ESPERANTO **
Ecrivains **
**
**
**
**
PortBail
LE COIN CHRETIEN
Musiques
|
Montaigu - Aborigènes Australiens
Priaborigena vespero.
La jaron 1982-an, la mondfama israela verkisto faris tralandan vojaĝon, kiun li rakontis en etlibron, kies titolo estas « Ĉi-tie kaj tie en Israellando ». Li celis raporti pri la diversaj flankoj de la ĉi-tiea loĝantaro. Tralegante la libron, oni malkovras tre diversajn pensmanierojn pri le cionismo. Inter la pioniro, kiuj sentas nostalgion de periodo, kiam la unuaj judaj enmigrantoj fondis kibucojn meze de la araboj, kaj la juna kolonelo, kiu revas pri senaraba lando, estas preskaŭ abismo. La kolonelo, forigante ĉiajn ŝajnigojn, eldiras : « Ni faris eraron. Kial ni ne faris kiel la Angloj en Aŭstralio. Ili buĉis ĉiujn tieajn aborigenojn. Se tiel ni estis farintaj, hodiaŭ ni ne havus problemojn kun tiuj aĉaj araboj ! »
Se ne paroli pri naŭza eldiro, mi demandis min ĉu vere la Angloj tiel faris ? Ankaŭ mi levis la demandon ĉu vere ĉiuj aborigenoj estis buĉitaj ? Sed, mi ne faris urĝajn serĉadojn por klarigi la problemon. Sed, ĝi restis ĉe angulo de mia kapo.
Tial, kiam oni anoncis prelegon en Caen, kies titolo estis « La aborigenoj » fare de la Aŭstraliana esperantista verkisto, Trevor Steele, mi tuj pensis : « Bonega okazo por klarigi la hirtigan demandon.
Do, ni ariĝis en librejo de Caen, kiu, supozeble, celas disvatigi la rusan literaturan, ĉar ĉe la muro estas afiŝita grandan tabulon kun cirilaj karakteroj. Sed kio jetiĝis en miajn okulojn estis ĉe la fona angulo la bunta mapo de Aŭstralio. Eĉ antaŭ, ke Trevor lanĉas sian prelegon, estas facile diveni, ke la tabulo per laŭmezuraj cirkloj indikas la nombradon de la diversaj tribuoj. Unuavide, eĉ se KapitanoCook ,post sia alveno en 1770, ne hezitis flirtigi la anglan standardon kiel signon de havaĵo por la Brita Krono, oni demandas sin vidante la tiom multnombrajn tribuojn ĉu la novalvenintoj povus disvastiĝi meze de la praloĝantoj.
En tre pravigita artikolo la usonina esperantistino, Esther Schor, priskribis la provo de Zamenhof por starigi novan popolon, la esperantistan popolon, kiun ŝi ĝin nomas « la ombra-n popolo-n ».Trevor Steele, nia simpatia kaj altstatura prelegisto, intencas rakonti al ni kiel li, naskita en aŭstralio, malkovris iom post iom « ombra-n popolo-n ». Kiuj estis tiuj homoj kiuj foje vizitis magazenojn, sed ne estis estimataj (se paroli ĝentile !) kaj estis je la stato de servobestoj.
Okaze de malfacila momento en sia persona vivo, Trevor devis trovi laboron. Oni proponis al li taskon malproksime de la hejmo, por instrui tribuojn. Se li unuavide ne entuziasmiĝis pri la laboro, li tamen ne ŝanceliĝis, kiam oni briligis antaŭ iliajn okulojn allogajn avantaĝojn : altan salajron liberimpostan, senpagan logejon, sen forgesi la multajn feriajn tagojn…Tiele li retrovis sin dum unu jaro kaj duono partoprenanto de la stranga « ombra popolo ». Rimarkinde estas, ke la aborigenaj vivkodoj ne similas al la niaj, precipe kiam temas pri lernado : Oni telefonas kaj interkonsentas por fiksi horaron pri la kursoj. Sed, kiam la instruisto alvenas neniu ĉeestas. Vi ne devas miri pri tio. Antaŭ ĉio, plenpromesa fiŝkaptado estas pli grava. Ankoraŭ pli signifa rakonto estas la jena : Homo pekis kontraŭ la tribuo kaj la fakto meritas mortpuno. Du sorĉistoj alvenas en la domon de la pekanto kaj faras sur li sorĉparolojn. La morgaŭon, la homo, kiu hieraŭ bonfartis, subite malsaniĝas kaj mortas. Trevor asertas pri la vereco de la fakto kaj klarigas, ke la samaj sorĉparoloj ne efikus ĉe okcidentano. Sed, la aborigena pekanto scias, ke li endas morti kaj mortas !
Dum la prelego diversaj specimenoj de la aborigena arto rondiras tra la aŭskultantoj, kiuj povas admiri la artkapablon.
Kiom da aborigenoj hodiaŭ en Aŭstralio ? Se mi ne eraras, Trevor parolis pri ĉirkaŭ 400.000. Sed ili pli kaj pli asimilĝas kaj alkutimiĝas je la eŭropaj viv-kaj-pensmanieroj.
Mi nur reliefigis la ĉefan akson de pasiiga prelego, riĉa je diversaj elvokoj. Trevor preskaŭ ne parolis pri sia lasta bebo : « Kiel ĉio dependus de mi ». Mi intencas senprokraste legi la libron, kiu rakontas la tragikan vivon de germana ĵurnalisto, kiu rifuzis foriri eksterlanden post la alveno de Hitler kaj tre rapide estis ekstermita.
Post bongusta kaj varmetosa vespermanĝo, mi adiaŭas Trevor kaj Johano, mia veturanto, kondukas min al la trajno. Dumvoje, ni preterpasas la vicon de kamionoj, kie la « fraŭlinoj » atendas la klientojn :aliaspeca formo de « ombra popolo ».
Bricquebec. La 24-an de oktobro.2011.
Date de création : 28/10/2011 : 15:33 Réactions à cet article
| Calendrier
Webmaster - Infos
Connexion
2 membres
Les derniers inscrits
- KylianFr - JEANPaul
Connectés : 23 Visites
visiteurs visiteurs en ligne Qui visite
En ligne Norway : 1 Russia : 9 United Kingdom : 1 United States : 1 Visiteurs/pays cette année
Vous venez de : |