Fermer ESPERANTO

**

Fermer Ecrivains

**
**
**
**
2013 AG-02
Diaporama

Fermer  2013 Assemblée générale

Fermer  Réunions

LE COIN CHRETIEN
Musiques
Montaigu - A travers la terre espérantiste

ANTAŬRIMARKIGO :

     Ĉe la fino de la " vojaĝo en esperanto-Lando" de Boris Kolker la ĉiĉerono petas, ke mi faru kursfinan verkon por reliefigi la akiraĵojn de nia riĉhava kaj plenvalora kurso. Mi provis fari tion humore kaj tiucele elektis pentraĵon de Puvis de Chavannes, kiun mi malkovris en mia junaĝo. Tiu-ĉi pentraĵo nomita "inter artes kaj Naturam" ( Meze de Artoj kaj Naturo ),ilustras la feliĉigajn momentojn, kiujn mi dumjare travivis okaze de tiuj instruaj, ĝojigaj kaj vasthorizontaj legadoj.
 

de_CHAVANNES.jpg
 

     Mi alvenas ĉe la enirejo de ĝardenego, kiu senlim etendiĝas. Estas mirinde vidi diversspecajn arbojn kaj florojn kaj eĉ trakurantajn animalojn. Meze de la vegetalaro, mi ekvidas la serpentajn ondojn de ĉarma rojo. Supre de la pordo, mi legas :

E s p e r a n t o - l a n d o
Ĝardeno en edeno.

Sepdekjarulo alkuras por varma akcepto :

- Al kiu.......? mi diras.
- Ni diru, "jubileo" li rideksplodante respondas.
- Mi miras ! " Ĝardeno en edeno ", vi ne hezitis fidi je la homa naturo !!!
- Li levas la montrofingron kaj precizigas : kontraŭe ! Mi estas simple realisto. Kiam
vi konos podetale la historion de nia movado, vi komprenos la veron de nia aserto :
la historio de nia lingvo, jam de la komenco, abundis je katrastrofoj. Mi aludas nur la
eleksterajn atakojn. Se paroli pri la elinternaj, sciu, ke neniam mankis konfliktoj
inter la pacaj batalantoj..... Do, Esperanto ĉiam ŝajnas paca haveno por eskapintoj el
teruraj ŝtormoj. Nu ,.....
- Al kiu.... ?
- Marcelo.
- Kiam vi esperantistiĝis ?
- En 1991, je la aĝô de 57 jaroj, mi decidis konkretigi internan vokon, provigante la
diron de via granda poeto : Julio Baghy : esti esperantisto signifas ne nuran
longvoscion. Ĝi estas destino. Misio. Sopiro al pli bona mondo. Vera esperantisto ne
fariĝas, sed naskiĝas, kaj li estas esperantisto jam antaŭ ol li lernas la lingvon.
- Tuj vi renkontos nian Homeron, la blindan poeton Vasilij Eroŝenko, kiu same rediros :

Ekbruligis mian fajron en kor'
Ĝin ne povos estingi eĉ mort'....

Nom' de l'flamo estas am'liber'.....

- Do, en 1991, mipetis de amiko, amatora lingvisto kiel mi, ke li alportu la bazajn
linvaĵojn por lerni. Tion, li faris aldonante plian libron, la Sankta-n Biblio-n
tradukitan de Zamenof mem. Mi neniam povus imagi tian fekundecon de l'E-o !
Unua miraklo !
- Havante la librojn enmane, ni tuj komencis la studon kaj estis frapitaj de ĝia facileco.
Franca gazeto ĵus publikigis la "testamenton" de la provokema kanzonisto
Gainsbourg. Post kelkaj horoj de studo, ni entreprenis la tradukon de la sulfureca teksto !
- Sed, tiu ŝajna facileco estas trompema, ne nur por la gramatiko,sed ankaŭ spiritstato.
On kontiĝas ripeti, ke ĝi estas facila kaj oni ne decidas ellerni ĝin.
Izolita en mia vilaĝo, mi havis nur intermitajn kontaktoj, kun esperantistaj grupoj,
ĝis ....2006, kiam mi hazarde malkovris perrete la "PERFEKTIGA KURSO " de
Boris Volker. Mi tuj decidis perfektigi miajn sciojn.
- Brave ! jen energia decido ! Bonvolu eniri la ĝardenon.
- De la unua ekrigardo, eventiĝas, ke mi estas en feriejo. Tie kaj tie, ludantaj aŭ
parolantaj grupetoj vigle okupiĝas. Ĉe la dekstra angulo, mi vidas mezaĝulon, kiu
ludas antikvan liron.
- Jen, li estas nia nova Ezopo, Ŝtefo Urban. Eĉ se li esperantiĝis je matura aĝo,
tamen, li iĝis spertulo en la lingvo.
- Saluton, amiko, ĉu vi akceptus regali nian vizitanton ?
- Saluton. El kiu lando vi venas?
- El Francio.
- Bonege ! Honore al via reĝo, Francisko la unua, la princo favora je artoj kaj beletroj,
mi ludos por vi ĉarman poeziaĵon : Kakto kaj lacerto .

