Interkultura Centro Herzberg & Germana Esperanto-Asocio - Filio por Klerigado kaj Kulturo
DE-37412 Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo
08.09.2013
bonega reklamo por Esperanto
Saluton,
de la 4a gxis la 6a de oktobro la urbo Herzberg festos la 20-an jubileon de la gxemelurba rilato kun la urbo Gora en Pollando.
Krom oficialaj kunvenoj jam nun 3 esperantistinoj kaj pentristinoj de la Esperanto-Klubo en Gora, nome
Bozena, Danusia kaj Luczyna prezentas en Herzberg preskau 80 pentrajhojn.
La grandformataj pentrajxoj pri naturo, pejzagxoj, aktportretoj, floroj vere
belegas. Oni povas rigardi ilin jam nun en la gimnazio, en la salono de urba konsilantaro, en la kavalira salono de la kastela muzeo en la urba bibloteko. La urbo organizos kelkajn gazetarajn konferencojn.
Krome ni kreis specialan artisman jubilean medalon.
Esperanto kiel nia oficiala pontlingvo ludas gravan rolon inter niaj gxemelurboj, ekz. jam okazis 8 intersxangxoj kun gejunuloj el ambau urboj, multaj korespondajxoj kaj vizitoj.
Je la 4a de oktobro 2013 vespere ni havos festbufedon en la urba biblioteko.
Se vi intencas partopreni bv. antauanonci vin. Bonvenon!
Certe ni ankorau dissendos informojn pri la speciala evento.
Amike kaj samideane salutas
Peter Zilvar Harald Mantz Zsofia Korody