**
**
**
**
**
**
2013 AG-01
LE COIN CHRETIEN
Musiques
|
Actualités
L'empereur de toutes les maladies - par MONTAIGU le 06/11/2013 : 14:10 Nova prikancera libro ? Ne ! La epopea rakonto pri scienca, politika kaj humana lukto: la ĉiuforma kancero. Tra 600 neforgeseblaj paĝoj Sidharta Mukherjee, faka kuracisto en Usono parolas pri " tiu monstro pli frandema ol la gilotino". La diplomita de Stanford kaj Harvard celas al "penetri la spiriton mem de tiu ĉiama malsano". La scienco venkis la ĉefajn malsanojn, krom la kancero. " Ne estas definitiva videbla kuracilo ; eble ĝi neniam venos". La prezidento Nixon pensis kaj planis, en 1971, kontraukanceran militon. Nobla ideo. Sed, tiam Sol Spiegelman de la Universitato de Colombia avertis: " Nuna adega fortostreĉo estus tiel vana kiel la sendo de homo al la luno sen la scipovo de la prigravitaj leĝoj de Newton". Seneĥoa averto. Kaj dum pluraj jaroj la terapioj estas sorbigitaj je tiu milita ideo: oni deplojas arsenalon da toksaj produktaĵoj, oni kondukas la korpon ĉe la mortaj pordoj por, ke oni malambarasu ĝin de ĝiaj malicaj elementoj. Kiom da homoj mortis tiele ? La akceptebla solvo ? Kunvivi kun la kancero.: " koncentriĝi pri la rimedo por plilongigi la vivon estus prefereble ol forigi la morton, nome kuraci la kanceron per alcelaj kuraciloj evoluante je la ritmo de la mutacioj; akcepti, ke la malnova malamiko ĉeestos ene de ni ĝisfine.
Laŭ eltondaĵo. " J'habite seulA l'ombre d'une montagne reculée.Me tient compagnieDans l'éclaircie après la tempêteLa lune de cette nuit d'hiver."Saigyo (1123) -Poèmes de ma hutte de montagne. novaĵo aŭ memoraĵo - par MONTAIGU le 31/10/2013 : 11:01
En 1937 forpasis Habert,membron de SAT-Amikaro.Ĉi-okaze la kamarado Lanti, kiu tiam restadis en Japanio, kondolencis la vidvinon per la jenaj vortoj: Lanti : lettre 44. Osaka, 18/10/1937. Renesanco.
elvaporiĝintoj - par MONTAIGU le 15/10/2013 : 20:54
Elvaporiĝintoj. Temas pri stranga romano, kie polica enketo, poezio, raportaĵo konsistigas la plej sorĉan peckudraĵon.
Unu jaron post la natura katastrofo de Tohuku kaj la nuklea katastrofo de Fukuŝima, Reverdy restis en Japanio dum pluraj monatoj. Li vojaĝis, aranĝis multajn renkontojn, aŭskultis, rigardis kaj multe legis. Ĉio, kion li rakontas estas vera kaj tamen la fikcio donas al tiu teksto romaneskan amplekson, kiu samfoje igas stumblon kaj atentokaptas. Laŭ eltondaĵo. Prilanti-a podio. - par MONTAIGU le 10/10/2013 : 21:06 Okaze de la SAT-AMIKARO Kongreso en Dinan ( Francio) okazos podia interparolado, kies temo estos Lanti: personeco, verkaro kaj influo. Vikotoro kaj Marcelo levos diversajn vidpunktojn por reliefigi la fondinton de la sennacieco. Li dumvive batalis por senlanda mondo forigante ĉiajn barilojn. Lanti vidis en la sennacieco la efektivigon de la "interna ideo" de Zamenhof. La Sizifa entrepreno koliziis kun la ŝtona realaĵo. Sed la legantoj de Lanti riĉiĝas je la kontakto de lapidara stilo, de intelekta honesteco, unuvorte de pensmaniera majstro. invitation à communiquer - par MONTAIGU le 09/10/2013 : 06:20 Montaigu, kiu klopodas vigligi ĉi-interreton, ĵus eliris hospitalon post grava operacio kaj denove bonfartas. Dum la restado ĉe la manoj de la kuracistoj kaj flegistinoj, mi aprezis, tra kontaktoj samfoje fakaj kaj koraj, la interhomajn rilatojn. Ĉi-okaze plifortiĝis en la menso la esperanta lingvo kiu celas al interproksimiĝo kaj frateco. Al tio ankaŭ celas nia TTT-ejo kaj mi ĝojas konstati, ke ni havas lengantojn en 19 landoj. Nur mankas tio, ke iuj - plej bone se ĉiuj ! - sendu responde kelkajn vortojn, kiuj atestus pri la enhavo kaj invitus al plibonigo. Bv. ne vidi en tio riproĉon, sed nur deziron por interkonatiĝo.
Nia amiko, Hori Yasuo, denove raportas pri Fukuŝima. Jen la dilemo:aŭ forĵeti al la maro poluitajn akvojn aŭ stoki ilin en grandegajn akvujojn. « Ĉiun tagon mi aŭdas pri poluita akvo en la nuklea reaktoro n-ro 1 de Fukuŝima. En mia kapo pli kaj pli grandiĝas timo, ke ni ne povos regi poluitan akvon. Estos ebleco, ke fine TEPCO kaj la japana registaro rezignos regi ĝin, kaj sekve poluita akvo elfluados en la maron kaj poluados la tutan terglobon. Malsame kiel atombombo kaj hidrogena bombo oni ne povas reale vidi la teruran damaĝon, sed poluita radioaktiva akvo disvastiĝanta malrapide kaj nevideble en la maron certe pereos la tutan mondon. » « Alia granda timo pri tiuj konservujoj estas alia granda tertremo. En la tertremo ĉu tiuj ne difektiĝos pro kolizio inter si kaj pro tremego? Se tio okazos, Japanio finiĝos. » Espereble, la plej malbono ne ĉiam okazas..... kelkaj patrinoj - par MONTAIGU le 02/10/2013 : 20:58 Kelkaj patrinoj staras unuarange en la kontraŭnuklea batalo. Post kiam ili forfuĝis el Fukuŝima, tiuj japaninoj forgesas sian tradician flankenstaron kaj alarmas la loĝantaron. La edzoj ne ĉiam konsentas pri tio. En Fukuoka (sudjapanio) deko da patrinoj starigis kontraŭnuklean kolektivon,kiu nomiĝas "Mama gen". Plejparte el ili forfuĝis el sia loĝejo en la norda parto post la nuklea katastrofo de Fukuŝima, en marto 2011, por ke ili protektu siajn infanojn kontraŭ la radiaĵoj. Eltondaĵo de loka ĵurnalo échos du Japon. - par MONTAIGU le 12/09/2013 : 18:57 Après sa visite du mois de juin, notre ami Japonais Hori nous transmet régulièrement des nouvelles sur les suites désastreuses du tsunami à Fukushima. Il les résume dans un Haïku qu'il a lu à l'entrée d'un temple.Même si vous êtes jeune,Il n'est pas loin de vousLe rivage de l'autre monde. | Calendrier
Webmaster - Infos
Connexion
![]() Les derniers inscrits
- KylianFr - JEANPaul
Connectés : 28 Visites
Qui visite
En ligne ![]() ![]() Visiteurs/pays cette année
Vous venez de : |