Kreskis kakto
En dezerto
Venis al li
La lacerto
Kial, kakto
Pro diablo
Kreskas vi ja
En la sablo ?
Kakt' respondis :
Fulmotondro !
Porke dormu
Ci en ombro !

Kelkaj homoj sin oferas
Al aliaj multon peras......

Dankon, Ŝtefo. Tian poeziaĵon mi ŝatas. Ĝi elvokas niajn unuajn poetojn, tiuj de la
XVI-a jarcento : artoplena maniero por esprimi la maksimumon per la minimumo.
Ni kune daŭrigas la viziton. Pasante tra la ombro de kelkaj oli- aŭ pipr-arboj, ni trafas
neatenditan scenon. Homo staras en foira barako, kie troviĝas bretoj ŝarĝitaj je pezaj
vortaroj. Per frenezulaj gestoj kaj parolfluso, li ekprenas unu el la vortaroj, lia montrofingro
fulme ŝoviĝas sur la paĝoj, kaj bruske per la du manoj forĵetas ĝin tiom malproksimen kiom
li povas.
Mi horore faras unu paŝon malantaŭen.
- Ne timu, diras Jubileo. Estas nia gajulo Cezaro, kiu refaras sian ŝercegon. Eble,
ankoraŭ vidiĝas kiel bazarulo vendanta sian varon ie en angla urbo.Mi devas precizigi, ke
li ne estas sola. Temas pri triopo, kiun neniupovas malkunigi : Cezaro, Izraelo kaj Raymond.
- La ideo venis el Izraelo. Li volas enscenigi la faman pasaĝon, kiam Zamenof rakontas
la momenton de "radio de lumo ", kiam, post la vizio de la simpligema mekanismo de la
nova lingvo, la gramatikoj kaj la vortaroj de la naciaj lingvoj " degelis en liaj manoj " .
Ĉiutage, ili refaras antaŭ pligrandiĝanta homamaso la saman impresan scenon. Cezaro
per bildoriĉa esprimaniero rakontas la vizion de Zamenof kaj ekprenas vortaron, kiun li
forĵetas truen.
Mi ja konas tion, kion vi pensas ! Ne eraru ! La triopo estas tiom admiranta je kulturoj kaj
lingvoj, ke neniel ni riskus vidi ilin fuŝi eĉ unu libro. Izraelo, kaŝita en la truo ekkaptas la
vortaron, transdonas ĝin al Raymond , kiu zorge surmetas ĝin sur la breton.
- Poste,Izraelo aperas sur la scenejo kaj faras la legadon de la kreado de la lingvo.
Rakonto ekzakte laŭa al tiu de la Genezo en la Biblio, kiu estigas admiron por ĉiuj kiuj
ŝatas la lagadon de antikvaj tekstoj !
- Fine, Raymond per varma voĉo fortigata je gestado, deklamas sian poemeton, en
kiu li priskribas la malkovron de la Internacia. Entuziasmiga momento kiun foje geedziĝo
povas cindrigi......
...Varba parolo
Ekintereso ...
Verda flago
Glora tago.....
Nova vento
Facila vento....
kaj valizoj
Por kongreso....
Amleteroj
Mielo
Ĉielo !
Edzino.
Fino !!

Laŭlonge de herbotufoj, florbedoj kaj arbustoj, ni daŭrigas nian viziton.
Transflanke de la rojo, kiu milde trafluas malsupren, mi vidas homon kun blond-rufa
hararo, kiu deklamas por iuj atentemaj kompanoj.
- jen, mia amiko Leonard Newell , pli aventurema ol li, vi mortas !
Mi penas ,ke nia rojo estas malgranda por li, li preferus la parizan
Sejnon. Vi konas ,

Tre belaj estas Moskovo kaj Kadizo
Berlino, Buda, Romo kaj Vien'
Pli bela estas urbo sur Tamizo
Sed revas min nur franca la siren
Min sorĉos ĝis la morto nur Parizo !

