Fermer ESPERANTO

**

Fermer Ecrivains

**
**
**
**
2013 AG-02
Diaporama

Fermer  2013 Assemblée générale

Fermer  Réunions

LE COIN CHRETIEN
Musiques
Montaigu - interwiev sur Lanti.

Post lia prelego pri Lanti en Hérouville-Saint-Clair, ni volis intervjui Marcel Lemeltier kies vivo unuvide tute malsamas al tiu de Eugène Adam, naskiĝinta en Néhou, vilaĝo apud Briquebec en Normandio. La unua fariĝis monaĥo sub la nomo Pastro Mark kaj la dua famiĝis kiel Lanti, kreinto de SAT. Mark trapasis tre grandan parton de sia vivo en la monaĥejo de Briquebec kaj, ankoraù nun, bredas porkojn dum Lanti kuris la mondon por senĉese kontroli ĉu lia idealo kongruas kun realeco. La unua fidas la katolikan religion dum la dua esperis revolucion por egalrajta mondo.
Lanti estas nun grandparte forgesita kaj liaj verkoj malbone konataj eĉ de la anoj de SAT. Estas do interese kompreni kial monaĥo entuziasmiĝis por la vivo kaj la verkoj de revoluciulo.
Yves Nicolas
 
1)      Mark, kiujn lingvojn vi scipovas ? Kiam kaj kial vi lernis esperanton ?
 Mia patrina lingvo estas la normanda. Ĝi estis mia hejma lingvo ĝis kiam mi eliris mian vilaĝon : mi havis dek-kvin jarojn. Tiam, post mia konvertiĝo al la katolika fido, oni direktis min al “eta seminario por malfruaj alvokoj”. Tie, dum libertempo, iu lernanto parolis al mi pri E-o. Laŭ liaj diroj, temis pri «  lingvo tre facila, proksima al la hispana, uzata de liberpensuloj kaj framasonoj ». Ambaŭ estis konsiderataj kiel abomindaj ĉar  ligitaj al la diablo per kontrakto proprasange signita…… !
Dum kvar jaroj, mi faris galope la « sekundan ciklon » kun lernado de la latina. Mi bedaŭris, ke la angla ne estis en la programo.
Dum miaj 28 monatoj de militservo mi havis longajn horojn de libertempo kaj per Asimila Metodo lernis la anglan, la germanan kaj la hispanan.
Dek jaroj post mia eniro en la monaĥejo, mi komencis memlerni la hebrean. Hodiaŭ la hebrea estas mia tria lingvo, kiun mi parolas, skribas kaj legas… Samperiode mi denove lernis la anglan kiun mi bone legas, malbone parolas kaj skribas. (1)
 
Kiam mi eklernis la hebrean, mi aĉetis  radioaparaton pormallongajn ondoj. Ĉi-okaze, oni donis al mi katologon, kiu indikis lingvoliston elsendatajn tra la tuta mondo. Mi rimarkis, ke « Radio Berne » elsendis en E-o. Tiam mi konsciis, ke E-o ne estas io neglektinda, sed vera lingvo. Tion konfirmis konciza kaj alloga prezentado de la lingvo en la ĵurnalo « Ouest-France » subskribita H.Masson. Kiam mi akiris metodon, vortaron kaj la Sanktan Biblion, mi tuj komprenis, ke temas pri serioza afero. Por ekzerci min, mi provis kun amiko esperantigi la ĵus aperintan „Testamenton“ de la provokema kantisto Serge Gainsbourg.
 
2)      Mark estas via religia nomo ĉar vi estas monaĥo en Abatejo de Briquebec en departemento Manikio (Manche).  Kion vi prizorgas en la abatejo ?
 
Kiam mi eniris,  la monaĥejo travivis malfacilaĵojn ĉar ĝi devis adaptiĝi al la moderna ekonomio. Ni havis bienon (150 hektarojn) kies ekspluatado estis farita laŭ tradicia maniero, nome multe da laboro, iomete da profito. Ni tuj adaptis nin al moderna agrikulturo kun tri sektoroj : lakto, porkbredado, kokinoj kaj kunikloj. Mi respondecis pri modernigo de la porkobredado. Ni baldaù plenaere bredis 2500 porkojn kaj trovis fidelajn klientojn, porkbuĉistojn en la regiono. Tiel, dum proksimume 40 jaroj, la enspezoj de la porkvendoj nutris la monaĥejon kaj ebligis renovigi la komunajn ĉambrojn. En 1998, ni kreis « Le Cochon du père Marc », produktaĵo kiu estas vendata en Normandio, Bretonio kaj norda parto de Francio, eĉ en Germanio.
Mi estas nun 77 jaraĝa sed sentas min vigla kaj daùre entreprenema.
 
