollando.
Krom oficialaj kunvenoj jam nun 3 esperantistinoj kaj pentristinoj de la Esperanto-Klubo en Gora, nome
Bozena, Danusia kaj Luczyna prezentas en Herzberg preskau 80 pentrajhojn.
La grandformataj pentrajxoj pri naturo, pejzagxoj, aktportretoj, floroj vere
belegas. Oni povas rigardi ilin jam nun en la gimnazio, en la salono de urba konsilantaro, en la kavalira salono de la kastela muzeo en la urba bibloteko. La urbo organizos kelkajn gazetarajn konferencojn.

Krome ni kreis specialan artisman jubilean medalon.
Esperanto kiel nia oficiala pontlingvo ludas gravan rolon inter niaj gxemelurboj, ekz. jam okazis 8 intersxangxoj kun gejunuloj el ambau urboj, multaj korespondajxoj kaj vizitoj.
Je la 4a de oktobro 2013 vespere ni havos festbufedon en la urba biblioteko.
Se vi intencas partopreni bv. antauanonci vin. Bonvenon!
Certe ni ankorau dissendos informojn pri la speciala evento.
Amike kaj samideane salutas
Peter Zilvar     Harald Mantz     Zsofia Korody


utopio - par MONTAIGU le 01/09/2013 : 17:37

La esperantistoj - kaj eĉ tiuj, kiuj estas nur partoprenantoj je la ideo - vidas en E-o mirindan efektivigon. Ĉiuj aliaj tiom multnombraj eĉ ne levas la demandojn : kien tio finatingos aŭ kiel statas tio ? Oni povas veti je multe, ke la plejparto aplombe asertos: "tiu umo jam de longe fiaskis". Nur kelkaj pli favoruloj aŭ cerbumuloj diros: " Ho, ĉu ? Temas pri tiu UTOPIO....

Tiu ĉi vorto naskiĝis en la cerbo de Thomas More, la mondfama angla pensulo kaj ŝtatisto. Dum la somero 1515, More priskribas la Respublikon de UTOPIO, la sola loko sur kiu stariĝis repacigo inter komuna kaj privata intereso. Dumvoje la aŭtoro finpretigas reveman formulon: " Malgraŭ tio, ke neniu homo en Utopio posedas ion, tamen ĉiuj estas riĉaj".

La aŭtoro plezuriĝas je la eltrovo de institucioj, lingvo, kutimoj. Pri la lingvo, More rakontas, "ke la lingvo en Utopio ne havas difektaĵojn rilate la vortotrezoron, sed estas riĉa kaj agrabla je la aŭdo. Nenie en la mondo oni trovas lingvon, kiu pli fidele esprimas tion, kion la komprenpovo konceptis."

Pri tiu lasta aserto, certas, ke Lanti la sennaciista fondinto samopiniis koncerne E-on. Leginte preskaŭ ĉiujn verkojn de Lanti, mi almenaŭ povas diri: Dank'al E-o li poluris lapidaran stilon kiu trudas admiron.


l'Australie insolite - par MONTAIGU le 27/08/2013 : 05:40


DébutPrécédent10 pages précédentes [ 21 22 23 24 25 26 27 28 ] SuivantFin
Calendrier
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombre de membres 2 membres

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Connectés : 35

Nombre de membres 35 visiteurs
Nombre de membres 0 membre

Statistiques

  visiteurs

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Ecrire à MONTAIGU Version mobile

Visites

   visiteurs

   visiteurs en ligne

Qui visite

En ligne


Canada Canada : 1
Russia Russia : 10
United Kingdom United Kingdom : 1
United States United States : 6

Visiteurs/pays cette année

Australia Australia 28
Austria Austria 1
Belgium Belgium 2
Brazil Brazil 1
Bulgaria Bulgaria 7
Canada Canada 807
China China 11
Denmark Denmark 1
Europe Europe 2
Finland Finland 2
France France 163
Germany Germany 224
Guinea Guinea 1
Indonesia Indonesia 1
Iraq Iraq 1
Israel Israel 1
Italy Italy 22
Japan Japan 2
Kazakhstan Kazakhstan 1
Latvia Latvia 1
Netherlands Netherlands 5
New Zealand New Zealand 12
Norway Norway 6
Poland Poland 7
Romania Romania 18
Russia Russia 7
Saudi Arabia Saudi Arabia 8
Slovenia Slovenia 1
Sweden Sweden 13
Switzerland Switzerland 8
Thailand Thailand 2
Turkey Turkey 1
Ukraine Ukraine 2
United Kingdom United Kingdom 135
United States United States 3254

Vous venez de :

Spécial !

Certains articles n'ont pas été encore traduits en Français, c'est pourquoi vous les voyez en espéranto dans la partie française

^ Haut ^