- Jes ! Mi ŝatus pluscii pri tiu tempesta kaj avanturista homo, kiu
tiom faris por nia Afero aparte en Aŭstralio. Dio plenumis lian deziron, ĉar li
subite mortis en trajno, al Parizo, urbo en kiu li por ĉiam ripozas. Mi rigardas lin kiel nian
Somerset Maughan. Mi legis de li verkitajn, kelkajn mallongajn rakontojn, kies akra
humuro estas elvokiva je tiu de la monfama angla verkisto.
Subite mia rigardo estas altirita de lageto ĉirkaŭita je grandaj fagoj, kies
foliaro flagras per somera bloveto alportanta leĝerajn bonodoraĵojn. Ĉe la ombro de ĉi-tiuj
sveltaj arboj, kuŝas serio da barakoj. Ĉe la enirejo de ĉiu el ili flirtas samfoje la esperantista
kaj la landa standardo ?
- Ĉiu-jare, precizigas Jubileo, ni elektas kelkajn landojn por sin prezenti kaj elmontri
harmoniigindajn flankojn de diversaj kulturoj.
- Tiel , vi pravigas la aserton de John Leslie : " En la moderna mondo tiu, kiu iras
eksterlanden sen scio de E-o, estas kiel homo, kiu opinias, ke li povas veturi tra
regiono sen konsidero al la trafikaj gvidsignaloj....Li ne povas havi plenan kontentiĝon !
- Kuniru ! Alproksimiĝu unue al Usono, grandega teritorio, kie setlis en 1607 kelkaj
britaj familioj kaj kiu fariĝis iom pos iom kvazaŭ paradizo - almenaŭ multnombraj
personoj tiel vidas ĝin - alkiu oni revas,eĉ se hodiaŭ....
- Mi ne vidas Boris Kolker inter la akceptantaro.
- Momente ! Lin vi vidos iom poste. Jen Ruslando. Krom la lando mem, la ĉeestanta
grupo emfazas la memorigajn lokojn ligitajn je la longa kaj tragika historio de E-o
antaŭ kaj post la stalina periodo.
- Jes ! Mi jam petis de Boris, ke li rakontu podetale pri la poststalina periodo, kiam la
Movado renaskiĝis en printempa etoso. Evidente, tiu mirinda periodo nestas en lia
koro. Ne forgesu, ke Ruslando estas abunda je poetoj, kies Eroŝenko estas la ŝablona
figuro. Cetere, mi intecas kontakti ukrainajn samideanojn, por ke ili faru - se jam li ne
faris- la tradukon de lia biografio, verkita de Nadija Andrianova.
- Nu, konatiĝu kun Hongario.
- Jes, Hongario ! Eksterordinara travivaĵo de la sesa leciono de nia perfektiga kurso !
- Ĉiuj lecionoj estas interesaj,sed tia estas la vivo. Okazas, ke iuj tekstoj alportas kun
si emociajn momentojn neforgeseblajn. Unue, la hongara gastemo estas monfama.
Prave ! Due, mi diversflanke konstatas, ke la hungaraj membroj de la movado estas
tre agemaj, eble ne sen malfacilaĵoj, sed gratulon al ili. Trie, okaze de tiu leciono ,
mi tradukis alesperante, francan kanzoneton de nia kantisto Ĉarles Trenet.
Kanzoneto, kiun li verkis en 1943, kiam ni estis sub la nazia jugo: Dolĉa franclando.

Jen la refreno: Dolĉa Francio
Kara lando de mia infanaĝo,
Lulita je tiom da senzorgeco,
Mi gardis vin en mia koro.....
Jes ! Mi amas vin
Kaj donas al vi tiun-ĉi poemon
Kara lando de mia infanaĝo.