3)      Via vivresumo ne kongruas kun tiu de Lanti konata kiel revoluciulo kaj kontraùreligiulo. Kial vin interesas tiu eminenta SATano ?
Tamen, ne forgesu, ke la juna Lanti   - certe nur fulme ! – intencis eniri la monahejon, en kiu mi hodiaŭ vivas. Ankaŭ ne forgesu, ke tiam la famo de la ĉi-tieaj monaĥoj estis tre granda tra la loka loĝantaro.
 
Ĉe la fino de mia prelego en Néhou, la naskiĝvilaĝo de Lanti, unu el la partoprenantoj diris al mi : ankaŭ vi, patro Marko, estas aventuristo ! Se permesite eldiri penson pri la religia fido, laŭ mi ĝi estas ligita al la alvoko de Abrahamo, al kiu Dio diris : « Foriru, eliru vian landon kaj iru al la lando, kiun mi montros al vi ! » Do, la fido estas aventuro, ankaŭ la vivo en monaĥejo estas aventuro. Kaj la vivo de Lanti estis doloriga aventuro. Tio donas al mi la okazon rimarkigi kiom la tralegado de lia aŭtobiografio «  Fredo » estas riĉe signifa. Li estis 60 jaraĝa kiam li verkis ĝin. Do, pasis 43 jaroj post la momento, kiam li havis 17 jarojn kaj forlasis la katolikan fidon. Li rakontas tiun-ĉi momenton per dramaj – ĉu diri romantikaj ? –emfazoj, kiuj eble estas unikaj tra la tuta esperanta literaturo.  -  Poste li diras al si : mi nepre trovu vojon!  La tiom deziratan vojon, li ne vere trovos. “ Al Lanti, li diros, ne estis destinite vivi sate kaj glate”. Li trovos nur la ilon: Esperanton.  Lia fido en la Internacia Lingvo estis tiom forta, ke li vidis la esperantistan laboriston kiel ian monaĥon, kiu dumtage laboras kaj dumnokte perfektigas sian komunikilon. Li ne ĉesis ripeti: praktiku E-on kaj vi senmanke fariĝos sennaciisto.
 
La vero estas, ke mia admiro por Lanti kvazaù hazarde trafis min. Kulpas Borsboom! Kiam mi aĉetis, okaze de la Fervojista Kongreso, en Portbail “Vivo de Lanti”, mi nur celis al pliaj informoj pri laŭgeografia proksimulo. Sed, tuj kiam mi komencis la legadon, evidentiĝis ke tiu-ĉi libro estas por mi., nome ĝi estas libro kiu forportas vin de la unua linio ĝis la lasta!
Ankaŭ por Borsboom, la malkovro del' papo del' Sennaciismo estis hazarda trafo, kiam li gastis ĉe esperantista familio en suda parto de Francio. Iun tagon, dum senĉesa pluvo, li pasigis la tempon en la biblioteko kaj elkovris  tiun nekonatan verkiston. Kaj Borsboom diras : “ Avide eklegis mi en “Vortoj” kaj “ Leteroj”. La ideoriĉo kaj lapidara stilo de la ĵus malkovrita aŭtoro sorĉis min”.
 La libro de Borboom  same efikis sur mi. Hodiaŭ mi preskaŭ tralegis la tutan verkaron de Lanti kaj la intereso ne malfortiĝas. Kial ? Krom la “lapidara stilo”,  la unueco en la pensmaniero. Do, kiel vi vidas, multe interesas min tiu eminenta SATano.(membro de SAT)...kaj ne satano, alia nomo del' diablo!
 
4)      Ĉu restas familianoj de Lanti, aù memoro pri li en Nehou ? Ĉu Lanti interesas lokajn homojn, krom vi ?
 
Lanti estis tute forgesita en Néhou. Kiam mi petis, ke la ĵurnalo “ La presse de la Manche » dediĉu artikolon al la filo de Néhou, mi timis, ke familianoj reagu al miaj elvokoj.  Fakte, nur la S-o Yves Marion, kiu estras lokan asocion, kontaktis min kaj pere de mi malkovris la forgesitan homon. Post mia prelego en lia vilaĝo kaj la genealogia enketo de la S-o Marion, kelkaj memoraĵaj elvokoj estis transdonitaj. Lia ĉeesto okaze de la entombigo de la gepatroj. Tiu-okaze li laŭte protestis kontraŭ la afektaĵoj dum la religia ceremonio. Lia pliaĝa, je 7 jaroj, fratino ankaŭ rapide mortis. Gravaj duboj ekzistas pri ŝia trudita edziniĝo al riĉa sed duonkripla farmisto. Tamen, Lanti detale rakontas la dramon de ŝia fratino, kiu ploris en liaj brakoj.....
 
 
 
5)      Kiel vi prienketis ? Kiujn homojn vi kontaktis ? Kiel vi akiris dokumentojn, ekzemple tiun belan foton pri lia edzino ? Kiel ŝi nomiĝis ? Post kiom da tempo li eksedziĝis ? Malmultaj scias, ke Lanti havis filon : kion scias vi pri li ?
 
Fakte, nur unu familio alportis kelkaj detalojn. Hodiaŭ, ni ne estas certaj pri la domo en kiu naskiĝis Eŭgène Adam. Plejparte el la dokumentoj  troviĝas en la libro de E. Borsboom, krom la foto de lia unua – nur por 6 monatoj ! - edzino : Marie Cornière. Ŝi naskiĝis aŭ  en Néhou, aŭ en alia proksima vilaĝo. Ili rekontiĝis en Parizo. Ili geedziĝis en 1908, rapide disiĝis, sed la oficiala eksedziĝo okazis en.....1934 ! Unu virino el la familio de Marie Cornière posedas  vestmagazenon en Bricquebec. Tiel ni akiris kelkajn fotojn.
Demandoj restas pri la filo de Lanti. Li estus la filo  nek de Marie Cornière, nek de Kate Limouzin, la dua edzino, angladevena, kiun li menciis en la Testamento de 1947. Laŭmemore, li subite aperis en Néhou dum la militaj jaroj kaj partoprenis la Rezistadon kaj poste malaperis. Fizike kaj karaktere li reproduktis la trajtojn de la patro........aparte tre kolerema !
 
6)      Dum via prelego en Hérouville, vi subkstrekis, ke dum via enketo vi elkovris homon interesa. Kio plaĉis al vi en la homo, en liaj agado kaj penso ?
La vojiro de Lanti ne estas banala. La necedebla infano, fariĝinte adoleskanto kiu ne sentis sin kiel la aliaj, elmontras eksterkutiman intelektan scivolemon. Kiel ne admiri la junulon,kiu alparolas la bibliotekiston por pruntedoni Historion de Religioj, kies enhavo superas la komprenpovon de iu vilaĝano ; kiu ne malkuraĝiĝas, sed aĉetas vortaron por lumigi la serĉadon ; kiu fine legos la Biblion, post klopodegoj por trovi ĝin. Ni ne forgesu, ke tiam la tralegadon de la Biblio estis nekonata ĉe la katolikoj, eĉ ĉe la pastroj ! Ne forgesu, ke Lanti ne ĉesis la legadon de la Biblio post kiam li esperantiĝis. La Biblio, tradukita de Zamenhof mem, estis por li fonto de bonstilaj esprimmanieroj. Li dumvive gardos la saman intelektan postulemon. Oni sciis ĉirkaŭ li, ke temo studita de Lanti, estis temo ĝisfunde esplorita. Eĉ universitataj profesoroj rekonis lian kompetenton. Kaj samtempe li ĉiam estis alcela : lia projekto estis la plibonigo de la proletara klaso, do simpleco en la klarigoj, en la metodoj, en la verk(et)oj . Miaopinie, Lanti estis antaŭ ĉio pedagogo.  Profesoroj estas multnombraj, pedagogoj  raraj. Lanti stile kaj esprimmaniere apartenas al la lastaj. Permesu al mi citi kelkajn Lanti-aksiomojn :
" La spirita konatiĝo inter la diverslandaj proletoj fakte okazas nur pere de poliglotaj intelektuloj. Tial, la agado de SAT, celanta kunigi, intimigi senpere la laborulojn tutmondajn estas esence revolucia. »
 