Tiun poemon povus verki Vladimiro Bolŝakov, kiu ŝatis Francion, kiel la landon
de bonmanieroj.
- Kaj nun la Davida stelo. Ni estas en Israelo, la tero de ĉiuj kontrastigoj !
- Al kiu, tion vi diras ! De baldaŭ kvardek jaroj, eĉ se mi estas franco ne juddevena,
mi kore loĝas en tiu lando. La ekzercoj de la leciono naŭa invitis min fari novan
rakonton el miaj vojaĝimpresoj, kiujn mi hebree verkis antaŭ tridek jaroj. Boris bonvolis
noti " admirinde ". Tiun taksadon mi atribuas al la lando, kiu - meze de teruraj
problemoj - estas nekredebla mirrakonto, kiun ni propraokule vidas. Krome, mi uzis
okazajn kontaktojn kun Josi Ŝhemer por tion podetale diri.
Kio okazas ? Mirkonfuzita, mi haltas pro la harmoniaj sonoj
kiu ĉarmas miajn orelojn. Ŝajnas al mi, ke neniam mi aŭdis tiajn harmoniaĵon.
Mi direktas miajn okulojn al la alvenantaj akordoj. De fore, mi dorse vidas sub laŭbo
majstron, kiu suplaj gestoj vivigas muzikistojn kaj kantistojn. Mi pensas : ĉu nova
versio dela " simfonio por nova mondo " de Antonin Dvorak ? Jubileo amuze
rigardas al mi.
- Vi deziris vidi Boris Kolker. Jen Boris Kolker !
- Mi nekredeme balancas la kapon. Neatenditan bildon, sed tiom konforme al la vero !
El la diversaj voĉoj de moviĝema movado, li sukcesis fari inviteman antaŭeniradon,
kiu vigligas nin plueniri, pliagi kaj kunigi.
La vespero alvenas nun. La lastaj sunradioj lumigas la standardon,
de "Esperanto-lando". Tiom da mi jam vizitis ! Ankaŭ tiom da mi preterpasis !
Mi ne elvokis " vilaĝeto ĉe rivero" de Baghy ; la inviton por vojaĝi de Ternavsky : " Se
vi ne aŭdacas, vi devos aŭskulti la rakontojn de aliaj" ; la konvertigon al E-o de Lorenz Friis;
" Ĉu tio do la vivo" ? de Nikolao Kurzens : "Ĉu vere nur por morti ni naskiĝis ? Ne, ne! Neeble !
Ankoraŭ devas, io veni " ! ; la kuaĝigojn de Vladimir Samodaj : "Jaroj kuras,jaroj flugas ";
la terurigan rakonton de Tibor Sekelej, kiu tiom impresis min : la atako de soldat-formikoj ! ;
la " Zozo-ismon" de Louis Beaucaire : tiu burleskaĵo povus esti deirpunkto por tralegi la historion
de la movado ; se ne paroli pri la "Aŭtuna rendevuo " de Julien Modest, bulgaro, kiu laŭstile
estas la pli franca ol niaj verkistoj. Kiel fine ne mencii la eksterordinaran enketon de
Gianfranco Cazzaro en la laboratorioj Bell, kie laboras Phlips Feynmann por finpretigi la teknologion
liliputan, alinomitan nanoteknologion...... Ni revu !!!!

Marcelo - Marcel Lemeltier marcel.lemeltier@wanadoo;fr


Estu la unua por reagi al tiu artikolo !


Date de création : 13/07/2013 : 16:24
Dernière modification : 13/07/2013 : 16:37
Catégorie :
Page lue 5112 fois


Imprimer l'article Imprimer l'article

Réactions à cet article

Personne n'a encore laissé de commentaire.
Soyez donc le premier !

Calendrier
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombre de membres 2 membres

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Connectés : 24

Nombre de membres 24 visiteurs
Nombre de membres 0 membre

Statistiques

  visiteurs

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Ecrire à MONTAIGU Version mobile

Visites

   visiteurs

   visiteurs en ligne

Qui visite

En ligne


Russia Russia : 5
United States United States : 8

Visiteurs/pays cette année

Australia Australia 22
Belgium Belgium 2
Brazil Brazil 1
Bulgaria Bulgaria 7
Canada Canada 752
China China 9
Denmark Denmark 1
Europe Europe 2
Finland Finland 2
France France 147
Germany Germany 197
Guinea Guinea 1
Indonesia Indonesia 1
Iraq Iraq 1
Israel Israel 1
Italy Italy 19
Japan Japan 1
Netherlands Netherlands 5
New Zealand New Zealand 12
Norway Norway 6
Poland Poland 6
Romania Romania 17
Russia Russia 7
Saudi Arabia Saudi Arabia 8
Sweden Sweden 12
Switzerland Switzerland 7
Thailand Thailand 2
Turkey Turkey 1
Ukraine Ukraine 2
United Kingdom United Kingdom 121
United States United States 2576

Vous venez de :

Spécial !

Certains articles n'ont pas été encore traduits en Français, c'est pourquoi vous les voyez en espéranto dans la partie française

^ Haut ^