" La internaciismo estas la hodiaŭa vero ; la sennaciismo la morgaŭa. »
 
" Bona verkisto penas por eviti penon al la leganto – kaj plie ne forgesas, ke la unua troviĝas en la redaktejo...... »
 
" Se ideoj estas fortaj, ĝuste kaj korekte esprimitaj, tiaokaze la leganto penadu por kompreni. Verkisto ne povas konsenti kastrado al sia penso. »
 
Male al divastigita opinio, Lanti estis iu, kiu senĉese kontestis sin, ne hezitis konfesi siajn proprajn erarojn, ĉiam strebis al pli da kompreno kaj agado. Lia intelekta honesteco sin egaligis kun lia laborpovo. Kia kalvaria vojo estis por li, kiam li devis konfesi, ke la socialismo en Sovetio alportos nur seniluziojn al la proletaro ! Post jaroj de hezitoj kaj de terenaj enketoj, li lanĉis la akran formulon : « en Sovetio regas  RUĜA FAŜISMO».
 
 
7)      El lia penso kio estas senŝanĝa kaj kio evoluis laù la travivitaj eventoj ?
Senŝanĝa estas lia amo por E-o, eĉ se li pensis, ke Zamenhof devus plibonigi sian ilon antaŭ ol  lanĉi ĝin. Tiu-ĉi amo valoras por ĉiu esperantisto kia ajn emo estas lia. Estas bone aldoni, ke Lanti, kiu estis samtempe teoriisto kaj praktikulo ne vidis la « finan venkon » por morgaŭ. Laŭ lia vidpunkto nur la senlaca laboro de esperantistoj antaŭenirigos la aferon, kaj ne la proesperantaj eldiroj de eminentuloj, kiuj kokerikas kaj ofte ne konas eĉ unu vorton de la Internacia !
Senŝanĝa estas lia celo al sennaciismo, sed ĝi estas penigega vojo.
Senŝanĝa estas lia metodo : PENSI PER SIA PROPRA CERBO. Mi volonte dirus, ke tie estas la lumiga mesaĝo de Lanti. Li deziris vivi kun memstaraj homoj kaj ne kun «  ŝafaro, kiu blekante atendas,ke la paŝtisto konduku ĝin ».....
Dum la dek lastaj jaroj de sia vivo, dum la tramondaj vagadoj, Lanti faris amaran konstaton : li spertis, ke esperanto ebligas tramondajn kontaktojn, sed ankaŭ fariĝas barilo por pli vastaj interŝanĝoj. Lia verkaro restas preskaŭ komplete nekonata por la sama kaŭzo. Se ĝi estus franciginta, la aŭtoro estus hodiaŭ pli konata, almenaŭ en sia naskiĝvilaĝo. Mi sendis leteron al Michel Onfray, proponante la jam de mi tradukitajn verkojn de Lanti por, ke li faru pli profondan analizon. Per afabla respondo li tamen ne akceptis. Ankaŭ la estro de la Manikaj Arkivoj, malgraŭ varmaj rilatoj, ne povis akcepti,   pro manko de financo. Ĉu revo ? Eble SAT, dankeme al sia fondinto, povus traduki al la franca la libron de Borsboom ?
 
8)      El liaj verkoj (kiujn plej multaj nunaj Satanoj ne legis) vi legis al la publiko tre belajn eltiraĵojn. Ĉu ili restas aktualaj kaj legindaj ?
Borsboom pensis, ke « Fredo », la aŭtobiografio de Lanti valoras kiel studmetodo. Kiel ne ?
Lanti estas majstro en la lingvo kaj mi neniam renkontas de li verkitajn tekstojn. « Paŝoj al plena posedo » de W.Auld ? Nenio . En la samspeca libro de M.Boulton ? Nenio. En «  Vojaĝo en Esperanto-Lando » de B. Kolker (Perfektiga Kurso) ? Nenio. Mi proponis al Boris. Li afable konsentis, sed pro eldonaj problemoj....prokrastis.
Kiuj estas alergiaj al temoj de Lanti, tiuj povas admiri la kvalitojn de la tradukisto, en la tradukon ke li faris de tri verkoj de la franca verkisto Voltaire : Kandid – Zadig – Senartifikulo. Siatempe eminentuloj emfazis la perfektecon.
Kiel jam dirite, mi vidas en « Tri semajnoj en Rusio », bonan enirvojon al la verkaro, dank'al idea-fakta miksiĝo.
Liaj tre diverstemaj leteroj estas fonto de  ne atenditaj malkovroj pri li mem, pri la vivo, la ideoj, la travivaĵoj.
Espereble mi donos al kelkiuj la deziron ekkoni Lanti, kiu estis ia geniulo kaj suferis el strangaj malfortoj. Se oni ne partoprenas en liaj ideoj, li almenaŭ alportas tra sia malfacila vojiro,  vivodonan mesaĝon : ke ĉiu uzu sian kompreno-kaj agado-povon por plibonigi sian sorton kaj helpi al la aliaj.
 
9)      -  Mark, antaŭ ke ni metu la finan punkton al tiu intervujon, ĉu estus kelkaj precizigoj , kiujn vi volus emfazi ?
Mi ne volus plilongigi nian interparoladon. Do, Yves, mi nur aludos al kvar punktoj:
 
-          Malgraŭ liaj kontraŭreligiaj atakoj, la religia problemo ade korodis Lanti. Borsboom substrekis tiun punkton kaj la legado de la leteroj pri la japana periodo estas riĉinforma tiuteme. Lanti ie skribis : «  Mi vere serĉis Dion, sed Li ne respondis al mi. »  Oni povus studii la verkaron de Lanti el tiu angulo kiel deirpunkto. Sed mi ne volas doni la impreson prediki por mia paroko !...
-          Pri miaj porkaĵaj produktoj, eble ne estas senutile memorigi, en niaj malfacilaj tempoj, ke la produktado grave helpas la vivtenon de 17 familioj.
-          Mi intencas sufiĉe rapide publikigi proprakonte, en la franca, la tradukon de « Fredo ». ĉiaokaze mi aldonos miajn proprajn serĉadojn kaj ankaŭ elstarajn fragmentojn de la fama sennaccisto.
-          La teamo kiu publikigis la « Leteroj » de Lanti, asertas, ke ili prezentis nur la trionon de la tuto. Kiu estos la sezamo kiu ebligas, ke mi eniru la kavernon de la kaŝitaj trezoroj ?
 
(1)    – Verketo en la hebrea estas preta  por la eldono : Granda Paco ĝis lunfino ». Temas pri poemoj el la fama normandlingva verkisto Côtis-Capel. Mi tradukis ilin al la hebrea kaj en la enkonduko mi faras variaĵojn pri la lingvaj interplektaĵoj.....
 
(2)       pri tiu temo:monaĥo kaj porkbredisto, mi publikigis en 2003, romanon : La sakraj Markasinoj », sub la plumnomo : Georges Montaigu . Editions : Le Publieur.
 
 


Date de création : 07/07/2013 : 18:02
Dernière modification : 09/08/2013 : 10:09
Catégorie :
Page lue 6425 fois


Imprimer l'article Imprimer l'article

Réactions à cet article

Personne n'a encore laissé de commentaire.
Soyez donc le premier !

Calendrier
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombre de membres 2 membres

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Connectés : 37

Nombre de membres 37 visiteurs
Nombre de membres 0 membre

Statistiques

  visiteurs

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Ecrire à MONTAIGU Version mobile

Visites

   visiteurs

   visiteurs en ligne

Qui visite

En ligne


Russia Russia : 13
United Kingdom United Kingdom : 1
United States United States : 3

Visiteurs/pays cette année

Australia Australia 22
Belgium Belgium 2
Brazil Brazil 1
Bulgaria Bulgaria 7
Canada Canada 751
China China 9
Denmark Denmark 1
Europe Europe 2
Finland Finland 2
France France 147
Germany Germany 197
Guinea Guinea 1
Indonesia Indonesia 1
Iraq Iraq 1
Israel Israel 1
Italy Italy 19
Japan Japan 1
Netherlands Netherlands 5
New Zealand New Zealand 12
Norway Norway 6
Poland Poland 6
Romania Romania 17
Russia Russia 7
Saudi Arabia Saudi Arabia 8
Sweden Sweden 12
Switzerland Switzerland 7
Thailand Thailand 2
Turkey Turkey 1
Ukraine Ukraine 2
United Kingdom United Kingdom 121
United States United States 2554

Vous venez de :

Spécial !

Certains articles n'ont pas été encore traduits en Français, c'est pourquoi vous les voyez en espéranto dans la partie française

^ Haut ^